Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Forviŝante la tutan entenon el la paĝo
Linio 1:

Dum majo 2007 mi translokiĝas - renovigas la malnovan kaj la novan loĝejojn, post la 10-a de majo supozeble dum pluraj semajnoj ne hejme havos retkonekton, nur enurbe en interreta kafejo, kie mi ne amase pasigos tempon... Mi do iom malregule kontribuas/kontribuos dum la sekvaj semajnoj.

{{bonvenon}}

[[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:56, 22. Apr 2006 (UTC)

== [[Listo de urboj en Ukrainio]], [[Oblasto]] ==

Kio estas '''oblasto'''??? '''Oblasto''' estas ruslingva vorto nur kun esperanta finaĵo. Ni ĉi tie ne kraeas vortojn, kiel ekz, [[krajo]] [[okreso]] por ĉeĥaj administraj regionoj aŭ distriktoj. Oblasto do estas sensencaĵo, kiu estas eĉ ne en PIV.

[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 9. Jun 2006 15:42 (UTC)

Estimata Petro,

'''Oblasto''' fakte estas vorto [almenaŭ] de kvin orienteŭropaj respektive centraziaj lingvoj (belorusa, bulgara, kirgizia, rusa, ukrainia) kun esperanta finaĵo, kaj administra unuo [almenaŭ] en la kvin landoj, kie tiuj lingvoj estas ŝtataj. Havi ĝin en Esperanto estas lukso, same kiel havi la vorton kantono, kiu origine validas nur por landoparto de Svisio, aŭ departemento por landoparto de Francio, aŭ nomi provincon de Germanio "federacia lando" (tial ke "ekster-land-ano" por bavara esperantisto laŭ harfenda logiko devus esti ĉiu ne-bavaro ĉu el Frankfurto aŭ Pekino, Hamburgo aŭ Bonaero). Kaj ke en Usono la provincoj eĉ (laŭ PIV) nomiĝas "ŝtatoj", kvankam laŭ la baza difino de ŝtato Usono mem estas (unu) ŝtato, samkiel Germanio, Svisio aŭ Ukrainio, sed se oni malpermesas nomi la provincojn de Usono "ŝtatoj", tiam oni ankaŭ devas ŝanĝi la nomon de Usono al "Upono" (Unuiĝintaj Provincoj de Norda Ameriko)...

'''Do,''' mi opinias ke la supera administra unuo de ŝtato rajtas havi iom diversajn nomojn laŭ lando, respekte al tio ke la konceptoj kaj historiaj evoluoj de tiuj administraj unuoj varias laŭ lando: '''ne necesas malinventi''' la vortojn "vojevodio" por Polio, "kantono" Svisie kaj "departemento" Francie, "federacia lando" en Germanio kaj "grafejo" en Britio - kaj anstataŭigi ĉion per "subŝtato" aŭ "provinco". Kaj '''laŭ tiu logiko''' la kvar orientslavaj ŝtatoj kaj Kirgizio laŭ mi havas rajton je sia vorto "oblasto". En la germana aŭ angla lingvo tio estas memkomprenebla: nomi provincon en Ukrainio "Oblast" en germana aŭ angla teksto, laŭŝajne ĝenas neniun (kaj neniu germano tradukus la oblaston ĉirkaŭ urbo Lviv al "Bundesland Lemberg"). Se la hispana, indonezia, nederlanda, kataluna, finna ktp. ktp. permesas al si la vorton "oblasto", laŭ mi eblas permesi al si tiun geografian neologismon ankaŭ en Esperanto.

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 16:33, 9. Jun 2006 (UTC)

'''Respondo:'''

Moravio, Bohemio kaj Silezio estas landoj, kvankam Ĉeĥio kiel tutaĵo estas lando. Viaj ekzemploj de departamento, federacia lando, kantono ne estas trafaj, ĉar tiuj vortoj ekzistas en Esperanto. Vi kreis "oblasto". Vi ankaŭ eraras, ĉar "oblast" ekzistas ankaŭ en ĉeĥa, slovaka lingvoj, kiu signifas absolute la samon. Mi vidas nenian lukson por krei tiun ĉi vorton. Ni povus krei laŭ via maniero ankaŭ vortojn por ĉeĥa administacia regiono "kraj" kaj "okres", do krajo kaj okreso, por la pola "gmina" ni povus krei gmino, kvankam neniu el tiuj ĉi vortoj aperas en E-o. Vi klare tradukis "oblaston" kiel [[regiono]], kio estas ĝusta. Via artikolo pri oblasto egalas al vortareca artikolo. Ni povus krei kvadrilionojn da artikoloj laŭ vortareca maniero, kie ni skribus ekz. "[[leso]] estas ĉeĥa vorto por arbaro, [[město]] estas ĉeĥa esprimo por urbo" ktp. ktp. el ĉiuj lingvoj. Se ekzistas alilingvaj versioj por oblasto, tio ne interesas min kaj absolute estas egala al mi, kiu kreis tiun vortarecan artikolon kiel la unua kaj kiun oni poste tradukis en pluajn lingvojn. Se oblasto estas por vi lukso, do ek al miloj de tiel "luksaj" artikoloj kaj ni estos konkurenco al retaj vortaroj.

