La magiisto de la smerald-urbo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:44, 10 jul. 2007

»La magiisto de la smerald-urbo« estas porinfana libro de la rusa verkisto Aleksandr Melentjeviĉ VOLKOV. La rakonto unuan fojon aperis 1939 en Sovetunio kaj laŭas la usonan porinfanan libron »La magiisto de Oz« (»The Wonderful Wizard of Oz«).

Por noveldono, 1959, Leonid VLADIMIRSKI kreis novajn ilustraĵojn. Ekde tiam la libro eldoniĝis ankaŭ en preskaŭ ĉiuj landoj de la siatempa socialisma ŝtataro, kaj en aliaj landoj.


Agado

Ĉefaj personoj

En la fabelo ĉefe agas Elli – juna knabino el usona ŝtato Kansaso –, ŝia hundeto Totoŝka, la Birdotimigulo – kiu sopiras atingi prudentecon –, la Fera Arbohakisto – al kiu mankas la koro – kaj la Timema Leono (kiu deziras atingi kuraĝon). Ili havas multajn kontraŭulojn, ekzemple la hommanĝulo kaj la fia sorĉistino Bastinda (kiu regas ankaŭ pri la Flugantaj Simioj). La magiisto de la smerald-urbo mem kaj Stella – bona magiistino – estas pliaj ĉefaj personoj.


Rakonto

Temas pri la travivaĵoj de la knabino Elli, kiu per ŝtormo forkondukiĝis en la »Magian Landon« kaj tie devas elteni multajn aventurojn por reveni hejmen. La »Magia Lando« – laŭŝajne paradizo kun eterna somero kaj ĉarme drolaj loĝantoj – havas siajn partojn malhelajn kaj draste danĝerajn; malicaj magiistoj, hommanĝuloj, sabrodentoj-tigroj kaj aliaj embuskas.

Dum la aventuroj Elli konatiĝas kun mirigaj popoloj, Flava, Rozkolora, Blua, Violkolora, Verda (Smerald-) Landoj, sekretoplenaj palacoj; kaj ŝi trovas tri fidindajn amikojn: la per pajlo plenŝtopitan Birdotimigulon, la Feran Arbohakiston kaj la Timeman Leonon. Ĉiu el tiu aro havas sian specialan problemon, sed komune ili ĉiujn atakojn privenkas.

La verko de VOLKOV konvinkas per iomete malnova lingvostilo kaj lerto pri aventuro, bonhumuro kaj ĉarmo. La kongeniaj ilustraĵoj de Leonid VLADIMIRSKI kompletigas la tekston kaj komune kreiĝas speciala formo de poezio.


Diferencoj al »La magiisto de Oz« (»The Wonderful Wizard of Oz«)

Inter la VOLKOVa »La magiisto de la smerald-urbo« kaj »La magiisto de Oz« de usona Lyman Frank BAUM estas pli ampleksaj ol oni tuj supozus. VOLKOV vere novverkis la rakonton.

Maleblas mencii ĉiujn diferencojn, necesus multaj paĝoj kaj eĉ tiam la listo ne estus kompleta.

