Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Anstataŭigante paĝon per 'slut'
Linio 1:
slut
Diskut-paĝo de Dominik
 
Kara Dominik,
 
kial vi enkondukas la vorton "francalingva"? Mi ne aŭdis ĝin antaŭe en mia vivo, PIV ne mencias ĝin, kaj Vikipedio ĝis nun ĉiam uzis "franclingva". Vidu ekzemple [[:Kategorio:Verkistoj laŭ lingvoj]]. Vi faras valoran laboron, sed mi konsilas krei la kategorion [[:Kategorio:Franclingvaj kantistoj]] kaj movi ĉiujn tien. [[Vikipediisto:PaulP|PaulP]] 08:43, 27. Apr 2006 (UTC)
 
== "Kategorio:Francalingvaj kantistoj" ==
 
Ne mi kreis tiun kategorion: mi tute ne scias kiel krei aŭ modifi paĝon de "Kategorio:". Mi efektive preferus se ĝi titolus "Kategorio:Franclingvaj kantistoj".
 
Mi alprenis laboron aldoni tiun jam ekzistanta kategorion al franclingvaj kantistoj, pensante ke tio estos utila en la estonteco.
Aliflanke franclingvaj kantistoj ne nepre estas francaj kantistoj (ili povas esti belgaj, kanadaj, afrikaj...)
 
 
:Bone. Mi do baldaŭ kreos la kategorion "franclingvaj kantistoj", kaj movos la erarajn "francalingvajn" tien. [[Vikipediisto:PaulP|PaulP]] 10:35, 27. Apr 2006 (UTC)
 
 
Tiu simio [[Vikipediisto:Bonan tagon]] skribis ''oesta'' kaj vi [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Londona_metroo&diff=815060&oldid=814301 "korektis"] ĝin al ''uesta'' anstataŭ ''okcidenta''. Pro tio mi subtrahos unu poenton de via Esperanta nivelo. [[Vikipediisto:IVLIVS|IVLIVS]] 10:08, 28. Nov 2006 (UTC)
 
== oesta-->uesta ==
 
en artikolo pri [[Londona metroo]]
mi korektis vorton "oesta" al "uesta"
mi antaŭe kontrolis en PIV2
do ankaŭ forprenu poenton de PIV2 :-))
 
== Canon ==
 
Dankon pro via atento kaj rapida korekto. Ŝajne mi konfuzis fotilmarkon kun pafilego! :-) Amike, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 17:35, 30. Apr 2007 (UTC)
:Dankon al vi pro viaj bonvenaj korektoj - [[Vikipediisto:Dominik|Dominik]] 10:02, 1. Maj 2007 (UTC)
 
== Penicilino ==
 
Saluton Dominik, Mi ĵus rimarkis vian ŝanĝeton de ''...malkorkis...'' al ''Sed, pro ignoritaj kialoj, lia laboro ne elvolviĝis al industriigo kaj estis forgesita.'' Mi aprobas. Tamen, ne estis la amuza metaforo ''malkorkis'' (="liberigis ekfloradon da") tio kiun ''mi'' trovis ne klara. Al mi, malsame, ne klaras la esprimo ''ignoritaj kialoj''. Mi demandas: Kiu ignoris tiujn kialojn? Ĉu oni ĉiuj? Kaj kiuj estas tiuj kialoj kiujn oni supozeble havis la devon ne ignori? :-) Ĉu vi scias? Mi supozas ke eble la skribinto celis, aŭ ''nekonataj kialoj'', aŭ ''kialoj rezultaj de needukiteco, de malklereco''. Sed ''ignoritaj kialoj'', laŭ mi, certe ne tion diras. Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 14:53, 10. Maj 2007 (UTC)
:Mi supozas, ke la redaktinto havas la francan kiel gepatran lingvon, ĉar esprimo "malkorkis" estas paŭsaĵo de la franca esprimo: "deboucher" kaj "ignoritaj kialoj" ankaŭ sonas france. Klare ĉi tie oni prefere diru: "nekonataj kialoj". [[Vikipediisto:Dominik|Dominik]] 07:42, 11. Maj 2007 (UTC)
 
==Kontraŭa voĉdono==
Mi vidis, ke sur [[Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj]] vi voĉdonis kontraŭ la proponoj [[Interreto]], [[Televido]] kaj [[Vindozo]] kun la motivo "ne finita artikolo". Ĉar temas precize pri la artikoloj, kiuj havis iujn sekci-titolojn sen teksto es la sekcioj, mi pensis ke eble tio estis la kialo por via kontraŭa voĉdono. Mi do nun kaŝis (forkomentis) neuzatajn sekci-titolojn, kaj en la artikolo [[Televido]] aldonis iomete da enhavo.
 
Mi memorigu vin pri tio, ke via voĉdono estu laŭ la [[Vikipedio:Kriterioj por legindaj artikoloj|kriterioj por legindaj artikoloj]]. En tiuj ne estas menciate ke artikolo devas esti finita - ĉiuokaze en la Vikipedio neniu artikolo iam ajn estas finita! La sola kriterio pri amplekso de la artikolo preskribas ke la artikolo "prezentu la esencajn elementojn de la temo, kaj menciu kelkajn gravajn detalojn". Laŭ mi tiuj tri artikoloj plenumas tiun kriterion. Do mi esperas ke vi ankoraŭfoje pripensos kaj eble ŝanĝos vian voĉdonon (almenaŭ al sindeteno). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 01:56, 13. Maj 2007 (UTC)
:mi plene konsentas kun vi, ke la de mi uzata kriterio pri finiteco ne enestas la kriteriojn por legindaj artikoloj - kion mi bedaŭras. Tamen la nunaj artikoloj pri Televido kaj Vindozo ne respondas al miaj demandoj pri tiuj temoj kaj mi ankoraw devas sin turni al alilingvaj artikoloj. [[Vikipediisto:Dominik|Dominik]] 08:53, 13. Maj 2007 (UTC)