Saka distrikto (Krimeo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Regiono de Krimeo | tipo = distrikto | eonomo = Saka distrikto | runomo = Сакский район | uknomo = Сакський район | qrnomo = Saq rayonı | blazono = [[Dosiero:...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:57, 7 jul. 2007

Saka distrikto (ruse Сакский район, ukraine Сакський район, krime-tatare Saq rayonı) estas unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto okupas la stepan parton de la Krimea duoninsulo kaj kuŝas ĉe ĝia okcidenta bordo. Laŭ la areo ĝi estas la dua plej granda distrikto de la respubliko. La administra centro de la distrikto estas la urbo Sako, kiu mem, tamen, ne apartenas al la distrikto, sed formas propran urban municipon.

Saka distrikto
ruse Сакский район
ukraine Сакський район
krime-tatare Saq rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea
La centro: Sako
Areo: 2 257 km2
Loĝantaro: 80 964 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 35,87 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6563
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
1
78
3
Saka distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
 
vdr

Geografio

La regiono okupas la stepan parton de la Krimea duoninsulo. Okcidente ĝi estas lavata de la Nigra maro (ĝia Kalamita golfo, nordokcidente ĝi limas la Ĉernomorskan distrikton, norde - la Razdolnan distrikton, nordoriente - la Pervomajskan distrikton, oriente kaj sude - la Simferopolan distrikton. Krome, ĝi limas la Eŭpatorian kaj Sakan municipojn. La longeco de la bord-linio estas 65 km.

Apud la bordo troviĝas sal- kaj dolĉ-akvaj lagoj (ekz., Sasik, Kizil-Jar, Sakskoje ka.). La kuracaj ecoj de la saloj kaj ŝlimoj de tiuj lagoj estas vaste konataj kaj multe uzataj por kuracado de plej diversaj malsanoj.

La teritorio de la distrikto estas plejparte ebena. La riveroj preskaŭ mankas (la ekzistantaj estas tre negrandaj kaj sekiĝemaj). La bordoj de la Nigra maro (la Kalamita golfo) estas malaltaj kaj ebenaj, la fundoj estas tre malprofundaj.

Loĝantaro

En la distrikto loĝas ĉ. 80 mil homoj, plejparte rusoj, ukrainoj kaj krime-tataroj; multas ankaŭ la reprezentantoj de aliaj nacioj.

Ekonomio

La regiono estas ĉefe agrikultura. Oni kultivas plejparte grenojn, helianton, legomojn. Krome, la ĉemara kaj ĉelaga teritorio estas ekspluatata kiel kurac- kaj ripoz-regiono.

Tra la distrikto pasas la fervoja linio Simferopolo-Eŭpatorio (ekzistas fervoja stacidomo en Sako), tamen la ĉefa transportado de la homoj kaj varoj okazas per busoj.

Socia sfero

En la distrikto estas 40 mezlernejoj, kelkaj hospitaloj, multaj sanatorioj, pli ol 50 bibliotekoj, ĉ. 50 kluboj kaj kultur-domoj, 2 art- kaj 1 muzik-lernejo, ĉ. 10 muzeoj.