[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] 9. Jun 2006 19:30 (UTC)

Mi komprenas, ke vi ne interesiĝas pri iuj aliaj lingvoj, kaj pri la komparoj kun aliaj nomoj de administraj unuoj, kiuj (eĉ se PIVaj) estas pli "luksaj" ol la koncepto pri 'oblast', ĉar ili celas nur 1 aŭ 2 landojn (pardonu, ke la ĉeĥan kaj slovakan mi sumigis sub "ktp."). Mi ne volas enkonduki milojn da vortoj por "arbaro" (valdo por arbaro germana, vudo por angla, miŝko por litova, leso por ĉeĥa...) kaj por ĉiu alia ĉiutagaĵo (por io tiom sensenca cetere mankus paralela ekzemplo en alia lingvo), kaj vi sendube komprenas tion, nur batalante principisman batalon. Fakte mi venis al tiu parto de la esperanta Vikipedio nur pro tio, ke mi volis ligi iujn partnerajn urbojn en Eŭropo kaj vidis, ke urboj de Ukrainio preskaŭ ne reprezentiĝas ĉi-tie (do estas nenio por ligi) ... kaj ne venis por harfendi lingvisme. Tamen via argumentado ne konvinkas min, kiu komparas plurajn lingvojn, forĉizi la vorton. Min nur iom tedas la fortostreĉo elspezi tiom da vortoj por tia etaĵo.

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 20:52, 9. Jun 2006 (UTC)

'''Respondo:'''

Mi ne scias, per kia maniero vi venis al konkludo, ke mi ne interesiĝas pri iuj aliaj lingvoj, sed tiurilate vi eraras.

[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 10. Jun 2006 04:49 (UTC)

'''Komento:'''

Kvin tagojn pli poste Petr Tomasovsky forŝlosigis min komplete el la esperanta Vikipedio, ĉar mi ne malgraŭ mia konvinko mem ŝanĝis ĉiujn menciojn pri "oblasto" al "provinco". Kaj daŭre mi opinias, ke unu geografia neologismo en Esperanto ne-jam-antaŭvidita en [[PIV]] (inter multaj aliaj fakaj vortoj ne-jam-antaŭviditaj PIVe sed necesaj en fake funkciopova Esperanto - ĉu el tekniko, medicino aŭ kiu ajn alia areo) estas multe malpli katastrofa ol ekzemple multaj tute fuŝgramatikaj frazoj en la esperanta Vikipedio [ekzemple la alineo en [[25-a de marto]], kiun mi nur tuthazarde pasis kaj kiu tekstis ''"1821 : Grekio deklar ĝia sendependeco. 1924 : Grekio deklar si respubliko. 1957 : Okcidento Germanio, Francio, Italio, Belgio, Nederlando kaj Luksemborgo formo la Ofta Merkato. 1996 : De la Eŭropa Unuiĝo Veterinaro Komitato malpermesoj la eksport de Brita bovaĵo kaj ĝia kromproduktoj pro la malsano freneza bovo."'' Kiu interlingvo estas tio?].

Mi opinias, ke mia kontribuo al Vikipedio de aprilo ĝis mezo de junio estis tute valora, kaj tiam ne sciis, por kiom longa tempo Tomasovsky forŝlosigis min - sed simple decidis ke, se tiumaniere "tomasovske" funkcias la esperantlingva Vikipedio, mi dediĉas mian valoran tempon al io '''pli inda''', inter alie la alilingvaj ''Wikipedia''-branĉoj, turnante la dorson al la esperanta Vikipedio. Post pluraj semajnoj mi hazarde rimarkis, ke la tomasovska forŝlosigo de mi iel finiĝis, kaj fine decidis pluokupiĝi pri aliaj por mi interesaj temoj, sed teni laŭeble grandan distancon de li kaj ĉiu iusence "slava" temo. Sinjoro Tomasovsky decidis, ke la traduko de '''область''' estas '''provinco''' (eblus same bone ankaŭ esti "regiono", kiel li mem faris supre, aŭ "distrikto", aŭ "teritorio"...), movis ĉiujn artikolojn "oblasto ...a" al "...a provinco", sed ne ŝanĝis iun ajn artikolon pri urbo, kiu havis ligon al paĝo "oblasto ...a", kaj ne instalis redirektigojn, tial ke la antaŭe funkciantaj ligoj de ukraina urbo al la paĝo de la respektiva "область" ne plu funkcias. Tio estas vere malsaĝe (simpla redirektigo solvus tiun problemon).

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]]

Mi mem malŝatas la tradukon de ''область'' al ''provinco'': laŭ PIV provinco estas "parto de regno, administrata de speciala reprezentanto" (tio tre taugas por la [[Romia Imperio]], sed por moderna demokratio?) kaj "cetero de la lando, kontraste al la ĉefurbo', asociigita kun la adjektivoj "nemoderna" kaj "neeleganta" - sufiĉe negativa vorto! Se forviŝi la neologismon "oblasto", mi preferus la nekonkretan vorton "regiono" (la al mi konataj esperantistoj el nordorienta Eŭropo ekzemple parolas pri "Kaliningrada regiono", ne "...provinco"). En la artikolo pri "[[Ukrainio]]", la kanadano C. Smith aprile 2002 kiel tradukon proponis "regiono", kaj tiel restis dum dekoj da prilaboroj, ĝis fine de aŭgusto 2006 la novulo 'Araneo' ŝanĝis ĝin al "provinco", kaj la ĉeĥo P. Tomasovky jam dum junio 2006 ekuzis la vorton "provinco" en aliaj paĝoj.

