Enhavo forigita Enhavo aldonita
Anstataŭigante paĝon per 'slut'
Linio 1:
slut
__TOC__
 
==Virinaj nomoj==
Saluton,
 
Mi volas scii vian opinion pri la virinaj nomoj. Ni uzas ĉi tie kelkfoje la formon Elizabeto, alifoje Elizabeta. (Ni povas uzi do klare la o-formon). Sed kion fari pri Julio-Julia, Mario-Maria. Tie ni ne povas uzi o-formon, nova radiko iĝus ridinda. (Ĉieliro de Mario aŭ Marieto). Mi demandas vin, ĉar vi estas pli sperta tiuterene ol mi. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 05:30, 23. Apr 2006 (UTC)
:Tiom malfacila demando! Mi mem devus pli multe pripensi ĝin antaŭ veni al konkludo. Sed jen kelkaj pensoj:
:Unue, ni ja ne tro multe esperantigu nomojn. Ekz-e, ni diru "Margaret Thatcher", kaj ne "Margareta" aŭ "Margareto". Tial, en multaj okazoj tute ne estas demando pri la ĝusta esperantigo.
:Tamen estas kelkaj okazoj, en kiuj ni ja esperantigas nomojn (ekz-e nomoj de reĝoj, de ege elstaraj historiaj homoj, de dioj, de multaj esperantistoj ktp). Mi nun ne volas esprimi definitivan opinion pri inaj nomoj en ĉi tiuj kazoj, ĉar ĉi tiu temo ja ofte igas la homojn kvereli, kaj mi ne volas tiajn kverelojn en la Vikipedio.
:Kiam temas pri esperantistino, ni povas simple uzi la formon, kiun ŝi preferis uzi; do ĉi tie ne povas esti kverelo.
:En aliaj kazoj, ni eble povus havi jenan kompromisan solvon: En kazoj, kiam temas pri nomo, kiu nur havas inan formon (ekz-e "Elizabeth"), ni uzu la finaĵon -o (do "Elizabeto"). Kiam temas pri nomoj, kiuj havas kaj inan kaj viran Formon, ni uzu la finaĵon -a (ekz-e "Julia). Kion vi pensas pri tiu solvo? Ĉu ĝi povus kaŭzi problemojn? Ĉu ĝi devigus nin al tro multaj ŝanĝoj en la Vikipedio? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:56, 23. Apr 2006 (UTC)
 
==Forigendaj artikoloj==
Mi hodiaŭ aldonis ĉ. 150 titolojn al forigendaj artikoloj. Bonvolu trarigardi kaj forigi la forigindajn. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 19:14, 23. Apr 2006 (UTC)
:Mi vidas, ke vi nur aldonis la ŝablonon "forigu", sed ne enmetis la artikolojn en [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. Estas konsento, ke forig-proponoj nur validas, kiam ili ankaŭ menciiĝas en [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. Mi do atendos, ĝis kiam ili aperos tie. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 19:30, 23. Apr 2006 (UTC)
 
#kiel petita, ĉiu povas informiĝi pri la forigondaj artikoloj
#mi ne havas tri horojn pro plenumi viajn dezirojn [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 20:35, 23. Apr 2006 (UTC)
::Mi nun re-kopiis la artikolojn el Kategorio:Forigendaj artikoloj tiamaniere, ke ili aperas unu sub la alia, kio plifaciligas la superrigardon kaj ebligas diskutadon (kvankam daŭre ĝenas, ke ne estas ligiloj). Nun vi almenaŭ povas forigi la duoblajn menciojn de nomoj (tio eble estos laboro de dek minutoj). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 20:45, 23. Apr 2006 (UTC)
 
== Renomo de uzulo ==
 
Mi tuj eksciinte pri la peto plenumis ĝin. Mi dum kelkaj tagoj ne havis konekteblecon al la reto pro familiaj kaŭzoj. Se montriĝas urĝe ke agu burokrato necesus ke mi ne estu la sola kun tiuj rajtoj. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 19:40, 26. Apr 2006 (UTC)
:Ĉu vi do volas, ke burokratiĝu kelkaj el la administrantoj. Tio verŝajne estas bona ideo. Eble ni kreu paĝon, kie administrantoj povas kandidatiĝi por burokrateco, kaj poste la aliaj povas decidi, ĉu ili subtenas la kandidaton aŭ ne. Ĉu vi kredas, ke tio estus bona ideo? Se jes, ni eble unue devas precizigi kelkajn ecojn, kiujn onta burokrato havu. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 21:43, 26. Apr 2006 (UTC)
:: Mi tute konsentas kaj opinias ke kriterioj por akcepti uzulon kia burokrato estu pli drastaj ol por "simplaj administrantoj". Ni ja spertadas ke iuj administrantoj agis tre diskuteble kaj ke ilia agado esti akre diskutita. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 22:10, 26. Apr 2006 (UTC)
:::Do ebla kriterio povus esti, ke oni unue devas dumtempe esti aktiva administranto sen altiri la kritikon de aliaj Vikipediistoj pri misuzo de administrantaj rajtoj. Sed eble ankoraŭ necesas aliaj kriterioj. Mi proponas, ke ni pludiskutu pri tio ĉe [[Vikipedia diskuto:Burokratoj]]. Ĉe [[Vikipedio:Burokratoj]] ni skribu pri la kapabloj de Burokratoj, simile kiel ni faris ĉe [[Vikipedio:Administrantoj]]. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 22:23, 26. Apr 2006 (UTC)
 
