Helpo:Kiel krei paĝon: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
 
Martinet [martine] estas vilaĝo de Francio, kiu etendiĝas sur 18,11 km2 en heĝa kamparo de la departemento Vendée (Vendeo), regiono Pays de Loire (Luarlandoj). Ĝi situas je altitudo maksimuma de 63 m kaj minimuma de 12 m super la marnivelo, je dekduo da kilometroj rektlinie de la atlantika marbordo, mezvoje inter La Roche-sur-Yon kaj Les Sables d'Olonne. Latitudo : 46° 40’ 39’’ Norde, longitudo : 1° 40’ 41’’ Okcidente. La plej proksima granda urbo estas, norde, Nantes (280 600 loĝantoj, 577 000 kun la ĉirkaŭurbo), je distanco de 92 km (ĉ. unuhora veturado, parte per aŭtovojo sur 64 km). La 45-km-longa rivero Jaunay http://fr.wikipedia.org/wiki/Jaunay , kiu alfluas la riveron Vie [vi], randiras ĝian nordan limon. Samnoma vilaĝo ekzistas en la Sud-Orienta departemento Gard.
 
En la franca, sen majuskla komenclitero, la nomo Martinet estas ankaŭ tiu de birdo, apodo, iom simila al hirundo, de vipo, kaj malnova nomo de martelmaŝino. Supozeble de la unua kaj lasta fontas la etimologio de ĝia nomo. Ĝia blazono konsistas, supre, el tri blankaj lilifloroj sur blua fono kaj, sube, tri nigraj apodoj sur flava fono.