Supozeble plej saĝus, se la ukrainaj esperantistoj kolektive esprimus, kiel ili volas nomi siajn "oblastojn".

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 16:43, 15. Sep 2006 (UTC)

Por analogiaj terminoj en [[Rusio]] ni delonge uzas la vortojn ''provinco'' por область, ''regiono'' por край kaj aŭtonoma distrikto por автономный округ. Fakte kion diras PIV ne vere gravas: pri ege multaj administraciaj unuoj oni ja tradicie diras ''provinco'', sendepende de la maniero, kiel tiuj estas regataj. Ekz., partoj de Ĉinio kaj Koreio estas ruse nomataj ''provincoj'', dum por aliaj landoj oni uzas vortojn kiel ''ŝtat'', ''prefektura'' aŭ iujn loke specifajn. Esperanto ne ekhavu ducent vortojn por nomi subŝtatojn de ĉiu ŝtato en la mondo, ''provinco'' tute bone taŭgas en plejparto de kazoj. - [[Vikipediisto:Slavik IVANOV|Slavik IVANOV]] 18:52, 23. Sep 2006 (UTC)

== Transskribo de nomoj ne-latin-literaj sen esperantigo al esperanta prononco ==

Laŭ nia pli frua interkonsento, ni ne esperantigas nomojn de ne-mondkonataj urboj, lokoj (krom simpla trans-skribo).

[[esperantigo de nomoj|Jen finfine mi trovis: Ne famaj urboj konservas sian nacian formon, Whangamomona (Novzelando) ne ŝanĝiĝas.]] [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:10, 10. Jun 2006 (UTC)

Kara Narvalo,

mi perfekte komprenas, ke estas pli praktike mencii urbeton de '''latin-litera''' lingvo en sia origina formo - ekzemple '''Höchst im Odenwald''' (ĉiu, kiu parolas germane, povas perfekte prononci, por aliaj povas iom helpi pli-malpli-transskribo en ortangulaj krampoj) prefere ol '''Heĥstimodenvaldo'''. Sed pri urbetoj de ne-latin-literaj lingvoj estas pli malfacile... Transskribo de ekzemple ukrainia urbo laŭ angla aŭ germana aŭ franca aŭ pola logiko tute ne taŭgas - ĉar laŭ esperanto-logiko oni misprononcus tiel transskribitajn vortojn, eĉ trovus ne-esperantajn literojn. Al mi ŝajnas, ke en kazoj de ne-latinaj lingvoj esperantigo de lokonomoj estas malpli embarasa ol iagrade kripla transskribo (kaj ĉu vere ekzistas transskriba konvencio esperanta aŭ eo-vikipedia pri la ne-latin-literaj lingvoj? Se jes, do kie?).

Kiam mi estis pli juna, mi tre amuziĝis pri germana Esperanto-aŭtoro Rikardo Ŝulco, kiu senkompare esperantigis ĉiun mezeŭropan vilaĝon, kaj ĉiun personan nomon, kiun li kaptis. Tio aspektis al mi simple stulta. Sed transskribi iun ciril-literan aŭ alian ne-latinan lokonomon al Esperanto, aŭ transskribi iun transskribon (germanan aŭ nederlandan aŭ litovan aŭ italan) transskribon al esperanta transskribo (ni prenu la germanan transskribon de urbo [[de:Saporischschja]] - tio ne estas Saporiŝŝja, sed Zaporiĵja, aŭ ĉu Zaporiĵĵja kun duobla ĵ?). Ŝajnas al mi, ke Esperantigo "rajtas" esti iom pli for de la originalo ol laŭeble akurata transskribo... Sed aliflanke mi ne volas novinventi la radon. Eble estas saĝe apliki la politikon, kiun laŭ mia percepto eventuale aplikas la esperanta vikipedio... nome tute ne skribi pri "ne-mondkonataj" lokoj, do ekzemple en Ukrainio nur skribi pri Kievo kaj Sevastopolo kaj Odeso kaj Jalto, kaj pri la resto konsulti nacilingvan vikipedion. Sed tio ne estas la ideo, ĉu?

Sincere, [[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 18:55, 10. Jun 2006 (UTC)

Eble mi ne estis klara: min ĝenas la o-finaĵo de iuj urbetoj. Bonvolu legi por ekzemplo pri rusaj nomoj, ellaborita fare de rusoj: [[Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio]] [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 19:00, 10. Jun 2006 (UTC)

Ankaŭ konsilenda: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Nomoj_de_titoloj#Esperantigado_de_nomoj]

Kara Narvalo,

mi legis kaj konsideris la du tekstojn, kiujn vi sendis (kvankam bedaŭrinde la klarigo pri rusaj nomoj estas pli rusa ol esperanta, sed eblas kapti la esencon). Dankon. Kaj vi pravas, ke en la [[listo de urboj de Ukrainio]] en Esperanto, kiun vi supozeble vidis en prilabora stato, aperis multaj o-finaĵoj (ankaŭ laŭ mia gusto). Mi do prove aplikis la regulon, ke nomoj de subŝtatoj nepre estu esperantaj, sed nomoj de lokoj nur tiam, kiam nepras aŭ ekzistas tia tradicio... kaj krome helpu laŭeble esperanta transskribo.