== [[Nacio]] ==
 
Mi restarigis la artikolon [[Nacio]]. Mi trovas sensence forigi artikolon kiu estis [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nacio&action=history ade redaktita] de pluraj vikipediistoj kaj al kiu [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Whatlinkshere&target=Nacio ligas multaj paĝoj] (el kiuj ne plej malgrave la Ĉefpaĝo) . Se vi opinias ke vi prave forigas, bonvolu meti ligilon al la diskutpaĝo kie estis decidita ke oni forigu. Mi simple legis ke vi forigis "konforme al la propono de PaulP" sed kie ĝi estas ? Ĉu vi duope decidis forigi la laboron de dek aliaj ? ĉu vi konscias ke vi aperigas malpenan ligilon en centojn da paĝoj (pri iu fundamenta nocio). Mi ne aprobas tiajn agmanierojn. Vi devintus almenaŭ alidirekti al alia artikolo se estas prave ke ĉi artikolo ne esttas sufiĉe bona. Bedaŭrinde estas ke mi konstatas tion nur unu monaton post kiam la artikolo estis forigita. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 20:24, 27. Apr 2006 (UTC)
:Por petoj pri forigoj ja ekzistas [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. Mi esperas ke vi jam konas tiun paĝon. En ĝi, oni diskutas, kiuj paĝoj estas forigendaj. Administrantoj forigu nur artikolojn menciitajn tie, kaj al kies forigu neniu kontraŭis dum certa tempo (la tempolimoj dependas de la speco de artikolo - vidu la regularon pri forigoj sube en la paĝo).
:Sur tiu paĝo, PaulP skribis jenon pri la artikolo [[nacio]]:
::Tiu ĉi paĝo ne listigas naciojn (kiel kurdojn, flandrojn, katalunojn), sed ŝtatojn (kiel en la diskuto oni ankaŭ komentis). Ĝi estas listo de sendependaj ŝtatoj, sed la artikolo "Sendependaj ŝtatoj" jam ekzistas aliloke. PaulP 15:10, 18. Mar 2006 (UTC)
:Mi konsentis kun lia argumentado, kaj ĉar neniu kontraŭis, mi 15 tagojn poste forigis ĝin. (Mi fakte esperis, ke iu vidante la multajn ruĝajn ligilojn, baldaŭ ekkreus veran artikolon pri '''nacioj''' aŭ pri la koncepto de '''nacio''', sed dum la 25 tagoj ĝis hodiaŭ tio ankoraŭ ne okazis).
:Nun la versio restarigita de vi denove havas la problemon menciitan de PaulP. Mi espereble iam baldaŭ trovos tempon por ekverki artikolon, kiu vere temas pri ''nacioj'', kaj tiam mi forigos la nunan enhavon de la artikolo. Aŭ ĉu vi havas argumentojn por konservi la nunan enhavon de la artikolo?
:(Mi nun denove enmetis la diskuton pri la artikolo en [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 21:17, 27. Apr 2006 (UTC)
:: Mi tute konsentas pri la kritiko pri la maltaŭgeco de la artikolo. Kio plej ĝenis min estis ke ekaperadis ligilo al nepluekzistanta artikolo. tion oni nepre pripensu antaŭ ol forigi. Forigi estas facile, sed ni evitu retropaŝojn en la konstruata projekto. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 22:05, 27. Apr 2006 (UTC)
 
== [[Świętochłowice]] ==
 
hello. could you like write an article in eo.wiki about Polish city, [[Świętochłowice]], please? you can based on [:en:Świętochłowice|en.wiki]. in pl.wiki this article is candidate to a medal and it`s a needed factor. thank you very much! [[:pl:Wikipedysta:Szoltys|Szoltys]]
 
== [[Turkhejmo]], [[Mindelhejmo]], ktp. ==
Kara Markoso!
 
Kion vi parolas, ĉu Esperanton aŭ Ido(n)? Kaj kion vi volas, ĉu traduki "ü" per "u" anŝtataŭ per "i", sed damne, kial tiam mia komunumo povas havi propran Esperantonomon? Kaj kial ĉi-tie jam estas tio memkonstruita regularo, sed nenio "Vorlage Deutsche Stadt" aŭ tiel ajn esperantlingve? Kio disputo estas pli grava?
 
Due: Ĉu la vikipedianoj komprenas la diferencon inter vojo kaj strato? Ŝajne ne. "Autobahn" estas "ekspresstrato", "Schnellstraße (KFZ-Straße)" estas "rapidstrato", "Europastraße" estas "Eŭropstrato". La vortoj "ŝosejo" kaj "vojo" en tio-ĉi rilato nur estas uzata de uloj, kiuj neniam pensis ion ajn pri stratoj! Momente mi vere ne havas emon pravigi min por ĝustaj vortoj kaj diskuti kun homoj, kiuj havas nulsperton rilate al trafiko.
 
Trie: Se la vorto "govo" por "Landkreis" ne plaĉas al vi, nu mem traduku ĉion regionon. Iam vi bezonos kaj mi - Lupíro - ridete salutos el la Algovio, pardonu ankoraŭ ja Alsubdisktrikio.
 
:Kara Lupiro! Dankon pro viaj interesaj komentoj. Pri kiel transskribi "ü" mi mem havis dubojn, kaj eble vi pravas, ke "i" pli taŭgas ol "u". Vi povas ŝanĝi tion, se vi konsideras "i" pli taŭga ol "u".
:Pri Esperantigitaj nomoj: Ekzistas la regularo [[Vikipedio:Nomoj de titoloj]]. Se tiuj reguloj ne plaĉas al vi, tiam menciu tion sur [[Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj]], sed ne persone ataku min nur ĉar mi sekvas la regulojn.
:Pri vojo kaj strato: Laŭ [[ReVo]], strato estas vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo, do la vorto ne multe taŭgas por "Autobahn" nek por "Landstraße". Laŭ la vortaro Eo-germana de Krause, mi proponas "ŝoseo" por "Landstraße". Pri kiel traduki "Autobahn" en Esperanton regas multe da konfuzo. Sed "aŭtovojo" ŝajnas la plej uzata (ankaŭ laŭ guglo-trafoj). Memoru, ke "vojo" ankaŭ estas traduko de "Bahn", kaj ne nur de "Weg". Ĝi havas tre ĝeneralan signifon (laŭ ReVo vojo estas "spaco trairata por sin movi de unu loko al alia").
:Pri govo: Mi ne scias de kie vi prenis tiun vorton. Mi trovas ĝin en neniu vortaro, nek trovas iun Esperantlingvan guglotrafon por "govo kaj estas" krom de vi verkitajn artikolojn. Do ŝajnas elpensaĵo via. Korektu min, se ne estas tiel. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 10:37, 5. Maj 2006 (UTC)
 
==Atomkerna centralo==
'''Atomkerna''' centralo estas tro germana!! Mi ĉiam legas nuklea, akvo- centralo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 16:27, 6. Maj 2006 (UTC)
:Mi elektis tiun nomŝanĝon, ĉar ni ja priskribas atomkernojn sub la titolo ''[[atomkerno]]'', kaj ne sub la titolo ''[[nukleo]]''. La plej ofta esprimo fakte estas ''atomcentralo'', sed tiu estas iasence malĝusta (kiel mi nun klarigis en la artikolo).
:(Paranteze, "Atomkerna centralo" tute ne estas germana! La germanaj esprimoj estas "Atomkraftwerk" (plej kutima, tamen iasence malĝusta) kaj "Kernkraftwerk"; do neniu esprimo venas de la esprimo "Atomkern". Kial la esperantistoj ĉiam pensas tiom naciisme, ke ili tuj atribuas iun opinion aŭ lingvan esprimmanieron al la deveno de la homo, eĉ kiam ĝi tute ne rilatas al lia deveno?) [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:35, 6. Maj 2006 (UTC)
 