  • La ĉefa persono nomiĝas ne Dorothy sed Elli; Elli vivas ĉe la gepatroj, Dorothy estas orfino kaj loĝas ĉe la geonkloj.
  • VOLKOV post la enkonduka parto aldonis rakonteron: en la »Magia Lando« la malica sorĉistino Gingema kreas ŝtormon por neniigi la homaron. (Estas tiu ŝtormo kiu altransportas la knabinon.)
  • Totoŝka en mirlando kapablas paroli, samkiel ĉiuj aliaj bestoj tie.
  • Diferencas la nomoj kaj de popoloj kaj de la sorĉistinoj. VOLKOV krome ne laŭis la kolorsistemon de BAUM pri la landnomoj; BAUM strikte uzis la sinsekvon de primaraj kaj sekundaraj koloroj.
  • BAUM uzas la nomon »Oz« kaj por lando kaj por la magiisto. Tian malklaron VOLKOV evitis, li la magiiston Goodvin nomis kaj la landon »lando de Goodvin« aŭ »Magia Lando«.
  • Elli ricevas la krominformon ke por trovi vojon al sia hejmo ŝi devas helpi al tri estaĵoj realigi ties plej ardajn dezirojn.
  • La Arbohakisto ne estas el lado sed el fero.
  • Inter la ekkonatiĝoj kun la Birdotimigulo kaj kun la Arbohakisto VOLKOV aldonis ĉapitron: Dume Birdotimigulo kaj Arbohakistoj disputas kio pli alŝtrebindas – ĉu cerbo, ĉu koro – hommanĝulo forrabas Elli-n. La du sukcesas liberigi ŝin kaj mortigi la hommanĝulon.
  • BAUM vivigis en la arbaro inter la du fosaĵoj monstraj vivaĵoj (kun korpoj de ursoj kaj kapoj de tigroj), la Kalidah-oj. VOLKOV anstataŭe havas sabrodentoj-tigrojn.
  • La reĝino de la kampomusoj sinprezentas ĉe VOLKOV kun la nomo: Ramina. De ŝi Elli ricevas fajfilon, la knabino per ĝi povas venigi Raminan. – Ĉe BAUM la reĝino nur diras al Dorothy ke la knabino devas stari surkampe kaj tiam ŝin povas voki. Poste subite ankaŭ Dorothy havas tiucelan fajfilon, ne estas klarigo de kie.
  • La smerald-urba magiisto ordonas al Elli (kaj la amikoj) nur el la Violkolora Lando forigi la malican sorĉistinon Bastinda. Ĉe BAUM la magiisto OZ ordonas al Dorothy mortigi la malican sorchistinon de la Okcidenta Lando.
  • Diversaj diferencoj estas pri la okazoj en la tronhalo; same pri la batalklopodoj kiam la sorĉistino per siaj bestoj atakas la amikojn. Speciale la magiaj formuloj (kaj tiu por voki la Flugantajn Simiojn kaj la ĝeneralaj) ĉe VOLKOV estas ege pli melodiaj.
  • Ĉe VOLKOV la Flugantaj Simioj ne atakas la knabinon ĉar ŝi portas la arĝentajn ŝuojn. – Ĉe BAUM la kialo estas signo de la Norda Sorĉistino sur la frunto de la knabino. Kaj la Okcidenta Sorĉistino ekmiras, aldone ŝokiĝas pri la arĝentaj ŝuoj. – Ĉe VOLKOV la knabino ne havas tiun signon; la sorĉistino Bastinda miras ke Elli posedas la arĝentajn ŝuojn kaj babilas kun Elli pri tiuj ŝuoj. Dum tio Bastinda diras ke Gingema estis sia fratino; ege ŝi miras ke Gingema estas morta.
  • La ĉapitron pri la aresto ĉe la malica sorĉistino VOLKOV pliriĉigas per la knabino Fregosa (ŝi anas al la Palpebrumuloj-popolo).
  • Ĉe BAUM la hundeto Toto ektimigite forsaltas kiam la leono laŭte blekegas en la tronhalo; per tiu salto Toto faligas la ŝirmilon kiu malebligu ke oni vias OZ-on. – Totoŝka ĉe VOLKOV ne ektimas; per la nazo la hundo trovas la magiiston kaj bojante lin aperigas. – La postaj okazoj ĝis la forveturo de la poa magiisto diferencas per diversaj etaj aĵoj.
  • Post kiam GOODVIN forveturis, Totoŝka admonas la iomete arogantiĝintan Birdotimigulon rememorigante ke la pajlulo sian nunan staton nur per Elli atingis. La aliaj amikoj esprimas sian kunsenton. VOLKOV tie la personon pli evoluigas ol BAUM faris; VOLKOV montras ke kelkfoje bonaj karaktreroj estas kaŝitaj per malbonaj.
  • Ĉe BAUM post la nova ekmarŝo el la smerald-urbo (nun al Glinda) oni trapasas arbaron kun batalantaj arboj, poste la porcelanan landon. – VOLKOV forigis tiujn partojn komplete. Anstataŭe li kreis novan ĉapitron, trapasante riveron Elli kaj siaj amikoj surteriĝas al insulo kaj eltenas tempeston.
  • Iom poste la vojaĝantoj en la BAUMa rakonto renkontiĝas kun homoj kiujn oni deklaras kiel marteloj-kapuloj. Ili ne havas brakojn kaj povas fulmrapide antauenpuŝi siajn kapojn, per longaj koloj. – Ĉe VOLKOV ili estas malgrandaj homoj kun grandaj kapoj kaj fortaj pugnoj; sin mem tiu popolo nomas »saltuloj«, ĉar ili kapablas salti samkiel gumpilkoj. (En posta volumo, »Fajro-dio de la Marranoj«, estas mencio ke nur la aliaj uzas tiun nomon »saltuloj«, ili mem sin nomas »Marranoj«.)
  • La fino de la rakonto, en Kansas, ĉe VOLKOV estas ege pli longa ol ĉe BAUM.

Krome estas abundo da multaj diferencoj; kelkfoje pli longaj dialogoj aŭ aldonaj priskriboj, ktp. Kelkfoje eĉ nur la sinsekvo de la dialogaroj ŝanĝiĝis, sen menciindaj enhavaj diferencoj.


Pri la eldonoj

Bedaŭrinde ĝis nun ne aperis Esperantlingva versio.

En ambaŭ germanio-partoj (orienta kaj okcidenta germanio, do GDR kaj FRG) la libro eldoniĝis meze de la 1960aj jaroj. En orienta germanio la reeldonoj dum 40 jaroj restis preskaŭ senŝanĝe, nur la aspekton oni modifis. Ekde la 11a eldono (2005) la libro aperis kun aliaj teksto kaj aspekto.

Post kunligo de ambaŭ germanio-partoj estiĝis germanlingvaj aŭddramoj kaj sonlibroj, kunagis altrangaj aktoroj. (vd. germanlingva artikolo)


La daŭrigoj

Post sia versio de »La magiisto de Oz« VOLKOV ne haltis; li daŭrigis rakonti kaj tute novverkis kvin pliajn volumojn pri Elli, la amikoj kaj la »Magia Lando«. Iomete li ja uzis ankaŭ la daŭrigojn de »La magiisto de Oz«, sed ne rekte laŭis. Unu el la plej gravaj diferencoj: Ekster la »Magia Lando« la VOLKOVaj personoj pluaĝiĝas kaj havas memstaran vivon, en la BAUMaj rakontoj la okazoj ekster la lando Oz estas nur flanka afero.

Kion li transprenis VOLKOV per abunda fantazio prilaboris; li la BAUM-verkojn ege superas. Por doni ekzemplon: Per Urfin JUICE kreis VOLKOV kontraŭulon kiu estas egalranga kun la amikaro de Elli, egalranga per la kompreniga multfacedeco.

Post la morto de VOLKOV diversaj aŭtoroj provis krei pliajn daŭrigojn, de tre diversaj kvalitoj. Unu el la plej produktemaj verkistoj estas Nikolaj BAĈNOV. Per liaj aventuraj rakontoj li iel sukcesas konvinki. Ankaŭ li uzis »novajn« Oz-aĵojn. La ilustraĵoj nun estas de Hans-Eberhard ERNST.