Katedralo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Prago): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
La hodiaŭa templo estis konstruita en loko de devena romana preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en la jaroj [[1730]] – [[1740]] subgvide de [[K. I. DIENZENHOFER]] kiel katolika preĝejo de sankta Karolo Boromeja, kiu famiĝis pro zorgo pri malsanuloj en la tempo de pesto. Tial li estas bildigita eĉ sur freskoj en volbo de la preĝejo. En la jaro [[1935]] la preĝejo estis transdonita al ortodoksa eklezio eble ankaŭ tial, ke ĝi situas en la lokoj, kie laŭ pli nova tradicio povis la sankta Metodo agadi.
 
En la kripto sub la preĝejo estis sepultataj anoj kaj favoruloj de la ordeno (sed naziistoj eltiris kaj dispremis per la piedoj iliajn ostojn). La devena enirejo estis parte tra malgranda fenestreto el la strato (ĉi tie estas hodiaŭ lokigita memortabulo), parte tra aperturo 40 x 60 cm, kovrita per peza ŝtono (la germanaj soldatoj trabatis ĝin dum la sieĝado de kripto). Kaj ĝuste tiu ĉi kripto fariĝis en junio de [[1942]] kaŝejo de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj post ilia atenco kontraŭ regna protektoro [[Reinhard HEYDRICH]]. (Post tiu ĉi atenco venis la tempo de reprezalioj flanke de la naziistoj. Vilaĝoj [[Lidice]] kaj [[Ležáky]] estis forbruligitaj kaj ties loĝantoj mortpafitajpafmortigitaj. Tiu ĉi tempo estas nomata kiel Heydrich-periodo.) Kiam la paraŝutistoj estis perfiditaj, ĉiuj ĉi tie tragike pereis. La preĝejo kaj la kripto estis dum tiu ĉi batalo difektitaj.
 
Ankoraŭ mortonte la paraŝutistoj provis trafosi sin ĝis kanaliza galerio, kiu kondukas de Karolo-placo suben ĝis rivero [[Vltava]]. La galerio ne estas alirebla por publiko, sed ĝi estas ĝis nun trairebla en longeco preskaŭ 300 m kaj se la paraŝutistoj estus sukcesintaj trafosi lastajn 70 cm, ili povus fuĝi el la kripto.