Distrikto Paderborn: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: {| cellpadding="2" style="float: right; width: 307px; background: #e3e3e3; margin-left: 1em; border-spacing: 1px;" ! Blazono ! Mapo |- style="background: #ffffff; text-align: center;" | ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:02, 26 jul. 2007
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Detmold |
administra sidejo: | Paderborn |
areo: | 1245 km² |
enloĝantoj: | 299.127 (fine de decembro 2006) |
aŭtokodo: | PB (Paderborn) |
La distrikto Paderborn situas en la oriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la universitata urbo Paderborn. La urbo ankaŭ estas centro de la regiono "Sudo de Orienta Vestfalio" (germane Südliches Ostwestfalen), kiu konsistas el la nunaj distriktoj Paderborn kaj Höxter plus la teritorioj de la eksaj distriktoj Lippstadt kaj Brilon, kiuj nun estas parto de la distriktoj Soest respektive Hochsauerland.
Ene de Nordrejn-Vestfalio, al la distrikto Paderborn najbaras la distriktoj Gütersloh kaj Lippe norde, Höxter oriente, Hochsauerland sude kaj Soest okcidente.
Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborn, dum la najbara distrikto Höxter historie estis la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo.
Administra divido
La distrikto konsistas el 10 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2006.
Urboj
|
Neurbaj komunumoj
|
Reta ligilo
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)