Sanga dimanĉo (1972): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
==Kronologio==
Dum la manifestacio antaŭeniris tra la urbo kaj proksimiĝis de la stratbaraĵo en ''Free Derry Corner'', la kapmarŝantaj organizantoj dekstren turnis, sekvita de la plejmulto de la marŝantoj. Kelkaj centoj da marŝantoj, kies plimulto estis junaj, decidis sekvi la unuan planon kaj pluiris ĝis la brita barikado barante ''William Street''. La kontraŭstaro komencis: protestantoj/huliganoj ĵetis ŝtonojn kaj botelojn elkraĉante minacojn kaj insultojn dum la armeo kontraŭatakis per [[larmiga gaso]], kaŭĉukkugloj[[Kaŭĉuko|kaŭĉuk]][[kuglo]]j kaj akvokanono[[akvo]][[kanono]].
 
Je 15.55, for de la ribelo en ''William Street'', la paraŝutistoj pafis kvin fojon per mortigaj kugloj de forlasita [[konstruaĵo]]. La paraŝutistoj ne ricevis precizan ordonon ekpafadi. Ĉu ili respondis al atako aŭ ne estas ankoraŭ ne determinitacerta.
 
* John Johnston (59 jaraĝulo) ricevis kuglon kaj mortis kvin monatojn poste pro siaj vundoj.
Linio 23:
 
* Jackie Duddy (jaraĝita 17) kiu forkuris kun Patro Edward Daly estis dorsen pafita kaj falis mortiĝante en la korto de ''Rossville Flats''.
* Alana Burke (18) estis intence renversita de blendita trupveturigilo kaj premita kontraŭ muro. Ŝi postvivis siajn vundojn post restado en [[hospitalo]].
* Margaret Deery (31) estis pafita en la [[gambo]] dum ŝi forkuris al rifuĝejo en ''Chamberlain Street''.
* Patrick McDaid (25) estis kugle vundita dum li klopodis helpi la vunditan na Margaret Deery atingi la rifuĝejon.
* Patrick Campbell (51) estis vundita dum li forfuĝis en ''Rossville Flats''.
Linio 34:
* Hugh Gilmour (17) estis pafita kurante al ''Rossville Flats'' kaj tuje mortis antaŭ la fenestrojn de sia hejmo.
* Michael Kelly (17), Michael McDaid (20) kaj John Young (17) estis morte pafitaj dum ili staris ĉe la stratbaraĵo.
* William Nash (17) estis trafita en la [[brusto]] dum li forkuris de la paraŝutistoj kaj falis sur la baraĵon. Lia patro Alex (51) estis vundita dum li senŝirme alkuris al sia mortanta filo.
* Kevin McElhinney (17) estis mortigita ĉe l'pafo kiam li forlasis la baraĵon kaj rampis direkte al la enirejo de ''Rossville Flats''.
 
Protestantoj provis trovi rifuĝejon en ''Glenfada Park'', fronte al ''Rossville Flats'', sen suspekti ke paraŝutista taĉmento tien alkuris. La loĝantoj de ''Rossville Flats'', kiu vidis la soldatojn, avertkriis la protestantojn kiuj forkuris. La paraŝutistoj ilin pafadis.
 
* Joseph Friel (22) estis forkuranta de ''Glenfada Park'' kiam kuglo lin vundis en la brusto.
* Daniel Gillepsie (32) ricevis kuglon en la [[kapo]] kaj senkonsciiĝis.
* Michael Quinn (17) ricevis kuglon en la [[ŝultro]] kiu eliris tra sia [[vizaĝo]].
* Joseph Mahon (16) estis vundita en la kruro, kaj ŝajnigis morton kiam la soldatoj proksimiĝis.
* William McKinney (27) estis mortigita de kuglo en la dorso dum li klopodis helpi la vunditojn.
* Patrick O'Donnell (41) estis vundita dum li provis ŝirmi virinon de la pafado.
* Jim Wray (22), vundita dum la unua ondo de pafado, kuŝis [[Paralizo|paralizita]] surgrunde kiam paraŝutisto finmortigis lin pafante du fojon el proksime al lia [[dorso]].
* Gerald Donaghey (17) kaj Gerard McKinney (35) estis ambaŭ morte pafitaj en la [[aleo]] kondukante de ''Glenfada Park'' al ''Alley Park''. Opiniante ke la pafado haltis, ili volis helpi la vunditojn.
 
La paraŝutistoj forlasis ''Glanfada Park'' kaj revenis al ''Rossville Flats''.
* Ili pafis na Patrick Doherty (31) en la dorso. La viktimo rampis al ''Rossville Flats'' ĉe la hejmo de Joseph.
* Bernard McGuigan (41), vidante la morton de lia amiko Doherty, elŝirmiĝis malgraŭ la preĝpetoj de siaj kunuloj kaj ricevis mortan kuglon en la kranio tuj antaŭ sian edzinon kaj filinojn.
 
==Konsekvencoj==