Serio Fondaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La serio de la "Foundation" (angle: Fondaĵo) estas epika serio de scienc-fiksiaj romanoj verkitaj de Isaac Asimov dum periodo de kvardek jaroj. En tute temas pri se...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La serio komencas en iu estonta momento de la historio de la homaro, en kiu la homaro ekspandiĝis ekster la Tero, kaj okupas pli aŭ malpli 25 milionoj da planedoj en la tuta galaksio. Ĉiuj planedoj apartenas al la Galaksia Imperio, kies bazo estas la planedo Trantor. La matematikisto Hari Seldon, kiu vivas ĵuste en Trantor, kreis branĉon de matematiko nomita [[Psikohistorio]], kiun oni povas uzi por antauvidi matematike la estontan historion, aplikante la leĝojn de statistikon por antauvidi la konduton de grandajn numerojn da homoj. Seldon antauvidas ke la Galaksia Imperio baldaŭ falos, kaj ke estos 30.000 jaroj da kxaoso, a antaŭ ol naskiĝos dua Imperio, kiu portos paco kaj stabilo. Tamen, li antaŭvidas ke prenante apartajn rimedojn, oni povus mal-longigi tiun periodon al mil jaroj. Li sukcesas konvinki la imperiestron krei kolonion en la planedo Terminus, sur la alia flanko de la galaksio. Oficiale la celo estas ke la homoj de la kolonio laboru al la kreado de "Galakta enciklopedio" kie la tuta scio de la homaro estus konservita. Tamen, tio estas nur preteksto. La vera celo de la afero rilatas al tio ke Seldon kalkulis ke se oni kreos novan socion precise sur tiu planedo en tiu momento, tiu planedo laŭ grade kreus imperion kaj fariĝos la centro de nova galakta imperio, post nur mil jaroj.
 
La serio da libroj sekvas la okazaĵoj de la postaj kvincent jaroj, kaj finas kun la remalkovro de la [[Tero]], la antikva planedo en kiu homaro originis, sed kiu ne plu enhavas homojn. La memoro de la ekzisto de la planedo Tero tute perdiĝis en la menso de la homoj, ĝis ĝi estas remalkovrita de homo el Terminus.