MI kontrolis en guglo ĉiu (eĉ ĉinoj) uzas nuklea centralo, energio. Don ne enkonduku malkutimajn esprimojn. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 16:37, 6. Maj 2006 (UTC)
 
Do, [[nukleo|nuklea]] signifas atomkerna. Ĉio ĝuste. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 16:39, 6. Maj 2006 (UTC)
 
:Ĉu vi do nun konsentas pri la esprimo "atomkerna centralo"? Ĉu mi rajtas movi la artikolon tien denove? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:42, 6. Maj 2006 (UTC)
 
Ĝusta, sed nekutima:
*"nuklea centralo" -wikipedia 113
*"atomkerna centralo" -wikipedia 0 kaj denove 000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000
*"atoma centralo" -wikipedia 4
*"atomcentralo" -wikipedia 104 ink. ReVo
 
Via inventaĵo de ''atomkerna centralo'' estas tute neakceptebla. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 16:59, 6. Maj 2006 (UTC)
 
:Mi anstataŭigis "nuklea" per "atomkerna" por havi pli da unueco en la Vikipedio: Ni ja havas la artikolon pri atomkernoj ĉe [[atomkerno]] kaj ne ĉe [[nukleo]].
:Ĉu vi do volas ankaŭ movi ''[[atomkerno]]'' al ''[[nukleo (fiziko)]]'' (aŭ io simila), aŭ ĉu vi simple volas akcepti en la Vikipedio tiun ne-unuecon inter la substantivo kaj la derivita adjektivo? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 11:12, 7. Maj 2006 (UTC)
 
 
Unueco en tiu senco - malestimo de ĝenerala lingvouzo, kutimoj - estas perforto je la lingvo. Ĉu oni vere uzas atemkerno pli ofte ol nukleo? Mi jam pruvis pri ofteco de nuklea centralo, atomcentralo. Nun pruvu vi pri ofteco de atomkerno. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 15:59, 7. Maj 2006 (UTC)
 
 
[http://vortaro.nl/?v=nukleo] Ŝajnas, ke nukleo 5-oble pli uzata ol atomkerno laŭ mia gugla serĉo (105:20). [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 16:03, 7. Maj 2006 (UTC)
 
:Tamen nukleo havas plurajn signifojn: Jam ĉe la artikolo ''[[nukleo]]'' menciiĝas tri signifoj: atomkerno, ĉelkerno kaj kerno de kometo. Aldone, ekzistas lingvistika signifo, kaj plej oftas metafora uzo de "nukleo". Mi nombris la unuajn 20 uzojn troveblajn per "nukleo kaj estas -wikipedia" (evidentiĝis ke kelkaj homoj fuŝe uzas la vorton ''nukleo'' anstataŭ "nuklea energio" aŭ "nukleaj armiloj"):
:*Atomkerno: 5
:*Ĉelkerno: 3
:*Kerno de kometo: 2
:*Lingvistika signifo: 1
:*Metafora uzo: 4
:*"nuklea energio": 2
:*"nukleaj armiloj": 2
:Ĉar "atomkerno" ĉiam estas uzata kun la intencita signifo, ni povas konkludi, ke "nukleo" kaj "atomkerno" estas simile ofte uzataj kun la intencita signifo de "atomkerno". Ni do konsideru aliajn argumentojn ol la oftecon de uzoj:
:La vorto "nukleo" estas plursignifa, tial oni ofte devas diri "atoma nukleo" por esti preciza. Tamen, tiu formo estas simple plikomplikigo de la pli facile komprenebla "atomkerno".
:"Atomkerno" aliflanke estas tute klara vorto: Ĝi ne povas signifi aliajn aferojn; kaj eĉ se vi antaŭe ne aŭdis pri atomkernoj (sed nur pri atomoj), vi povas jam kompreni la signifon de "atomkerno" sen lerni novan vorton.
:Aldone, la artikolo por "ĉelkerno" ankaŭ troviĝas ĉe [[ĉelkerno]], kj ne ĉe [[nukleo (biologio)]] aŭ io simila. Laŭ mi, ni traktu la artikolon [[atomkerno]] simile.
:Tamen, mi eble povus akcepti malunuecon inter la titoloj de la Vikipedio: Vi verŝajne pravas, ke estis malsaĝe uzi "atomkerna centralo" kiel titolon, ĉar tiu kombino estas vere neuzata (almenaŭ en la TTT). Tamen, ni daŭre menciu la esprimon "atomkerna centralo" artikolkomence kiel alternativo al "nuklea centralo", same kiel ni mencis "nukleo" artikolkomence kiel alternativo de "atomkerno" (kaj do ankaŭ havu alidirektilon el [[atomkerna centralo]]).
:Ĉu vi povus akcepti tiun kompromisan solvon malgraŭ ĝia ne-unueco? (La ne-unueco ja estas mildigita de la alternativoj, kiuj estas kaj menciitaj artkolkomence kaj alidirektitaj). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:52, 7. Maj 2006 (UTC)
 
Mia gvidlinio estas la ĝenerala lingvouzo. Kompreneble ni povas mencii alternativojn (kiel mi faris ĉe [[marioneta ŝtato]]). Atomkerno estas pli simila - mi povas diri laŭvorta - al la hungara formo ''atommag'':). [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 17:01, 7. Maj 2006 (UTC)
:Bone, mi konsentas ke la ĝenerala lingvouzo estu nia ĉefa gvidlinio. Sed kelkfoje la ĝenerala lingvouzo ne estas klara: Du formoj estas same ofte uzataj. Tiel ja estas en la kazo de "atomkerno" kaj "nukleo" (kun signifo de "atomkerno"). Kiam tio okazas, ni ankaŭ povas uzi aliajn argumentojn por preferi unu version al alia. Pro la supre skizitaj argumentoj, mi ja preferas ke ni uzu "atomkerno" anstataŭ "nukleo" almenaŭ por la artikolo [[atomkerno]]. Ĉu vi konsentas kun tio? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 17:40, 7. Maj 2006 (UTC)
 
Bone, se vi atendas mian kapjeson:) Mi ne kontrolis vian analizon supre, ĉar atomkerno aŭ nukleo (fiziko) (kiel ĉefa artikola titolo) ĉi-kaze por mi egalas. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 17:50, 7. Maj 2006 (UTC)
 
