Pan Tau: Malsamoj inter versioj

ĉeĥoslovaka televida serio por infanoj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:47, 10 jul. 2007

Pan Tau (pron. Taŭ; »Pan Tau« estas ĉeĥlingva, signifas »s-ro Taŭ«) estas la ĉefpersono de la samnoma porinfana televidserio kiun kreis la televidstacioj »WDR« (germanio) kaj »ČST« (Ĉeĥio) kune kun la famega ĉeĥa filmentrepreno Barrandov.


Enhavo

Pan Taŭ mem estas ĉiam afabla, klasike eleganta sinjoro. Li portas krom la klasikstilan vestaĵon (kun blanka dianto en la refaldaĵo) rigidan rondĉapelon kaj ombrelon. Kaj: s-ro Taŭ kapablas magii. Per specialaj manmovoj je la ĉapelo li malaperigas kaj aperigas aĵojn, sin malgrandigas al pupo aŭ regrandigas. Dum la unuaj 26 epizodoj li ne parolas sed per pantomime-danicistaj agoj komunikas. Li ĉefe kun la infanoj komunikas, sed ne al la gepatroj; li sin forkaŝas aŭ transformiĝas al tiu malgranda pupo. Do, la infana revo de forta, afabla, protektema nevidebla amiko, speciale de la »malfortaj« infanoj.

La ĉeĥa aktoro Otto ŠIMÁNEK korpigis la s-ron Taŭ. En la dua epizodara oni enkondukis la personon Alfons, duoblulo de Pan Taŭ, kaj ankaŭ lin Otto ŠIMÁNEK korpigis. Alfons kapablis paroli.

Pan Taŭ estas kreaĵo de la bonega aŭtora teamo Ota HOFMAN kaj Jindřich POLÁK (kiuj kreis multajn pliajn bonegajn seriojn). Pri Pan Taŭ inter 1969 kaj 1978 estiĝis 33 epizodoj. Post fino de la serio aperis 1988 kineja filmo: »Pan Taŭ - La filmo« La lasta apero okazis 1990, en muzikfilmaĵo por la germanlingva ŝlagro »Du bist überall« (»Vi estas ĉie ajn«) de la germana popularkantistino Nena, oni en Prago filmis. 1992 la aktoro Otto ŠIMÁNEK mortis en Prago.

La serio estas tre ĉarme farita kaj ricevis multajn premiojn:

  • 1970 – Nacia festivalo de porinfanaj filmoj, Gotvaldov
  • 1970 – Internacia festivalo de porinfanaj kaj porjunulaj filmoj, Venecio
  • 1971 – Internacia televido-festivalo, Montekarlo
  • 1974 – Premio Bambi
  • 1976 – Adolf-GRIMME-premio


Filmo

  • Pan Taŭ – La filmo (Pan Tau – Der Film, 1988)


Televido

  • Pan Taŭ vojagas (okcidentgermane [FRG] Pan Tau auf Reisen; orientgermane [GDR]: Die Abenteuer des Herrn Tau/Herr Tau reist um die Welt/Herr Tau wird gesucht) (1969 – 1978)
  • Pan Taŭ – Alarmo en la nuboj (FRG: Pan Tau – Alarm in den Wolken; GDR: Herr Tau in den Wolken) (1978)

La seriaj epizodoj:

1-a epizodaro (1966):

  1. Aperas Pan Taŭ (Pan Tau tritt auf)
  2. Pan Taŭ kaj la tiklaĵo (Pan Tau und die schöne Bescherung)
  3. Pan Taŭ en neĝo (Pan Tau im Schnee)
  4. Pan Taŭ kaj la longa dimanĉo (Pan Tau und der lange Sonntag)
  5. Pan Taŭ en lernejo (Pan Tau geht in die Schule)
  6. Pan Taŭ kaj nura akvo (Pan Tau und lauter Wasser)
  7. Pan Taŭ kaj Klaŭdia en kastelo (Pan Tau und Claudia im Schloß)
  8. Pan Taŭ la valizon pretigas (Pan Pau packt die Koffer)
  9. Pan Taŭ vojaĝas (Pan Tau geht auf Reisen)
  10. Pan Taŭ kaj la cirko (Pan Tau und die Zirkuswelt)
  11. Pan Taŭ uzas taksion (Pan Tau fährt Taxi)
  12. Serĉata: Pan Taŭ (Pan Tau wird gesucht)
  13. Reaperas Pan Taŭ (Pan Tau ist wieder da)

13-pluso [»kiel kreiĝis ...«] Magias Pan Taŭ (Pan Tau zaubert)


2a epizodaro (1975):

  1. Pan Taŭ surteriĝumas (Pan Tau macht eine Bauchlandung)
  2. Pan Taŭ kaj Robinson (Pan Tau und Robinson)
  3. Pan Taŭ en balono (Pan Tau im Ballon)
  4. Pan Taŭ kaj la kaprohundo (Pan Tau und der Ziegenhund)
  5. Pan Taŭ kaj la parencoj (Pan Tau und die Verwandten)
  6. Pan Taŭ kazeumas (Pan Tau macht Quark)
  7. Esploroj pri Pan Taŭ (Pan Tau wird untersucht)
  8. Pan Taŭ kaj iom da sunbrilado (Pan Tau und vereinzelt Sonnenschein)
  9. Pan Taŭ ume dancas (Pan Tau tanzt aus der Reihe)
  10. Pan Taŭ kaj la rano-ĉaso (Pan Tau und die Jagd auf den Frosch)
  11. Pan Taŭ kaj la domaĝo (Pan Tau und der Blechschaden)
  12. Pan Taŭ transkonstruas (Pan Tau baut um)
  13. Fortranslokiĝis Pan Taŭ (Pan Tau unbekannt verzogen)


3a epizodaro (1978):

  1. Alarmo en la nuboj (Alarm in den Wolken)
  2. Elefantojĉaso (Elefantenjagd)
  3. Nekapteble (Das ist nicht zu fassen)
  4. Magii malfacilas (Zaubern ist nicht leicht)
  5. Baldaŭ tion, baldaŭ alian (Rein in die Kartoffeln, raus aus den Kartoffeln)
  6. La ĉapelo interŝanĝigita (Die vertauschte Melone)
  7. Ĝis revido, Pan Taŭ (Auf Wiedersehen, Pan Tau)


Literaturo

  • Ota HOFMAN: Pan Tau. Deutsch von Ivana MEINEL und Margrit FERCH. Patmos, Düsseldorf 1994, 287 S., ISBN 3-491-37289-5 (germanlingve)


Retpaĝoj