Kontentige funkcias. Laŭ tiu logiko "Luck" kaj "Uĵgorod" restas sen esperanta finaĵo, kvankam paĝo pri [[Lucko]] jam ekzistas en Vikipedio. Kaj restas la ĝeno ke la urbo Lvivo pli konatas laŭ la alternativa esperanta nomo [[Lvovo]] - rusa pro la reginta cara Rusio de 1887, je kiuj orientiĝis Zamenhofo. Tamen laŭ mi estas en ordo konsideri, ke Ukrainio ne plu estas ruse okupita, kaj permesi ukrainajn vortoformojn (la esperanta vorto por "Karl-Marks-Urbo" en GDR ja ankaŭ malaperis paralele al la originala nomo "Karl-Marx-Stadt", kiam malaperis komunisma GDR dum 1990 - kaj same "Leningrado" ktp.). Se vi volas, vi vidu mem, kiel nun aspektas la laborila [[listo de urboj de Ukrainio]] en Esperanto.

Sincere, [[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 20:33, 10. Jun 2006 (UTC)

== Pludirektigoj de paĝoj pri "popolo" al "popola lingvo" ==

Kara Thomas,

mi pensas, ke tiu via redirektado de nomoj de popoloj aŭ individuoj (litovo/litovoj ktp.) al la lingvo, kiun tiu(j) kutime (sed ne nepre!) parolas, ne servas al altnivela enciklopedio. Se artikoloj pri la respektivaj popoloj ankoraŭ mankas, iu do devus ankoraŭ skribi ilin! Amike--[[Vikipediisto:Diddi|Diddi]] 07:33, 13. Jun 2006 (UTC)

Kara Dieter,

baze vi kompreneble pravas, ke pludirektigo de ekz. "Litovo(j)" (etnografio) al "Litova lingvo" (lingvistiko) ne estas '''perfekta''' (kvankam ekzemple la paĝo "Slava lingvaro" havas la subtitolon

''Lingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro''

''Etnografio > Etno > Hindeŭropa familio > Slava Grupo''

kaj do celas esti kaj lingvistika kaj etnografia. Tute konsentite, ke estas pli serioze havi artikolojn apartajn '''kaj''' pri la popolo '''kaj''' la popola lingvo.

Tamen mi pensas, ke, dum artikolo pri la respektiva lingvo/lingvaro ekzistas kaj pri la etnografia flanko de la respektiva temo ankoraŭ '''mankas''', estas '''pli bone''' ligi al la lingva/lingvogrupa paĝo kaj difini tian paĝon - kiel en la ekzemplo de "slava lingvaro" - '''kaj''' prietna '''kaj''' prilingva, ol ke hazarda ligo al la etna paĝo tute finiĝas en neniejo. Mi mem, por kiu la litova estas ĉiutaga familia lingvo, tute interesiĝus pri etna paĝo esperanta pri "Litovo(j)", sed ĉar, kun intensa profesia laboro kaj familio kun du etaj infanoj (ne parolante pri la somera vetero kaj la momente interesaj futbalmatĉoj) ne eblas esti ĉie samtempe en la Interreto ĝenerale aŭ Vikipedio konkrete, io tia ĉe mi devos atendi...

Se vi pensas, ke pludirektigo de paĝo pri etno al paĝo pri ties lingvo malinstigas verki prietnan paĝon kaj tiam forpreni antaŭan pludirektigon, eble "ĝermo" de artikolo pri-etna pli bonas. Al mi ŝajnas, ke facilas anstataŭigi antaŭan pludirektigon per nova artikolo, kaj ke tio ne malinstigas.

Cetere, vi skribas pri "redirektado de nomoj de popoloj aŭ individuoj (litovo/litovoj ktp.) al la lingvo, kiun tiu(j) '''kutime (sed ne nepre!)''' parolas". Eble mi iom naivas tiudirekte, sed laŭ mi aparteno al etno jes ja liĝiĝas al lingvo... Se infanoj '''denaske parolas plurajn''' etnajn lingvojn, ili laŭ mia kompreno apartenas al pluraj etnoj: "Litovo" parolas la litovan (du-jarulo ne jam perfekte, sed ĉiukaze), "litoviano" loĝas en Litovio aŭ almenaŭ havas litovian pasporton sed ne nepre parolas la ŝtatan lingvon.

Salutas

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 15:51, 13. Jun 2006 (UTC)

Respondo:

Bone, Thomas. la temo certe estas kompleksa, eĉ pli kompleksa ol mi pensis. Tamen mi volis atentigi, ke tiaj ligoj ne estas senproblemaj. Aldone oni devas mencii, ke ankaŭ en Esperanto la popolaj nomoj ne ĉiam estas unusencaj, do oni ne strikte distingas inter aparteno al etno kaj aparteno al ŝtato. Ekz. en PIV oni difinas "litovo" per ano de la litova etno, nur tiel, bone. Sed "germano" oni difinas '''kaj''' kiel ano de la germana etno '''kaj''' kiel civitano de Germanio (en la dua senco ekzakte ja devus esti "germaniano"). Kaj ĝuste en tia kazo ankaŭ la ligo al etna lingvo estas problemhava. Nu bone, tamen mi (provizore! :-))) cedas.