 
Vi aldonis kiel alternativon vian inventaĵon atomkerna. La vera alternativo estas la atomcentralo!!! [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:05, 7. Maj 2006 (UTC)
:"Atomcentralo" menciiĝas iomete pli sube, kaj tie ankaŭ menciiĝas, kial ĝi estas malĝusta kaj evitinda - do estus strange se ni samtempe prezentus ĝin kvazaŭ tute bonan alternativon, ĉu ne?
:Por bone kompreni la artikolon, necesas scii ke "nuklea" signifas la samon kiel "atomkerna". Ni nur plimalfaciligus la komprenon se ni forigus tiun alternativon.
:Aldone, la grava afero estas ke la vorto "atomkerna" estas nenia elpensaĵo mia: Ĝi ja havas 38 guglotrafojn, ĉefe en la kombinoj "atomkrena energio" kaj "atomkerna fiziko". El tiuj uzoj logike rezultas, ke oni ankaŭ povas uzi ĝin por "atomkerna centralo".
:Ĉiuokaze, estas ĝis nun tre malmulta esperantlingva teksto pri ĉi tiuj aferoj en la TTT. Ke neniu uzis "atomkerna centralo" en la TTT neniel montras ke "atomkerna centralo" ne estis uzata en alia loko. Se ni malpermesus ĉiun vortkombinon ankoraŭ ne uzita en la TTT (-wikipedia), ni ankaŭ devus ŝanĝi la titolon de [[Momant-magnituda skalo]]. Kaj mi nur parolas pri alternativa nomo, ne pri titolo. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 18:18, 7. Maj 2006 (UTC)
 
Bone, kaj per tio finas la diskuton: mi komprenas la vorton atomcentralo (ReVo!!!) kiel mallongigon por atom(kerna )centralo. Bonvolu ankaŭ plendi ĉe ReVo. (Mi ne scias, kiuj (kom da homoj) verkas tiun vrotaron. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:23, 7. Maj 2006 (UTC)
 
== [[Redaktante Ŝablono:Uzanto kafo]] ==
 
Saluton,
 
Mi eraris kaj kreis tiun paĝon (mi volis krei [[Ŝablono:Uzanto kafo]]).
 
Ĉi vi povas nuligi [[Redaktante Ŝablono:Uzanto kafo]] ?
 
Dankon kaj pardonu min por la ĝenaĵo !
 
[[Vikipediisto:Svartkell|Svartkell]] 15:06, 21. Maj 2006 (UTC)
 
== [[Himno Nacional Argentino]] ==
 
Saluton, Marcos! Dankon por vikiigi la artikolon pri Argentina Nacia Himno. Hieraŭe mi ne havis sufiĉan tempon por plibonigi tion. [[Vikipediisto:Mxcatania|Mxcatania]] 13:36, 31. Maj 2006 (UTC)
 
 
== elsataraj artikoloj ==
 
 
Ĉu vi ne plu daŭrigos? Vi, kiu estas ĉiam tiel diligenta korekti aliajn? Petro
:Pri kio vi parolas? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 17:05, 9. Jun 2006 (UTC)
 
== Pri aktualaĵoj el la ĉefpaĝo ==
 
Kiam vi forigas novaĵojn el [[Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo]], bv. '''meti la forigatajn novaĵojn al [[Aktualaĵoj]]'''. Dum kelkaj lastaj tagoj oni ne plu kopias ilin tuj, sed nur forigante de la ĉefpaĝo (estas tre logike, ĉar al "Aktualaĵoj" de la ĉefa paĝo oni ligas kiel al "arkivo de aktualaĵoj"). Antaŭdanke, [[Vikipediisto:Slavik IVANOV|Slavik IVANOV]] 18:57, 12. Jun 2006 (UTC)
:Mi faros tion estonte. Pardonu la malkonvenaĵojn kiujn mi kaŭzis per miaj pasintaj forigoj. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 21:00, 12. Jun 2006 (UTC)
 
== Arkivigo de diskutejo ==
 
Eble mi misfaris. la intenco estas ke se el iu loko~oni ligas al iu sekcio de la diskutejo, per la movo oni ne perdas tiun ligon. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 19:17, 26. Jul 2006 (UTC)
 
== Joder ==
 
'''Joder''' estas bela germana nomo ĉu ne?
 
==reaktoro==
Ĉu vi konas ĝustan esprimon pri [[de:Brutreaktor]]: bredreaktoro? [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 13:33, 1. Sep 2006 (UTC)
 
== "Absolute deletion" ==
 
See [[meta:Hiding revisions]]. [[Vikipediisto:68.39.174.238|68.39.174.238]] 20:41, 19. Okt 2006 (UTC)
 
== Kiel plibonigi la paĝo-ne-ekzistas mesaĝo? ==
 
Mi finfaris proponon. Vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Kiel_plibonigi_la_pa.C4.9Do-ne-ekzistas_mesa.C4.9Do.3F 1]
 
Amike, [[Vikipediisto:So9q|Denizo]] 18:51, 21. Okt 2006 (UTC)
 
== Ĉu vi aŭdis pri... forigo de minoj per plantoj ==
 
Angla dokumento pri la forigo de [[mino]]j per plantoj
http://www.aresa.dk/uploads/File/Humanitarian%20Demining%20Symposium%20Croatia%2026%20april%202006.pdf
 
Ankoraŭ ĝi estas en la testofazo ĝis 2007 se ĉio fariĝos bone.
 
Amike--[[Vikipediisto:So9q|Denizo]] 10:35, 22. Okt 2006 (UTC)
:Tre interese. Tiu afero konvinkas min ke genetike modifitaj plantoj ja povas esti bona afero. (Mi tamen restas iom duba pri genetika modifado de manĝaĵoj, ĉefe ĉar estis kelkaj esploroj, laŭ kiuj tiaj manĝaĵoj povas esti malsanigaj, kaj oni ne faras sufiĉe da esploroj, por certigi ĉu la jam uzataj genetike modifitaj manĝaĵoj ne estas malsanigaj).
:Espereble tiuj plantoj savos multajn vivojn. Kaj espereble iliaj modifitaj genoj ne havos iujn negativajn kromefikojn al la medio. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 15:51, 22. Okt 2006 (UTC)
 
