Udegoj: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jukka (diskuto | kontribuoj) lau rusa kaj angla vikipedioj |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:10, 13 jul. 2007
Udegoj (en la udegea lingvo: удээ aŭ удэхе [udee aŭ udehe]] estas popolo vivanta en Ĉemara regiono kaj Ĥabarovska regiono en Rusio. Ili loĝas ĉe montaro Sihote-alin kaj riveroj Ussuri, Amur, Kungari kaj Anyuy. La udegoj parolas la udegan lingvon, kiu apartenas al tungusa lingvaro. Udegoj vivtenas sin per ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado de ginsengo. Laŭ Sovetiaj kaj Rusiaj popolnombradoj ili nombro estis 1970: 1469, 1979: 1551, 1989: 2011 kaj 2002: 1657. Nur malmultaj parolas la udegan lingvon.
La plej grandaj udegaj vilaĝoj estas :
- en Ĥabarovska regiono: Gvasiugidi kaj Arsenjevo
- en Ĉemara regiono: Agzu, Krasnij Jar kaj Olon
Eksteraj ligiloj
- http://www.tooyoo.l.u-tokyo.ac.jp/Russia/bibl/Udege.html (en la angla lingvo)