Amike--[[Vikipediisto:Diddi|Diddi]] 12:41, 14. Jun 2006 (UTC)

=== Geografiaj nomoj en Esperanto, el regionoj, kies lingva kaj politika situacio ŝanĝiĝis post 1887 ===

Alia afero estas via elekto de geografiaj nomoj. Ekzemplo "'''Dnister'''": Elirante de iu nacia lingvo vi povas havi la problemon de elekto inter kelkaj, se, kiel en tiu ĉi kazo, rivero trafluas plurajn landojn (lingvoregionojn). Ne akcepteble laŭ mi estas, ke vi eĉ ne mencias la jam ekzistantan E-vorton "Dnestro". Kiel problemhava tiu metodo estas, vi povas vidi ĉe la artikolo pri "Transnistrio" (formita elirante de la ruma lingvo), dum laŭ vi eble devus esti "Transdnisterio" kaj, laŭ mi, korekte devus esti "Transdnestrio".
Tiom por hodiaŭ pri fakte kompleksa kaj komplika temo. Tamen gravas, ke en Vikipedio ne regu kaoso, sed '''plejebla reguleco laŭ analogiaj formoj'''.

Amike--[[Vikipediisto:Diddi|Diddi]] 12:41, 14. Jun 2006 (UTC)

Kara Dieter,

dankon, ke vi atentigis min pri la esperanta vorto "Dnestro" por la koncerna rivero en Ukrainio - mi simple preteratentis la PIV-an mencion pri ĝi, kaj sen esperantigo uzis la ukrainan formon nacilingve laŭ transskribo (kiel oni rekomendus por geografia nomo ne-latin-litera, se ne ekzistas esperanta formo).

Tamen ankaŭ tiu temo estas ne tute senkomplika. Kiam Zamenhofo publikigis Esperanton, vasta parto de orienta Eŭropo, inkluzike ekzemple de plejparto de Ukrainio, estis sub cara rusia regado. La koncerna rivero fluas tra Ukrainio kaj iom tra Moldavio, tute ne tra Rusio kaj ne tra, ni diru, Portugalio. Rusoj kaj portugaloj rajtas havi nomon pri ĝi (kiel germanoj rajtas diri Mailand, Nizza, Lissabon, Themse, Weichsel, Nil...), sed la esperanta nomo prefere ĉerpu el la ukraina aŭ moldava lingvo ol el la rusa aŭ portugala.

Kvankam ankaŭ en Esperanto iuj urbonomoj ŝanĝiĝas laŭ la fluo de la historio - el Sankt-Peterburgo kaj Petrogrado iĝas Leningrado kaj ree Sankt-Peterburgo, Dancigo iĝas Gdankso ktp., klaras ke la presitaj vortaroj ne tiom rapidas kiom la historiaj ŝanĝoj kaj ke oni ne troigu la ludon. Al mi ŝajnas ke en aliaj lingvoj la nomoj de riveroj multe malpli ŝanĝiĝas ol de urboj... Homoj, kiuj laŭ la historia fluo ŝanĝiĝas (el Dancigo forpeliĝas germanoj, alpeliĝas poloj...), loĝas multe pli EN urboj ol SUR rivero - rivero aŭ monto ne bezonas homojn por esti kio ili estas, sed urbo sen homoj nur estas "eks-urbo" aŭ "ruinoj". Tial mi senprobleme konsentas nomi la riveron "Dnestro" laŭ sia PIV-a vorto (eĉ se influita de la eksaj rusaj regantoj).

Sed mi forte subtenas, ke ekzemple urboj ukrainaj aŭ litovaj havu siajn nomojn, ne tiujn altruditajn de la rusaj okupantoj (la Kolonjanoj en okcidenta Germanio ne ĝeniĝas, ke sia esperanta urbonomo estas influita de la latina, ĉar la romia okupo foras 2000 jarojn, sed pri la soveta okupo ĉiu memoras)... Rusa nomo por ukraina urbo iom estas kvazaŭ la germana urbo ''Chemnitz'' en nuntempa Esperanto persiste tenus la nomon "Karl-Marks-Urbo". Plej multaj ukrainaj urboj ne vere aperas en esperantaj vortaroj, sola vera problemo estas la urbo Lviv en Ukrainio, kies rusa-esperanta formo Lvovo estas 10-oble pli uzata ol la moderna esperanta formo Lvivo: Fakte mi ne scias pri la plej moderna PIV, sed mia PIV el 1970 skribas, ke "Lvovo" estas "urbo en Sovetio" (kiel Leningrado) - pri tio mi konsentas... la ne-sovetia, ukraina urbo Lviv de 2006 laŭ tiu difino facile povas nomiĝi Lvivo.

Pro mia litov-lingveco mi ankoraŭ havas problemon pri la pligrandparte litovia, malpligrandparte belorusia, rivero "Nemunas" (germane Memel, ruse Neman), kies PIV-a vorto laŭ stato 1970, kiam la rivero estis sovetia, ne-mirige laŭ rusismo estis "Nemano", ne "Nemuno". Vikipedio pri ĝi ne jam havas propran artikolon, sed ekzemple mapo en la vikipedia artikolo "Balta lingvaro" nomas la riveron "Nemuno", kaj ankaŭ krome mi en esperantaj tekstoj (konsentite, ke probable mi legas pli pri Litovio ol pri Belorusio) ĉiam vidis ĝin kun litero "u", neniam rusisme kun "a".

Do, mi ŝovos la paĝon pri "Dnister" al "Dnestro" kaj momente ankoraŭ ne zorgiĝas pri "Nemuno".