== Opava ==
Marcos, kial vi renomis artikolon pri urbo Opava al Opava (urbo)? Mi havas sistemon en la ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj estas kreitaj el apartigiloj. Vi faras al mi ĥaoson en tio. Bonvolu restarigi la paĝon. La vortoj en krampoj signifas distrikton, en kiu la urboj aŭ vilaĝoj situas. --[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 15:47, 25. Okt 2006 (UTC)
:Ĉu vi povus mencii ekzemplojn de aliaj paĝoj, kie vi uzas tiun sistemon, por ke mi povu kompari la situacion?
:Laŭ mi la enkrampa vorto helpu distingi la signifon disde aliaj signifoj de la nomo. Se oni ne konas vian sistemon, "Opava (Opava)" neniel helpas por scii, ke temas pri la urbo, kaj ne pri la rivero, distrikto aŭ vilaĝo. Oni do elektu la enkrampajn disting-vortojn laŭ la neceso en la unuopa kazo, ne laŭ iu ĝenerala sistemo (kiun la plej multaj ne konas).
:Sed eble vi ja povos konvinki min, se vi mencios ekzemplojn de aliaj paĝoj kun via sistemo. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:39, 25. Okt 2006 (UTC)
::Intertempe, mi malkovris ke vi nun ekuzis novan ŝablonon por klarigi vian sistemon. Tio plibonigas la situacion. Tamen nun ĝenas, ke estas du ŝablonaj mesaĝoj supre de tiuj paĝoj. Tio nur plifortigas mian antaŭe menciitan opinion, ke ni ne uzu la ŝablonon [[Ŝablono:Apartigila paĝo]]. Vidu [[Ŝablona diskuto:Apartigila paĝo]]. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 16:45, 25. Okt 2006 (UTC)
:::Se vi deziros, mi kreos kvindek ŝablonojn en ĉiun paĝon. Mi ne povis konjekti, ke aperos iu, kiu ne komprenos. Interalie, rigardu [[:Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio]] kaj [[:Kategorio:Urboj de Ĉeĥio]]. Unue oni ĝentile demandu en diskuta paĝo kaj ne tuj haste renomi. Sed kiam vi volas, vi ne scias tion, ĉu? Do, mi plu persistas pri la restarigo de la paĝo pri Opava. Ankoraŭ io: Se vi deziros, mi renomos ĉiujn paĝojn el apartigilo kaj en krampojn mi skribos aŭ urbo aŭ vilaĝo, ekz. Nomo (vilaĝo), Nomo (urbo).
:::Pri la ŝablonoj: Mi havis multe pli baldaŭ tie skribita, pri kio temas en krampoj. Mi ne estas kulpa, ke vi ne legis ilin. Vidu historion de redaktoj. Tie vi trovos tion. Mi devis krei la ŝablonojn, ĉar mi ne kredis al la propraj okuloj, kion vi faris. Do hezitu eĉ ne unu sekundon pri la restarigo. --[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 17:12, 25. Okt 2006 (UTC)
::::Ĉiuj komprenis, sed nur vi ne komprenis. Lenin diris: Lernu, lernu, lernu. Do Marcos lernu. --[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 14:14, 26. Okt 2006 (UTC)
 
 
===Mesen===
Marcos, vidu paĝon pri [[Mesen (Belgio)]]
:La unua frazo: '''Mesen''' (nederlande: [ME:s'n]) estas [[urbo]] en Flandrio.
::Kial vi ne renomas ĝin al [[Mesen (urbo en Flandrio)]]? La titolo estas (Belgio) kaj oni parolas pri Flandrio. Ĉu normala? --[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 17:46, 25. Okt 2006 (UTC)
:::Mesen entute ne estas en viki. Kial do Belgio? Ĉu estas aliaj Mesen-oj? --[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 17:48, 25. Okt 2006 (UTC)
 
== Eraroj en la propono pri ne-trovita-paĝo ==
 
Mi tute reverkis la proponon, nun ĝi ne plu estas erarplena. Vidu: [http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Kiel_plibonigi_la_pa.C4.9Do-ne-ekzistas_mesa.C4.9Do.3F 1]
Mi esperas ke vi enmetos la korektitan proponon
Amike --[[Vikipediisto:So9q|Denizo]] 08:30, 3. Nov 2006 (UTC)
 
== Pri "daŭrivo" ==
 
Saluton, Marcos!
Kompreneble estas tute normala afero en vivanta lingvo, ke nocioj nur iom post iom stabiliĝas, ankaŭ en tiu ĉi kazo. Tion ankaŭ pruvas la fakto, ke dum la lasta UK oni en diskutado ŝanĝis la nomigon de la ĉeftemo de "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al '''daŭrigebla evoluo'''" al "...por '''daŭropova evoluigo'''". Mi pensas, ke ni akceptu la diskutrezulton, do la terminon '''daŭropova evoluigo'''.
Oni ja same povas allasi aliajn vort(um)ojn por la sama afero, ekz. '''daŭropovo''' aŭ '''daŭrigeblo''', eble eĉ '''daŭrivo''', sed '''daŭripovo''' certe ne!
Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto.
Tio estas same netolerebla kiel siatempe la esprimo "nepagipova" por homoj en socialismaj ŝtatoj, kiuj ne disponis pri libere ŝanĝebla valuto.
Do, bv. konsideri tion kaj renomu la paĝon, mi petas. Amike--[[Vikipediisto:Diddi|Diddi]] 11:18, 9. Nov 2006 (UTC)
:PIV (1970) ĉe '''*pov/1''' Rim. 2 mencias interalie la esprimon ''vivipova lingvo'' kaj atribuas ĝin al Zamenhof. Kial vi diras ke ''Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto.''? Koncerne la "alternativo" ''daŭropova'', mi ne komprenas ĝian motivon: ĉu ''povanta daŭron'' (en kiu ''daŭon'' funkcias ne adjekte, sed rekt-objekte)? Ĉu vere gramatike eblas, kaj kion signifas: ''povi daŭron''? (Pri ''daŭrigebla'' kaj ''daŭriva'' ne estas laŭ mi problemo.) ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 20:12, 12. Dec 2006 (UTC)
 
== Pri Keldan ==
 
Vidu [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange/arkivo_2006_2#Kandidato_por_fari.C4.9Di_administranto|Kandidato por fariĝi administranto]]
kaj [[Vikipediista_diskuto:Keldan#Kandidato_por_fari.C4.9Di_administranto|2]]. Cetere Keldan ne [[Speciala:Contributions/Keldan|kontribuis]] post la 27-a de Aŭg 2006 ... Ĉu vere li estos aktiva administranto ? [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 18:27, 9. Nov 2006 (UTC)
 