Administra divido de la distrikto

La Saka distrikto estas dividita je 24 komunumoj, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Novofedorovko) kaj 81 vilaĝ(et)ojn. La urbo Sako mem ne apartenas al la distrikto. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj. Estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Dobruŝina komunumo
    • Dobruŝino (Dobruŝino)
    • Jelizavetovo
    • Izvestkovoje
    • Soldatskoje (Seĝevut)
    • Ŝalaŝi (Karaĉora-Molla)
  • Frunza komunumo
    • Frunzo (Frunze)
  • Gerojska komunumo
    • Gerojsko (Gerojskoje, krime-tatare Aŝagi-Ĝamin)
    • Jarkoje (Oktoberfeld)
  • Ivanovka komunumo
    • Ivanovko (Ivanovka, krime-tatare Kamiŝli)
    • Ĵavoronki (Ibraim-Baj)
  • Kolcova komunumo
    • Kolcovo (Kolcovo, krime-tatare Tegeŝ)
    • Niva (Unua Tegeŝ)
    • Ognevoje (Ateŝ)
  • Krajna komunumo
    • Krajno (Krajneje, krime-tatare Teŝij)
    • Trudovoje (Baj-Geldi)
    • Verŝinnoje (Beŝuj-Eli)
  • Krimska komunumo
    • Krimsko (Krimskoje, krime-tatare Avel)
    • Igorevka
    • Stepnoje (Kambar)
    • Valentinovo (Jukari-Ĝamin)
  • Lesnovka komunumo
    • Lesnovko (Lesnovka, krime-tatare Goropaŝnik)
    • Garŝino (Bujuk-Aktaĉi)
    • Kulikovka (Kuĉuk-Aktaĉi)
    • Pribreĵnoje (Kara-Tjobe)
    • Vladimirovka
  • Mitjajeva komunumo
    • Mitjajevo (Mitjajevo, krime-tatare Nova Karagurt)
    • Dolinka (Malnova Karagurt)
    • Ĵuravli (Gortenŝtadt)
    • Listovoje (Vojo-Nova)
    • Ŝelkoviĉnoje (Temeŝ)
  • Moloĉna komunumo
    • Moloĉno (Moloĉnoje, krime-tatare Terekli-Konrat)
    • Abrikosovka (Ongut)
    • Vitino (Ajirĉa)
  • Novofedorovka komunumo
  • Oreĥova komunumo
    • Oreĥovo (Oreĥovo)
    • Miĥajlovka (Tuzlu)
    • Ĉebotarka
    • Ĉervonoje (Stalino)
  • Oĥotnikova komunumo
    • Oĥotnikovo (Oĥotnikovo, krime-tatare Ĝaga-Kuŝĉu)
    • Gromovka (Kotur)
    • Karjernoje (Nova Kotur)
    • Naumovka (Buzul-Ĝankoj)
    • Orljanka (Ajdar-Gazi)
    • Runnoje (Baŝmak)
  • Romaŝkina komunumo
    • Romaŝkino (Romaŝkino, krime-tatare Ikor)
    • Koloski (Oraz)
  • Sizovka komunumo
    • Sizovko (Sizovka, krime-tatare Saja)
    • Iljinka (Bulgak)
    • Lugovoje (Urĉuk)
    • Vodopojnoje (Abuzlar)
  • Stolbova komunumo
    • Stolbovo (Stolbovoje, krime-tatare Kuruvli)
    • Luŝino (Duvanovka)
  • Suvorovska komunumo
    • Suvorovsko (Suvorovskoje, krime-tatare Bogaj)
    • Ĵoltokamenka (Kvara Orta-Mamaj)
    • Kamenolomnja
    • Limannoje (Tjup-Mamaj)
    • Pobednoje (Ŝiban)
    • Tunnelnoje (Kvina Orta-Mamaj)
    • Velikoje (Alĉin-Frajgan)
  • Ujutna komunumo
    • Ujutno (Ujutnoje, krime-tatare Otar-Mojnak)
  • Ŝtormova komunumo
    • Ŝtormovo (Ŝtormovoje)
    • Ĥutorok (Aĝi-Bajĉi)
    • Krilovka (Ojbur)
    • Popovka
    • Privetnoje (Bjolek-Aĝi)
  • Veresajeva komunumo
    • Veresajevo (Veresajevo, krime-tatare Komzetovka)
    • Glinka (Kangil)
  • Veselovka komunumo
    • Veselovko (Vesjolovka, krime-tatare Otar)
    • Nataŝino (Mereĵino)
    • Porfirjevka
    • Vlastnoje (Kjogeneŝ)
  • Vinogradova komunumo
    • Vinogradovo (Vinogradovo, krime-tatare Boz-Oglu-Montanaj)
    • Vetrovka (Bujuk-Boz-Oglu)
  • Vorobjeva komunumo
    • Vorobjevo (Vorobjovo, krime-tatare Kudajgul)
    • Furmanovo (Mamut-Baj)
    • Ŝaumjan
    • Ŝiŝkino (Najdorf)
  • Zernova komunumo
    • Zernovo (Zernovoje)
    • Nizinnoje



La loĝlokoj de la Saka distrikto

Urbotipaj loĝlokoj Novofedorovko
Vilaĝoj: AbrikosovkaĈervonojeĈebotarkaDobruŝinoDolinkaFjodorovkaFrunzeFurmanovoGarŝinoGerojskojeGlinkaĤutorokIgorevkaIljinkaIvanovkaIzvestkovojeJarkojeJelizavetovoĴavoronkiĴoltokamenkaKamenolomnjaKolcovoKoloskiKrajnejeKrilovkaKrimskojeKulikovkaLesnovkaLimannojeLugovojeLuŝinoMiĥajlovkaMitjajevoMoloĉnojeNataŝinoNaumovkaNivaNizinnojeOgnevojeOĥotnikovoOreĥovoOrljankaPobednojePopovkaPorfirjevkaPribreĵnojePrivetnojeRomaŝkinoSizovkaSoldatskojeStepovojeStolbovojeSuvorovskojeŜalaŝiŜaumjanŜelkoviĉnojeŜiŝkinoŜtormovojeTrudovojeTunnelnojeUjutnojeValentinovoVelikojeVeresajevoVerŝinnojeVesjolovkaVetrovkaVinogradovoVitinoVladimirovkaVlastnojeVodopojnojeVorobjovoZernovoje
Loĝloketoj GromovkaKarjernojeRunnoje