Sincere,

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 11:08, 15. Jun 2006 (UTC)

Saluton, Thomas,

rilate al "Nemano" mi nur volas atentigi vin, ke PIV registris ankaŭ "Njemeno" (formo proponita de Grabowski). Ĝenerale oni sekvu la evoluon kaj nepre kontrolu, kiel la E-istoj surloke agas, t.e. ĉu ili akceptas "politike" malnoviĝintan vorton aŭ ĉu ili ekuzas/kreas novan. Bona ekzemplo ja estas "Kaunas", por kiu siatempe Zamehof enkondukis "Kovno" (laŭ la pola "Kowno"), sed kiun litovoj konsekvence anstataŭigis per "Kaŭnaso".
Cetere mi ŝatas vian valoran kaj ampleksan laboron por Vikipedio, ŝajne vin kaptis tiu vikipedia viruso. Do, ĉion bonan, kaj .... tamen ne forgesu vian familion!:-)))

Amike--[[Vikipediisto:Diddi|Diddi]] 09:08, 17. Jun 2006 (UTC)

== Litovio ==

Saluton,

Mi vidis ke vi redaktis artikolojn ĉirkaŭ la regantoj de Litovio kaj vi uzas la nomon Litovio ĉiam - ĉirkaŭ la moderna lando kaj la mezepoka lando.

Estas artikolo ĉirkaŭ [[Granda Duklando Litva]]. Eble vi povos kunfandi ĝin kun Litovio aŭ fari la uzo de la nomoj "Litovio" kaj "Litvo" pli kohera?

Vidu ankaŭ [[L. L. Zamenhof]]. Tiu artikolo parolas: "Lia familio estis litvaj (ne litovoj!) judoj." Kio vi pensas ĉirkaŭ ĝin?

Dankon. --[[Vikipediisto:Amire80|Amir Eliŝa Aharoni]] 17:39, 18. Sep 2006 (UTC)

'''Respondo:'''

Saluton,

la artikolo pri "Granda Duklando Litva" estas, se vi volas mian sinceran opinion, en sia nuna formo de septembro 2006 tute nematura - ĝi aspektas kiel kruda ektraduko el la belarusa. Sed aparte de la formo de la artikolo, la esperanta vorto "Litvo" estas laŭ mi tute dubinda, kvankam ĝi permeseblas laŭ PIV kaj estas "malnova esperanta vorto" uzita de slavaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj.

Vi mem parolas la rusan kaj scias, ke Литва simple estas la rusa traduko de Litovio. La sama vorto ankaŭ estas la belarusa kaj ukraina traduko, kaj la pola (Litwa) simple estas latinlitera ekvivalento. La mezepoka ŝtato tamen origine estas tute litova, ampleksiĝis pli kaj pli kaj integrigis multajn regionojn de slavoj, sen ke ĉiuj estis devigitaj paroli nur la litovan. Tial kompreneble la belarusoj kaj ukrainoj en la regno tradukis la nomon de la ŝtato al sia lingvo, kaj el "Lietuva" iĝis "Литва". Ankaŭ la nomoj de la litovaj regantoj ricevis kromajn formojn en la rutena lingvo, antaŭa formo de la nuna belarusa, kaj en la pola. Tamen la ŝtato "Lietuva" en la origina lingvo havas la saman nomon en la frua mezepoko kiel nun en la 21-a jarcento. Tial ne estas historie ĝuste ŝajnigi, ke la mezepoka Granda Duklando Litovio estis slava ŝtato, kiu nomiĝis Литва, esperante Litvo, kvankam ja ĝustas, ke en la Granda Duklando loĝis multaj slavoj. Sincere dirite ankaŭ la "normala" esperanta vorto Litovio estas pli rus- ol litov-devena, alikaze tekstus "Lietuvio", sed tio ekde 119 jaroj ne plu ŝanĝeblas - la vorto Litovio same profunde apartenas al Esperanto kiel la latinismo "Germanio" (kaj neniu germano sincere postulas la alternativon Dojĉlando).

La litova kaj ĉiu al mi konata nacia eŭropa lingvo nomas la mezepokan regnon kaj la modernan ŝtaton Litovio laŭ la sama vorto, kaj tio saĝas. Al mi, la 19-jarcenta esperanta vorto "Litvo" - kvankam pro sia 19-jarcenteco tute "PIV-a" - estas slavismo, kiu provas nomi litovan regnon slava. En mia listo de prilaborindaj artikoloj estas tiu pri "Mindaugas", pri "Granda Duklando Litva > Granda Duklando Litovio" kaj iom pri "Historio de Litovio", plus nova artikolo pri la "Livonia ordeno", kiu mankas. Poste mi fokusiĝos pri la mitologio kaj popolaj legendoj de la malnova litova kulturo, plu pri la geografio (mankas ankaŭ artikoloj pri la historiaj regionoj Aŭkŝtajtio, Ĵemajtio ktp.) kaj poste aliaj temoj (ne eterne mi volos "resti en Litovio"). Sed mi unue iom ĉirkaŭiris la artikolon pri "Litvo", kaj ne komence dishakis ĝin.

Ĉu vi povas sekvi mian rezonadon, ke egalas la konceptoj Litovio, Lietuva, Litauen, Литва, Lituanie kaj Lithuania (...), sendepende de la jarcento?