== Pasvorto ==
 
Dankon pro via atentigo - mi nun ŝanĝis la pasvorton de la konto. [[Vikipediisto:Bonan tagon|Bonan tagon]] 20:32, 28. Nov 2006 (UTC)
 
== La gramatikaj terminoj en PMEG ==
 
Hi. Wir hatten uns vor einiger Zeit der grammatischen Termini im deutschen Esperantoartikel wegen gezofft. Unter Anderem hattest du mir OR vorgeworfen, als ich Äußerungen Wennergrens sinngemäß nur aus der Erinnerung zitierte. Inzwischen hat Wennergren einen Artikel veröffentlich, in dem er Wörter wie "tiu", "ambaŭ" oder "ties" explizit als Adjektive bezeichnet. Weiter schreibt er:
 
:''Deshalb schritt ich weiter mit der Wahl einiger offensichtlicher Termini wie "O-Wort" (= Substantiv), "A-Wort" (= Adjektiv) und "E-Wort" (= Adverb). Man muss aber sofort anmerken, dass die Gleichheitszeichen ein bisschen geschwindelt sind. Zu meinen A-Wörter gehören nicht die ursprünglichen Adjektive [...]'' http://lingvakritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/
 
Grüße, [[de:Benutzer:Sebastiano]]
 
PS: Auf die von RoJo vor über vier Monaten agekündigte große Widerlegung warte ich noch immer.
 
::Ĉu iu eble bonvolus traduki por mi la ĉi supran mesaĝon? ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 19:22, 12. Dec 2006 (UTC)
 
== Stilo de artikolo ==
 
Saluton Marcos. Korektoj estas ĉiam bonvenaj sed kiam temas pri stila aranĝo, aĵoj estas pli relativaj. Mi neniel dubas ke vi pli bone konas esperanton ol mi, sed vortelekto estas alia afero. Kiam vi anstataŭigas '''mavan''' per '''malbona''', mi ne konsentas. La regulo estas ke vikipedio devus esti tuj komprenebla de la plimultoj, ĉu ne? sed ĝi ne estas ĉiam uzi la plej bazaj vortoj. Vikipedio devas respeguli la realan mondon kaj oni ja kelkfoje uzas tiajn vortojn kiam ajn oni deziras transdoni alian ideon, alian senton. Ĉu laŭ vi nenie devus aperi en tiu enciklopedio pli maloftaj sinonimoj kiel ''mava (malbona)'', ''hato (malamo)'', ''linda (beleta)'', ''ovri (malfermi)'', ''olda (maljuna)'', ktp? Sed diable ili troviĝas en la vortaro!!! Jen estas la riĉeco de eo! En mia propra lingvo mi uzas ĉiutage maloftajn sinonimojn por pli bone komprenigi tion kion mi volas diri! Mi tute konsentas ke tiaj vortoj devus esti uzitaj ŝpareme, sed ili devu tamen aperi kelkfoje, kiam taŭgas! Vikipedie, ĝis la retajpo! --[[Vikipediisto:Internaciulo|<font color="#8888ff">I</font><font color="#6666ff">n</font><font color="#4444ff">t</font><font color="#2222ff">e</font><font color="#0000ff">r</font><font color="#0000dd">n</font><font color="#0000bb">a</font><font color="#000099">c</font><font color="#000077">i</font><font color="#000055">u</font><font color="#000033">l</font><font color="#000011">o</font>]] 14:24, 5. Dec 2006 (UTC)
:''Mava'' eĉ ne aperas en ReVo, do estas ege malfacile por leganto eltrovi, kion ĝi signifas. La plej multaj esperantistoj ne konas tiun vorton. Aldone, ĝia signifo tute samas al "malbona", do ĝi eĉ ne taŭgas por montri iun signifan nuancon ne kaptitan de "malbona".
:Mi ne volas nei, ke vortoj kiel ''mava'', ''hato'' kaj ''olda'' povas esti uzataj en literaturaj verkoj por certaj stilaj efikoj. Tamen, la Vikipedio ne estas literatura verko. Ĝi estas enciklopedio, kaj ĝiaj artikoloj estu en enciklopedieca stilo. Via artikolo pri gotmuziko nun tute ne estas en enciklopedieca stilo. Tio ne signifas ke ĝi estas malbona. Ĝi fakte estas tre bona, kaj ekz-e tre taŭgus por iu gazeto. Se mi estus redaktisto de gazeto, mi apenaŭ ŝanĝintus vian artikolon, kaj certe ne ŝanĝintus na ''mava'' al ''malbona''. Sed Vikipedio ne estas gazeto, kaj estas iom alia kazo.
:Enciklopedio ne bezonas stilajn efikojn. En ĝi gravas nur kiel eble plej klare esprimi la intencitan signifon. Tial mi ja ĉiam evitus vortojn kiel ''mava'', ''hato'' kaj ''olda'' en la Vikipedio. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 14:41, 5. Dec 2006 (UTC)
 
== intervikiaj ligoj ==
 
Pri [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo&curid=122850&diff=827522&oldid=827520], funkcias se vi skribas nur <nowiki>[[:de:Wikipedia:Relevanzkriterien]]</nowiki>, jen: [[:de:Wikipedia:Relevanzkriterien]], kaj la "w" defaŭltas. Estas simila afero pri dosieroj, ekz-e <nowiki>[[:Dosiero:Flag of Esperanto.svg]]</nowiki> kreas ligon, jen [[:Dosiero:Flag of Esperanto.svg]] anstataŭ inkluzivi la bildon. [[Vikipediisto:Sok Na Men Sui Lui|Sok Na Men Sui Lui]]
:Dankon. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 13:16, 7. Dec 2006 (UTC)
 
== Dankon kaj miavican pardonpeton ==
 
Dankon, Marcos, pro via afabla respondo (je Melduo]). Mi, miavice, pardonpetas erinacecon mian, kaj studas lastatempan reagon de Sui Lui al alia sed simila afero por esperinde min plibonigi. ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 04:04, 13. Dec 2006 (UTC)
 
 
==Kritiko pri Esperanto==
Mi postsekvis vian lastatempan lukton ĉe [[de:Esperanto]]. Mi nun trovis, ke ĉe nia paĝo pri [[Esperanto]] mankas la ellaborita sekcio pri kritiko kaj respondoj je tiuj. Ĉu vi povus tion ellabori? Ni devas kolekti la plej oftajn kritikojn pri Esperanto kaj respondojn je tiuj. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 16:10, 28. Jan 2007 (UTC)
:Precize nun mi estas tre okupita pro mia nova posteno de redaktisto de TEJO Tutmonde. Kiam mi trovos la tempon mi tamen certe faros tion. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 18:03, 28. Jan 2007 (UTC)
 
== Pardonon pro malfruo ĉe 'refer' ==
 
Saluton Marcos! Pardonon pro mia malfrueco. Unue mi perdis enretivon ĉe la ISP, kaj tuj poste mi devis denove operaciiĝi. Sed nun mi havas novan ISoPon, kaj denove estas hejme. Mi tre ĝuis nian diskuton. Dankon. --Bill O'Ryan ''[[Vikipediisto:Oryanw|O'RyanW]]'' ([[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]]) 05:22, 18. Feb 2007 (UTC)
 
== Fakaj vortaroj ==
 
Saluton, Marcos.
 
