Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Mi estas Grzegorz Słowiński. Denove mi agas en Vikipedio publike (nu... enfine mi ekvolis post longa partizana skribado). Mi memoras, ke mi skribis malkvazaŭan, malesperan kaj aĉan artikolon pri [[Filozofio]], kiu atendas por feliĉa revizionto. Mi skribis ankaŭ pliparton de kategorio pri Polaj Filozofoj (ekzemple [[Józef Hoene-Wroński]], [[August Cieszkowski]], [[Vitelono]]...). Mi skribis ankaŭ kekajn artikolojn pri germanaj filozofoj ([[Husserl]] estis mia unua skribita artikolo...) Ili ĉiuj estis miaj komencantaj artikoloj. Poste mi ekskribis multajn artikolojn pri polaj komponistoj- [[Stanisław Moniuszko]], [[Mikołaj Gomółka]], [[Wacław z Szamotuł]], [[Karol Szymanowski]] kaj plu... Nu. Mi opinias, ke mi skribis ĉi tie 50-70 artikolojn. Nun mi volas krei grandan artikolon pri [[pola literaturo]] priskribante (poste) ĉiujn menciotajn verkistojn en apartaj artikoloj (pli-malpli... 200 artikoloj). Mi jam skribis iomete dum mia "unua vikipedia periodo" (ekzemple pri [[Cyprian Norwid]] kaj [[Jan Kochanowski]]).
Mia plena nomo: Grzegorz Jerzy Jan Słowiński
Mi estas Heretikos- ĝi tamen ne signifas pri homo kiu montras kaj rigardas malveron sed signifas pri homo kiu elektas, bone elektas. Kvankam mi estas heretikisto mi plej interesas pri mema vero.
 
Esperanton mi konis en la fino de 2004a jaro kiam ekinteresigis min la nomo de la Zamenhofa strato en [[Poznań]]. Mi estis tiam tre kosmopolitema kaj vidinte la paĝon kun ''La Espero'' mi tre miris. En la komenco de la 2005-a jaro mi komencis lerni ĝin. Ĝenerale mi konis ĝin dum la februaro. Poste mi komencis legi multe en tiu lingvo (ekzemple mi tiam legis ''Historion de Esperanto'' de [[Adam Zakrzewski]]- mi tre rekomendas). Enfine mi trafis al Vikipedio.
Se temas pri miaj interesemoj: Mi sendube amas filozofion. Vivante en tiu filozofika mondo mi amas literaturon, astronomion, fizikon, matematikon kaj psikologion. Certe mi ne povas vivi sen poezio kaj muziko. En literaturo mi plej adoras verkojn de [[James Joyce]]. Mi opinias ke ne ekzistis pli bona poeto, profeto ol [[Norwid]] (mi eĉ skribis en Vikipedio artikolo pri li). Mi certe amas ankaŭ Biblion- la artismo de tiuj libroj estas plej gravaj! Sed se mi devus elekti tiun poeton kiu parolas al mi plej tiu estas Norwid. Muziko... "Mi estas sufiĉe pola ke mi fordonu ĉian muzikon por [[Fryderyk Chopin|Ŝopeno]]" kiel laŭ [[Władysław Tatarkiewicz]] parolis [[Nietzsche]]. Kaj ankaŭ Mozart kaj Bach. Nu... pove ankoraŭ Lutosławski kaj Stockhausen.
 
Se estas mirinda mia pseŭdonimo- Heretikos estas en antikva greka lingvo ''tiu, kiu elektas bone'' sed oni povas ĝin traduki per latina formo Hereticus- herezulo, kacerulo. Mi amegas filozofion, literaturon, astronomion kaj lingvistikon- precipe de mia denaska lingvo (malnova pola estas simple fabela). Mi lernis ankaŭ antikvan grekan kaj latinan sed krom legi mia kapablo skribi kaj paroli ''malestiĝis'' :).
Mi estas el Pollando. Mi estas patrioto kaj ankaŭ kosmopolito. Ĝi estas ebla. Pri unu el grandaj kosmopolituloj patriotaj estis ekzemple Norwid aŭ Jerofiejev. Esperanto do bonege realigas miajn sonĝojn.
 
Nu... fakte mi estas liceano (LOMM jakby kto pytał...). Mi certe volas studi filozofion.
 
{| style="float: right; clear:both; font-size:100%; margin-left: 1em; width: 220px; margin-bottom: 0.5em; padding:0px; border: #99B3FF solid 1px"
Linio 19 ⟶ 16:
| {{Vikipediisto en-2}}
|-
| {{Vikipediisto fr-12}}
|-