Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lingvonomoj
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
→‎Lingvonomoj: la petitaj pensoj
Linio 490:
 
Ĉu estas via konscia elekto majuskligi lingvonomojn? Mi plurloke rimarkis, ke vi faras tiel. Kvankam en Esperanto tia skribo estas foje renkontata kaj tute ebla, plej ofte oni tamen skribas lingvonomojn minuskle: en Vikipedio, kie pluraj homoj redaktas, povas aperi situacio, ke en unu artikolo aŭ kelkaj teme najbaraj artikoloj estas uzataj ambaŭ manieroj, kio eble ne estas tute bona de la stila vidpunkto. Kion vi pensas pri la afero? - [[Vikipediisto:Amikeco|Slavik IVANOV]] 10:07, 14. Jul 2007 (UTC)
 
:Multan dankon pro la afabla demando. La tute tro mallonga respondo estas ke jes. Tro mallonga, ĉar mi ne volas insisti prie. Sed jen la petitaj miaj pensoj pri la afero, nun verŝajne tro longaj.
 
:La '''historio''' de la afero ĉe mi jam estas trifaza:
# En miaj unuaj tradukoj la pasintan jaron mi lasis ilin majusklaj. Tion mi faris sciante ke ŝajne malpli ol po 10 % (kredeble tro optimisma kvociento) de Esperantistoj faras tion. Nur poste mi ie legis ke ankaŭ Zamenhof dum iom da tempo (pluraj jaroj?) uzis majusklojn. Mi volis "sondi la akvojn." Fakte, mi tiam mi ne bone perceptis la ĝeneralan principon ke Vikipedio laŭu la <u>plej</u> ĝeneralan eksterVikipedian uzaĵon. (Aliaj nestrangaj principoj konjeteblas.)
# Tre baldaŭ iu (iuj?) faris korektojn minusklen. Mi do tuj ŝanĝis mian kutimon favore al minuskoj. Mi sentis (kaj sentas) la minusklojn maloportunaj, tamen enkape mi pensis: ''La afero ne valoras bruon, kaj se oni volas malklarecan Esperanton, oni havu malkarecan Esperanton! Ni vidu kion oni oni diros kiam strangaj 'simplaj" adjektivoj (fakte lingvonomoj) abundos.'' Kaj mi komencis kutimiĝi, kaj kompreneble kutimiĝo estas tre facila — precipe kiam temas pri bone konataj eŭropaj lingvonomoj, kiaj la rusa, la franca, la germana, ktp.<p>Kiam mi komencis traduki/prilabori prilingvajn artikolojn antaŭ du monatoj, mi ekdevis plikutimiĝi: dum kelkaj tradukoj mi provis kompromison lasante majuskla nur la unuan mencion de ĉiu lingvo. Sed tio aspektis tro ĥaose, kaj finfine decidis konsevi majuskla plejparte nur la citon de la plena propra nomo de artikoltema lingvo en la komenca frazo aŭ paragrafo, kiel en [[Ejaka lingvo]], kie mi donis la nomon ''Ejaka Lingvo'', sed poste menciis ''ejaka, tlingita, kaj angla''. (''Na-denea'' estas familinomo de lingvogrupo aŭ lingvaro, pri tiaj nomoj mi ŝatus iam havi apartan diskuton. La nuna situacio estas ĥaosa: oni verŝajne "solvis" la antaŭan ĥaoson [X-a familo, X-a grupo, X-aj lingvoj] per pli ĥaosa [X-a lingvaro, X-a familio, X-a grupo, X-aj lingvoj]! Mi ĉiam re kaj re devas kontroli kiun formon uzi en la apartaj kazoj.)<p>Kaj mi kutimiĝis.
# Lastatempe (antaŭ semajnoj du?) pro la ĵusa disputaĉo pri Esperantigado, leginte multan citojn de la [[Vikipedio:Nomoj_de_titoloj|"Regulo"]], mi eĉ aŭdacis :-) legi ĝin, kaj trovis je mia surprizo la sekcion [[Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Kio estas propra nomo?|Kio estas propra nomo?]], kiu ŝajne regulas ne nur artikol-titolojn sed vikipedian stilon ĝeneralan. Ĝi ne mencias lingvonomojn sed jes traktas "nesubstantivojn el propraj nomoj".<p>Mi decidis pli serioze reprovi la sondadon por vidi kiom ĝenerala estas la reago (kaj kiom serioze oni traktas la "regulojn"). Kaj ek! Jen mi trovis ke mi intertempe tiom kutimiĝis al la minuskloj, ke la majuskloj komencis al eĉ mi aspekti ŝoke en Esperanto-ĉirkaŭteksto!
 