Do, vi ŝatas matematikon kaj filozofion. Vi havas bonan ŝaton! Anakaŭ mi multe ŝatas matematikon, filozofion... kaj, precipe, fizikon.
 
Mi simple volis notigi al vi la komenton, kiun mi aldonis ĉe la diskutejo de la Vikipedio (mi ankaŭ sendis ĝin per la retpoŝt-listo de la esperanta Vikipedio). Mi multe ŝatis scii vian opinion pri la afero (kiu estas "fakaj vortaroj").
 
Amike,
[[Vikipediisto:Esperanto1887|Esperanto1887]] 14:20, 24. Feb 2007 (UTC)
 
== Aŭtoŝoseo ==
 
Kara Marcos,
 
estas agrable iom ekkonatiĝeti kun vi. Mi nur nun vidis, ke vi en majo 2006 movis mian artikolon "aŭtoŝoseo" al "aŭtovojo", kaj mi ĵus reagis al tio en la koncerna diskutpaĝo (pardonu al mi, ke mi kun 10-monata prokrasto reagas, sed mi simple ne-plu-atentis la paĝon). Poste nun veninte al via persona diskutpaĝo, mi videtis ke vi tute kompetente klarigis al "Lupiro", kio estas vojo, kio strato kaj kio ŝoseo. Ni ne tre malsamopinias: la demando nur estas, ĉu inter du same permesataj varioj la pli konkreta kaj ĝusta (aŭtoŝoseo) aŭ tiu kun pli da guglotrafoj (aŭtovojo, pro la relative multaj paĝoj de esperantaj anglalingvanoj) estu la baza vikipedia vorto. Mi voĉdonus por la unua eblo (...kvankam konsentite, ke ekzistas pli grandaj zorgoj en la mondo...).
 
Bonan nokton, [[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 22:15, 8. Mar 2007 (UTC)
 
PS: Bonŝancon kiel redaktisto de TEJO Tutmonde (vi eble rimarkis, ke ankaŭ mi, kun Klaus Dahmann, jam zorgetis pri tiu ido) !!
 
== Norda Sulo ==
 
Saluton. Ŝajnas ke vi decidis tute sola promocii kiel leginda la artikolon pri Sulo, kvankan mi voĉdonis kontraŭ. Ja mi mem korektis kelkajn malglataĵojn, sed minimume vi povus demandi min, ĉu nun mi ŝanĝis mian opinion. Laŭ mi, oni ĝin povas ankoraŭ plibonigi, restas mallertaĵoj, ne tro akcepteblaj en "legindaĵo". Aŭ ĉu mi komprenu ke miaj opinioj ne estas legindaj ? --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 10:05, 18. Apr 2007 (UTC)
:Mi sincere pardonpetas pro tiu eraro mia. Ial mi pretervidis vian kontraŭan voĉon, kiam mi kontrolis la reagojn al la diversaj proponoj. Mi nun malfaris miajn misagojn. [[Norda sulo]] nun ne estas markita kiel leginda, kaj daŭre aperas kiel propono sur [[Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj]]. Se la de vi menciitaj neklaraĵoj ne baldaŭ estos klarigitaj, la propono malaperos de [[Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj]] sen esti legind-markita. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 10:16, 18. Apr 2007 (UTC)
::En ordo: ĉiu povas erari. Nu. Mi kiel eble plej provis poluri la tekston, sed ja restas kelkaj ne facile kompreneblaj punktoj, kiun mi ne kapablas korekti ĉar mi tute ne fakas pri birdoj...Tamen mi ŝanĝis mian "kontraŭ" al "sindeteno". Faru laŭ via emo...Ĝis. --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 18:11, 18. Apr 2007 (UTC)
 
== DVD ==
 
Dankon pro la tre bona klarigo vi enmetis kiam vi forigis mian redakteton. Ĉiam lernante mi restas... :) [[Vikipediisto:So9q|Denizo]] 20:24, 23. Apr 2007 (UTC)
 
== Konsisti el & konsisti en ==
 
En [[Vulkano]] tia esprimo trovigas 3-foje. Unu el ili prave aperas per ''el'': ''La elsputata materialo konsistas el glacio, fluida nitrogeno, metano kaj polvo.'' (PIV ''(el io) Esti kunmetita el pli-malpli multaj partoj, eroj, ks.'')
 
En la aliaj du via korekto de ''en'' al ''el'' estas laŭ mia lego kontraŭPIVa (PIV ''(en io) Have kiel ĉefan, esencan parton.'') Temas pri ''Ili principe konsistas el eliro de varmaj magmaj plumoj rekte el la mantelo tra la terkrusto.'' kaj ''sur plua luno de Saturno - Titano, kies atmosfero konsistas el metano.''
 
Mi esperas ke vi ne kontraŭos se mi korektos tiujn du al ''konsisti en''.
 