Sincere,

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 21:41, 20. Sep 2006 (UTC)

:Dankon pri la detala klarigo.
:En la ĉiuj lingvoj ke mi scias la grandduklando kaj la moderna lando havas unu nomo.
:Se vi scias pri tiu malmatura artikolo pri "Granda Duklando Litva", mi estas certa ke vi scios kiel fari tie. --[[Vikipediisto:Amire80|Amir Eliŝa Aharoni]] 05:10, 21. Sep 2006 (UTC)

== Alidirektiloj ==
Karulo. Vi alidirektis, inter aliaj, [[poloj]] al [[pola lingvo]], sed, ĉiuj kiuj parolas la polan estas nepre poloj? Ĉiuj poloj parolas polan lingvon? Ĉu la polaj leĝoj donas civitanecon al ĉiuj kiuj scipovas la polan kaj neas polan civitanecon al kiuj ne scipovas ĝin? [[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 17:29, 22. Sep 2006 (UTC)

Saluton,

vi pravas, ke mi metis redirektigon al la paĝo "poloj", kiu gvidas al "[[pola lingvo]]". Kaj vi pravas, ke kompreneble ne temas pri la sama afero. Mi simple trovis, ke provizore paĝoj pri tiom baza vorto kiel "poloj" (aŭ nomo de iuj ajn aliaj popolanoj) pli bone havu redirekton ol esti tute malplenaj - Se iu ekverkas seriozan artikolon (ekzemple pri [[Rusoj]] tia ekzistas), aŭtomate forfalas la redirektigo, kaj mi ĝojus pri tiaj seriozaj artikoloj.

Tamen eblas meti redirektigojn de ekzemple la paĝo "poloj" '''aŭ''' al "pola lingvo" '''aŭ''' al "Pollando". Laŭ mia konvinko, la unua alternativo pli trafas - kiu estas denaska parolanto de la pola, pli meritas esti nomata polo ol iu ajn posedanto de pollanda pasporto. Eble ne estas multaj "pollandanoj", do loĝantoj de Pollando, kiuj ne estas poloj, sed jam en la najbara lando Germanio loĝas multaj negermanoj, el kiuj tre multaj havas germanian pasporton (ekzemple preskaŭ ĉiuj turkoj en Germanio havas), kaj aliflanke ekzistas signifa nombro de germanoj kiuj loĝas en la mondo ekster Germanio, kaj neniel ĉiuj el ili havas germanan pasporton.

Laŭ PIV, ekzemple litovo estas "ano de la ĉefgento loĝanta en Litovio", ne simple "loĝanto de Litovio" aŭ "posedanto de litova pasporto" (tiu ekzemplo bone taŭgas, ĉar ne ĉiam ekzistis sendependa "Litovio", sed ĉiam ekzistis "litovoj"). Miliono da litovoj loĝas ekster Litovio, preskaŭ kvarono de ĉiuj gentanoj, kaj aliflanke signifa nombro da poloj kaj rusoj loĝas en Litovio, parte kun, parte sen litovia pasporto.

Konsentite: Tute eblas diskuti, ĉu "ano de gento" rilatas al la genta lingvo aŭ ne. Mi simple skizas mian starpunkton. Sed ja vi ĉiukaze pravas pri tio, ke redirektigo de paĝo kiel "poloj" al aŭ la 'pola lingvo' aŭ la 'pola ŝtato' estas provizoraĵo ne daŭre kontentiga.

Sincere, ThomasPusch 18:26, 22. Sep 2006 (UTC)

:Tia diskuto jam estis pri Rusio kaj Francio. Ŝajne en Eŭropo tiu estas tro konfuza afero.[[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 19:52, 22. Sep 2006 (UTC)

== Bildoj de la Tago ==
Saluton Thomas,

mi provas kaj provos skribi la titolojn dum tiu ĉi semajnoj, sed mia esperanto ne estas ankoraŭ bone.
Jam mi esperas ke vi povas konpreni ĉi tiun skribaĵon.
Ĝis baldaŭ, --[[Vikipediisto:Pinello|pin84]] 22:41, 16. Jan 2007 (UTC)

== Duobla laboro ==
Vidu la artikolon [[Stefano la 1-a de Hungario]], kiun mi kreis antaŭ kelkaj tagoj. Iu perdis unu horon da tradukado:(. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 21:13, 14. Feb 2007 (UTC)

''Respondo sur la diskuta paĝo de la artikolo'':
Jes, kompreneble indas kunigi la du artikolojn ''[[Stefano la 1-a de Hungario]]'' kaj ''[[Stefano la 1-a (Hungario)]]''. Klare temas pri ekzakte la sama temo kaj klare ambaŭ el ili havas enhavaĵojn, kiujn la alia ne enhavas. Io tia nur povas okazi, se kreiĝas nova artikolo esperantlingva, kaj la kreinto ne ligas la aliajn nacilingvajn samtemajn artikolojn kun la nova esperantlingva... Se alia esperantisto rigardas, ĉu iu artikolo jam ekzistas en esperantlingva versio, la kutima vojo estas rigardi inter la alilingvaj artikoloj samtemaj, ĉu tie troveblas ligo al iu esperanta paĝo (almenaŭ el la plej "grandaj" vikipediaj lingvoj, la angla, germana, franca, hispana...). Vere iom domaĝas fari duoblan laboron.

ThomasPusch 21:28, 14. Feb 2007 (UTC)

== Saluton ==
Saluton Thomas!
Estas ĝoje re-"vidi" vin, ĉi tie en Vikipedio. Mi rememoras aktivajn tempojn antaŭlonge, kun IS-oj, Koncize-umado, ktp. – Amike salutas Martin W., alinome [[Vikipediisto:Moldur|Moldur]] 21:24, 14. Feb 2007 (UTC)

== Kategoriaj alidirektiloj ==
Bonvolu ne krei kategoriajn alidirektilojn (ekzemple [[:Kategorio:Belarusio]]). Pro teknikaj limigoj de Vikipedio ili ne funkcias bone. Do, se iu artikolo estas aldonita en [[:Kategorio:Belarusio]], ĝi ne aperas en [[:Kategorio:Belorusio]], kien estas la alidirekto.

