Gandalf: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Literaturo]] > [[Famaj fikciuloj]] > '''Gandalf''' < [[Tolkien]]
----
'''Gandalf''' (laŭ esperantigo de [[William Auld]]: ''Gandalfo'') estas unu el la ĉefrolantoj de la [[Tolkien|Tolkienaj]] libroj ''[[La Hobito]]'' kaj ''[[La Mastro de la Ringoj]]''. Li tie estas unu el kvin ''[[IstariIstario]]'' aŭ [[sorĉisto|sorĉistoj]], depratempaj spiritoj senditaj de la [[gedioj]] al [[Mez-Tero]], alprenintaj la formojn de maljunaj, saĝaj, barbhavaj viroj por helpi al la liberuloj batali kontraŭ [[SauronSaurono]], la ĉef-servanto de [[Morgoth]]. Antaŭ sia sendiĝo, Gandalf nomiĝis Ol&oacute;rin. En Mez-Tero Gandalf konatiĝis kiel grizharara, grizbarba, grizvestaĵa kaj bluĉapa oldulo kun pli granda koro ol cerbo, preferante la kuneston de politike negravaj [[hobitoj]]. Li ŝatis fumi hobitan tabakon, fari fajro-spektaklojn, aŭ simple vagadi, klinita super sia [[arbo|ligna]] bastono. Tial li ankaŭ portis la nomon ''Mithrandir'' kiu signifas "Grizvagulo".
 
En ''La Hobito'' Gandalf iniciatis la ekspedicion de [[Bilbo]] kaj la [[gnomoj]]. En la posta libro, la unua volumo de ''La Mastro de la Ringoj'', li malkovris la sekreton pri la Ringo kaj irigis [[Frodo|Frodon]], mem prenante parton en la kunularo ĝis la Ponto de [[Khazad-dûm]], kie li fatale pereis abismen batalanta [[balrogo|balrogon]]. Tamen, en la sekva volumo, Gandalf revenas elinfere, venkinte la morton, kaj ŝanĝiĝinta de "Gandalf la Griza" al "Gandalf la Blanka" - kun tutblankaj vestaĵoj kaj hararo. Ekde tiam lia potenco kreskas, igante lin konkeranto de ĉefsorĉisto [[Saruman]] kaj la ĉefa kontraŭulo al Sauron.