Portovino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Esperantix (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Oporto''' aŭ '''Portvino''' estas [[vino]] el la regiono (de) [[Porto]], en [[nordo|norda]] [[Portugalio]]. Ĝia ĉefa karaktero estas ricevi brandon dum la fermentado. Tiel oni haltigas ĝin kaj parto de la [[uvo|uva]] [[sukero]] ne iĝas [[alkoholo]].
 
Ekde la antikveco estis vinfarado en la regiono de rivero [[Doŭro]], sed nur en la dua duono de la [[17-a jarcento]], pro elvendado al eksterlando, aperis la nomo Oporto por vinoj de tiu regiono. Tiu elvendado okazis kiam [[Britio (lando)|Britio]] kaj [[Nederlando]] ekrivalis al [[Francio]] pro kontrolo de la [[Norda Maro]] kaj haltigis la aĉetadon de vino de [[Bordozo]]. En [[1703]] Portugalio kaj Britio subskribis la "[[Interkonsento pri teksaĵoj kaj vinoj|Interkonsenton pri Teksaĵoj kaj Vinoj]]", kiu permesis al Britio elvendi teksaĵojn al Portugalio sen impostoj, kaj al Portugalio elvendi vinon al Britio sen impostoj. Kompreneble Britio ne produktas vinon... En la [[18-a jarcento]], Britoj akuzis Portugalojn pri adulto de l' vino kaj haltigis aĉetadon; pro tio, la Portugala registaro, en [[1756]], kreis leĝojn pri la pureco de Oporto, kaj oni permesis elsendi al Britio nur la plej bonajn vinojn. En la [[19-a jarcento]] okazis morboj en plantejo, kaj oni ekfaris ŝanĝojn por plibonigi la plantadon. Tio estis la fino de la "klasika" periodo de Oporto kaj la ekesto de la "nuntempa" periodo. En tiu periodo aperis ''French Ports'', ''Hamburg Ports'' kaj ''Tarragona Ports'', similaĵoj malpli kostaj celantaj la BritainBritan merkaton, kondukis la regionon (de) Doŭro al mizero.
 
La 10-an de majo [[1907]], João Franco dekretis regularon por Oporto simila al tiu de la 17-a jarcento. Li rezervis la nomon Oporto al vinoj ''generosos'' (vinoj kun brando) de la regiono (de) Doŭro, kun alkoholeco de minimume 16,5º (gradoj). Kelkaj ŝanĝoj estis necesaj kaj en la [[27-a de novembro]] [[1908]] estis dekretitaj la leĝoj pri Oporto, kiuj restis preskaŭ sen ŝanĝoj ĝis [[1986]].