:Mi supre diris ke mi trovas la koncernajn minusklojn '''maloportunaj.''' Jen kial: Lege renkontante nekonatan adjektivon, adverbon, aŭ alian eblan pluformaĵon, mi tre ŝatus ĉiam tuj (sen konjektado el hazarda ĉirkaŭteksto) scii, ĉu temas pri ordinara vorto kiun mi nepre baldaŭ serĉu en vortaro por plibonigi mian lingvokonon, aŭ ĉu kontraŭe temas pri afero de aparta gento, tribo, familio, individuo, urbo, ktp. Tiuj lastaj koncernas ne tiom lingvokonon, kiom jes mondokonon, eble bagatelan kaj ne postulantan vortar-priserĉon. Ekzemple (per inventitaj ekzemploj), kiel, legante, mi reagu al: ''bundela gazeto'', aŭ ''Mi plejparte pritraktis ilin, sed flankenlasis la bundelan.'' Eĉ la termino ''bundela lingvo'' mem: sen ke mi jam konus la vorton, majuskligo (''Bundela'') indicas, ke ne temas pri sinonimo de internacia, denaska, dua, antikva, izola, tona, ktp. Nu, tia maloportuno ne limiĝas al lingvonomoj, sed lingvonomoj aparte interesas, ĉar ''laŭ mi'':
 
:Ja temas pri '''propraj nomoj''' de lingvoj. Mi ne komprenas pro kia nearbitra konsekvenca konsideraĵo ''[[Persa Golfo]], Hind(i)a Oceano, [[Kelta Maro]], [[Irlanda maro]], [[Japana maro]],'' ktp. povas esti propraj nomoj dum ''[[persa lingvo]], [[hindia lingvo]], [[kelta lingvo]], [[irlanda lingvo]], [[japana lingvo]]'' ne. Mi anticipas ĉi tian rebaton: ''persa'' estas priskriba adjektivo en ''persa lingvo'' sed ne en ''Persa Golfo'' ĉar estas io esence perseca en la lingvo kio mankas en la maro, kaj ja ekzistas nepersoj kiuj preferas la propran nomon ''Araba Golfo''. Prave! Sed la konsekvencon de tio mi ankaŭ ne komprenas, ĉar ĝi implicas al mi ke mise estas trakti propraj la nomon ''[[Granda Ĉina Muro]]'', kaj la tri nomojn ''[[Blanka Domo]]''. La grandeco de la muro ŝajnas al mi pli esenca trajto de tiu muro ol eĉ la perseco de la persa lingvo, kaj certe pli esenca ol la angleco de la angla lingvo.
 
:Estas ekstera flanko de la afero, kiun vi ne menciis. Kion faras tiurilate la diversajn gravajn aliajn lingvojn kies skribsistemo havas la distingon majuskloj-por-propraj-nomoj? Ĉu ekzistas lingvo alia ol la angla kiu uzas majusklajn lingvonomojn? Aparte interesus min lerni pri la kutimo de ekstereŭropaj oficialaj lingvoj: la svahila, haŭsa, turka, malaja, indonezia, filipina, vietnama, gvarania, ktp. Laŭ mi, ĉiam ni preferu egale kalkuli la konsiderojn tradiciajn, internaciajn, kaj raciajn. Kun tio ke la tradicio plejparte favoras minusklojn, tiu filozofio, laŭ mi, facile povos venkigi la minusklojn, kiel ajn malraciaj kaj malplaĉaj ili al mi aspektas.
 
:Kara Slavik, Certe mi konsentas, ke ekster Vikipedio la minuskla fromo multe pli oftas, kaj ke en Vikipedio preferendas konsekvenca stilo kiam eblas. Se montriĝos ke estas ĝenerala vera prefero por la minuskloj (kaj ne simpla inercio kun timo "skui la boaton" kaj "fari ondojn"), mi kredeble denove rezignos pri la majuskloj. Per ĉi tiu mesaĝo mi "eligu la aferon el mia sistemo". :-) Se mankas subteno por mia supra logiko mi mem pretas elsarki la de mi skribitajn majusklojn.
 
:Samtempe mi esperas lerni a) klarigon de iu el niaj regulemuloj pri nekonskvenca apliko de tiu supre menciita regulo, kaj b) klarigon pri la ŝajne neegalecan trakton de la propraj nomoj de lingvoj.
:''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 23:39, 14. Jul 2007 (UTC)