[[Vikipediisto:Maksim|Maksim]] 05:01, 19. Feb 2007 (UTC)

Vi pravas. Avantaĝo de kategoria redirekto estas, ke klikante tien oni estas redirektata al la "ĝusta" kategorio, sed malavantaĝo tio ke la kategoria redirekto en artikolo estas skribata per bluaj literoj, do "ŝajnigas" kategorion, kaj kompreneble ke artikoloj aŭ aliaj kategorioj povas esti misdeponataj tie (kvankam oni povas vidi kaj forpreni ilin). Sola konsolo estas, ke la "perdita" ligo al "Kategorio:Belarusio" estas la '''sola''' - ne temas pri amasa fenomeno. Kaj mi jam konsciis pri tio, hieraŭ tuj volis ĝustigi la mison, sed ne havis tempon residiĝi ĉe la komputilo.

Alia temo estas, ke mi trovas tute komprenebla la pledojn de movadaj belarusoj pri skibo de sia popola, lingva kaj ŝtata nomo per "a", kaj same komprenas ke la argumento por "belorus-" kun "o" estas pure statistike la (ankoraŭ) pli ofta uzo. Orienta Eŭropo tre ŝanĝiĝis dum la pasintaj 20 jaroj, kaj bonas se Esperanto (samkiel ĉiuj aliaj lingvoj) laŭeble respegulas tion. Sed dum vikipediaj artikoloj per redirekto povas konsideri du konkurantajn nomojn, konsentite ke vikipediaj '''kategorioj''' malbone sukcesas.

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 08:56, 19. Feb 2007 (UTC)

== Landaj ŝablonoj ==
Saluton! Mi vidis, ke vi amase kreas novajn ŝablonojn. Mi proponas al vi ne fari tion, sed fari iun ŝablonon "landoflago", kie oni povas indiki la landon kaj la grandecon de la flago, krome opcie indiki, ĉu doni nomon de la lando aŭ ne. Vidu la ŝablonojn [[%C5%9Cablono:Flagicon]], kiun mi kreis por la arikolo [[FC Barcelona]].  Alaŭdo  [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]] 18:26, 23. Apr 2007 (UTC)

Unue mi pardonpetas, ke mi nur nun respondas, ĉar mi ĵus translokiĝas kaj malmulte sidas ĉe la komputilo. Via ideo pri ''Ŝablono:Flagicon'' estas tute bona (kaj mi flatiĝas, ke vi en tiu ŝablono kaj en pliaj paĝoj kiel tiu pri FC Barcelona uzas "miajn" SVG-flagojn kun esperanta dosieronomo). Tamen mia ideo, pri kiu vi ekatentis, celis ion iom alian: En la artikolo [[AKP-ŝtatoj]], kiun mi kreis esperantlingve, aperis angla- kaj germanlingve ŝablonoj kiel {{KEN}}, do <nowiki>{{KEN}}</nowiki>. Eblas facile transpreni landolistojn kun tiuj ŝablonoj el angla al germanlingva teksto kaj inverse. Se oni transprenas tian jam pretan landoliston el angla aŭ germana teksto al esperantlingva artikolo, estas utile havi la samajn ŝablonojn ankaŭ en Esperanto, kun la sama internacia trilitera landokodo. Unufoje krei tiajn ŝablonojn estas laboro, sed poste facilas transpreno de landolistoj kun flagetoj inter diverslingvaj vikipedioj. Mi konfesas, ke mi mem kreis tiajn ŝablonojn nur por la 77 AKP-ŝtatoj, do por la tendence pli etaj ŝtatoj de la mondo ... ne por Ĉinio aŭ Usono, Rusio aŭ la EU-ŝtatoj - sed certe mia ideo klaras. Se la angla- kaj germanlingva vikipedio havas bonajn spertojn pri tiaj ŝablonoj (kaj evidente tiel estas), ili ne malhelpas en la esperanta eldono.
Ĉu?

[[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 19:41, 9. Maj 2007 (UTC)

== Dankon ! ==

Dankon pro viaj redaktoj pri la geografio de Francio, interalie rilate [[Transmaraj teritorioj (Francio)|transmarajn teritoriojn]]. Vian helpon mi tre aprezas ! [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 11:49, 13. Jun 2007 (UTC)

== [[Ŝablono:KategorioGeografioLaŭLando]] ==

Kreante kategoriojn pri Geografio de iu lando bonvolu simple enmeti {{ŝ|KategorioGeografioLaŭLando}} [[Vikipediisto:ArnoLagrange|Arno Lagrange]] [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 22:35, 29. Jun 2007 (UTC)

==Can you help me?==

Hello! I'm sorry to write in english, but I need a translation of [[:en:User:Sergii-rachmonov/Soviet anthem parody|this anthem]] to esperanto. Can you make it to me, when you get free time, please? Thank you very much! --[[:en:User:Sergii-rachmonov|vonu]][[:en:User_talk:Sergii-rachmonov|sovef]] ([[:en:User_talk:Sergii-rachmonov|wha?]]) 05:46, 5. Jul 2007 (UTC)