Masakro de Sabra kaj Ŝatila: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La masakro okazis en la konteksto de la Libana civila milito, kiu komencis ĉirkaŭ la fino de la sepdekaj jaroj, en kiu la multaj malsamaj etnaj grupoj de Libano ĉiuj batalis unu kontraŭ la alia. La Palestinanoj kutime batalis kontraŭ la kristanoj de Libano. La israelanoj invadis Libano en 1982, kun la oficiala celo forĉasi la [[OLP]] (Organizaĵo por la Liberigo de Palestino) de la lando. La israelanoj alianciĝis kun la kristanaj paramilitaj grupoj, nomataj "Falangixstoj". En septembro, la Israela armeo, estrita de [[Ariel Ŝaron]], petis al la Falanĝistoj eniri la tiel-nomataj Palestinaj "refuĝejoj" de [[Bejruto]], kaj aresti la membroj de la OPL por transdoni ilin al la Israelanoj. La "refuĝejoj" ne estis klasikaj refuĝejoj kun tendoj, sed simple malriĉaj kvartaloj kie vivis Palestinanoj kiuj devis eskapi de Israelo jardekojn antaue. La 16an de septembro, la Falanĝistoj sub la ordonoj de [[Elie Hobeika]], eniris la du "refuĝejoj" de Sabra kaj Ŝatila, dum la Israelanoj komplete ĉirkauis ilin. Dum la postaj du tagoj, la Falanĝistoj masakris multajn ordinarajn homojn en la refuĝejoj, dum ne estis multe da batalado. Laŭ kelkaj fontoj, la Israelanoj kelk-foje malpermesis al Palestinanoj eliri de la kampoj, kaj lumigis la kampojn dum la nokto por helpi la Falanĝistoj.
 
Ne estas klare kiom da homoj mortis en la masakro, sed stimoj iras de 700 ĝis 3500. Dum la postaj tagoj, la masakro estis priskribita en la amas-komunikiloj de la tuta mondo, kaj ĝi kreis multe da kolero kontraŭ la israelanoj. Laŭ kelkaj komentistoj, la ĵurnaloj kaj la televidoj estis iom tro pretaj kulpigi Israelola Israelanoj antaŭ ol ilia respondeco estis pruvita, kaj oni ofte apenaŭ menciis la Falanĝistoj en la internaciaj ĵurnaloj, donante la impreso ke la Israelanoj mem rekte kulpis pri la masakrojn. Aliaj komentistoj konstatis ke la masakro de Sabra kaj Ŝatila tute ne estis ekcepta okazaĵo en la konteksto de Libano, sed tamen ĝi altiris tiomamason da atento ĉar Israelo estis envolvita.
 
En Israelo estis granda publika ŝoko pro la masakro, kaj la 25an de septembra 1982 300,000 Israelanoj manifestaciis en [[Tel-Aviv]], postulante respondojn pri kio okazis. La manifestaciantoj reprezentis 10% de la tuta Israela loĝantaro. Tuj poste, la israela registaro kreis komisionon por priserĉi se la israela armeo respondecis pri la masakrojn. La registara komisiono, nomata la [[Komisiono Kahan]], alvenis al la konkludo ke la estroj de la israela armeo ne rekte faris la masakrojn, sed tamen ili sciis ke masakron estis okazanta, kaj ne faris ion por ĉesigi ĝin. La Komisiono konsilis ke la ĝeneralo Ariel Ŝaron estu devigata demisii de la posicio de ministro pri defendo, kaj efektive li estis devigata forlasi la postenon. Tamen, dudek jaroj poste li fariĝis la [[ĉef-ministro de Israelo]].
 
Elie Hobeika, la estro de la kristanaj Falanĝistoj kiuj mem faris la masakron, poste fariĝis parlamentano kaj finfine ministro en Libano, sed en 2002 li estis mortigita en atenco.