Johann Rosenmüller: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Vivo ==
Johann Rosenmüller studis ĉ. [[1640]] ĉe la teologia fakultato de la Lepsika universitato. Mallonge poste li estis dungita kiel instruisto al la tiea muzika gimnazio [[Thomas-Lernejo]], kie li ankaŭ laboris kiel anstataŭanto de la [[Thomas-Kantoro]] [[Tobias Michael]] ekde [[1640]] ĝis [[1655]]. Ekde [[1651]] li estis [[orgeno|orgenisto]] de la Nicolai-Preĝejo, poste ankaŭ ĉe la Lepsika ĉefpreĝejo St. Thomas. Post kiam oni sciigis lin pri perspektivo sur la ofico de Thomas-Kantoro, en majo [[1655]] li subite estis arestata kaj eksigitata de la ofico. Oni suspektis lin de pederastio kun [[knaboĥoro|ĥorknaboj]]. La estro de la Thomas-Lernejo Gottfried Stallbaum skribis: ''„Estas rakontata pri tio, ke li ricevis apartan ĥoron sub lia direkton. ... li eble transprenis la direktadon de la muzikadoj en la Nikolaj-Preĝejo, kiu tiam havis sian apartan kantoron. Ordinaran kantorecon li neniam atingis, kiel ni sendube povas certigi. Pro nenatura delikto li arestiĝis, tamen eskapis, unue iris al [[Hamburgo]], kaj poste iris al [[Italio]].“''
 
En [[Venecio]] Rosenmüller laboris kiel [[trombono|trombonisto]] ĉe la [[katedralo Sankta Marko]] kaj baldaŭ poste kiel komponisto. Baldaŭ li nomis sin ''Giovanni Rosenmiller''. Dum sia 24-jara estado en la laguna urbo li estis repektata homo, dumtempe li estis [[kapelestro]] ĉe la orfinejo ''Ospedale della Pietà'', kie poste laboris [[Antonio Vivaldi]]. Sed ankaŭ siajn kontaktojn al Germanio li ne tute interrompis – en [[1660]] la kortego de Weimar sendis mesaĝiston al Venecio por aĉeti muzikaĵojn de la komponisto, kaj en [[1673]] [[Johann Philipp Krieger]] venis al li kiel lernanto.