Amike, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 21:16, 27. Apr 2007 (UTC)
:Dankon pro la atentigo pri tiu grava diferencigo, pri kiu mi ĝis nun ŝajne ne konsciis.
:Bedaŭrinde mi nun ne havas PIV-on ĉe-mane, sed mi kontrolis en ReVo, kiu ankaŭ konas la diferencon.
:Certe en la frazo "Ili principe konsistas...", devas temi pri "en" (kaj mi nun jam reŝanĝis tion).
:Sed en la frazo pri Titano, mi daŭre pensas, ke devas esti "el". Eble la PIV-a kaj ReVo-a klarigoj ŝajnas kontraŭi tion, ĉar ili parolas pri partoj/eroj, konceptoj kiuj ne uzeblas ĉe [http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/unu-nombro_multe-nombro/uzado/o-vortoj.html#i-jpj nenombreblaj substantivoj] kiel "metano". Sed tiam mi pensas, ke tiuj vortaraj klarigoj necesas alian vortumon. Certe ne temas pri la signifo de "kosisti en" ĉi-kaze, ĉar la metano ne estas ''kerna parto'' de la atmosfero, sed simple la substanco, el kiu ĝi konsistas. Oni ja ankaŭ dirus "la oceanoj konsistas el sala akvo", ĉu ne?
::Jes. Ankaŭ mi parolante emus diri ''la oceanoj konsistas el sala akvo''. Pli zorge legante la ekzemplojn en PIV mi vidas ke en neniu el ili temas pri fizika substanco: ''ni rigardu pli atente en kio konsistas tiu ĉi leĝo<sup>z</sup>; muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj<sup>z</sup>; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco<sup>z</sup>; vidu, en kio konsistas lia granda forto<sup>z</sup>; la tuta mistera kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive en tio, ke ... mi promesis<sup>z</sup>; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni ... havu''<sup>z</sup>. <br>Inter la 28 ekzempleroj zamenhofaj de ''konsisti en'' kiujn mi trovas (mi kontrolis la verbojn finiĝantajn en i,as,os,us,is, sed ne la participojn -- se vi deziras, mi kontrolos ankaŭ ilin), nur en unu temis iele pri konkretaĵo: ''Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj.'' <sup>Z:Fabeloj 4</sup> <br>Do, mi pensas ke via instinkto kredeble pravas. Amike, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 22:40, 27. Apr 2007 (UTC)
 
==[[:Ŝablono:EDE]]==
Saluton Marcos, plibonigoj, plibeligoj, pliriĉigoj de informoj estas bonvenigataj. Ankaŭ mi rimarkis paĝojn, kie teksto en la ŝablono estas tro longa, sed mi mem ne havas tempon por fari ĉion. Do, ek al la laboro rilate al korekto de teksto en la ŝablono. Salutas --[[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] 06:27, 13. Maj 2007 (UTC)
 
:Mi aldonu, ke, laŭ mi, kiam la teksto iĝos redaktita, ĝi kompreneble ne plu estos vera citaĵo, do mi subtenas la tiaman forigon de tiu ŝablono. Mi proponas, ke ni disponigu alternativan plaĉan ŝablonon, kiun redaktonto tiame metu en novan sekcion, == Fontoj ==. La nuna ŝablono petu lin/ŝin tion fari. La nova ŝablono klarigu, aŭ ke la artikolo baziĝas sur artikolo de EdE (kun permeso ktp), aŭ ke la original versio de la artikolo estis tia citaĵo (kun permeso ktp). ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 17:29, 15. Maj 2007 (UTC)
::Jam ekzistas la [[:Ŝablono:EdE]] (kun minuskla d!), kiu havas ĝuste tiun celon. La antaŭa teksto de tiu ŝablono estis: "La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la '''[[Enciklopedio de Esperanto - {{{1}}}|Enciklopedio de Esperanto]]''' ([http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm EdE en ekstera arkivo])". Mi ĵus redaktis la tekston jene: "Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la '''[[Enciklopedio de Esperanto]]''' ([http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm EdE en ekstera arkivo])". Eble la teksto ankoraŭ estas plibonigenda, sed ni certe ne bezonas enkonduki novan ŝablonon.
::Kaj jes - mi konsentas ke la teksto de [[:Ŝablono:EDE]] atentigu pri tio ke oni poste uzu [[:Ŝablono:EdE]]. Mi do proponas jenan tekston por [[:Ŝablono:EDE]]:
::"Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon [[:Ŝablono:EdE]] en la artikolon."
::Por faciligi la taskon, mi proponas enmeti tiun tekston rekte en la ŝablonon EDE, anstataŭ aparte meti ĝin en ĉiun artikolon kiu uzas la ŝablonon (per la variablo "evento"). Ĉu vi konsentas? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 17:51, 15. Maj 2007 (UTC)
 
:::Tre bone! {{Bone!}} Eble mi malklare skribis. (Mi konsciis nur pri EDE, pensante ĝin nomita EdE, pri kies aparta ekzisto mi ne konstatis, ne sufiĉe kontrolinte.) Kion vi nun proponas, precize estas tio, kion mi celis. Dankon. ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 18:05, 15. Maj 2007 (UTC)
::::Do mi nun ŝanĝis na [[:Ŝablono:EDE]]. Ĉu en ordo? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 22:54, 15. Maj 2007 (UTC)
:::::Bone. Ĉu ne estus eĉ pli bone se ambaŭ ŝablonoj menciu afablan permeson de la kopirajtanto? ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 23:42, 15. Maj 2007 (UTC)
::::::Jes, tio estas bona ideo. Kiu havas la kopirajton, kaj kiam kaj kiel ŝli permesis la uzon de EdE en la Vikipedio? [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 11:47, 16. Maj 2007 (UTC)
:::::::Tre bona demando! Mi havis la impreson, ke mi antaŭe legis ke ni havas tian permeson, sed nun ne sukcesas trovi kie. (Mia [verŝajne mis-]impreso estis, ke antaŭa versio de iu el ŝablonoj menciis permeson.) Eble iu el la kontribuantoj kiuj la unuaj ĉerpis ĉi tien el la E.dE. scius? Ĉu tiuj inkluzivas Miroslav MALOVEC? ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 17:07, 16. Maj 2007 (UTC)
::::::::Mi ĵus trovis aserton pri tia permeso! Ĝin asertis aktiva aninomulo 213.250.143.131 je 2005-11-24T03:35:50 ĉe [[:en:Esperanto Wikipedia]] ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 16:39, 13. Jul 2007 (UTC)
 
==Petoj pri forigoj==
Pardonu ke mi eraris en la sinsekvo de la forig-petoj.
Certe mi ekde nun metos ilin supre.
Salutojn --Verdulo 13:10, 15. Maj 2007 (UTC)
 
== [[Bekfluto]] ==
 
Kara Marcos,
 
Konforme al via peto, mi ADLS-igis la artikolon pri [[bekfluto]]j (post tri favoraj voĉdonoj) sed provizore ne elstarigis ĝin, ĉar vi ne rigardis la lingvan stilon kiel plene ekzemplodonan. Sed post via komento la artikolon poluris Lvh kaj Oryanw : ĉu vi nun opinias, ke la stilo estas sufiĉe bona ? Se ne, ne hezitu indiki al mi pliajn farendajn korektojn : pri tio mi volonte okupiĝos. Amike, [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 12:03, 26. Maj 2007 (UTC)
:Dankon pro via respondo kaj pro la atentigo. La ne-elstarigo de [[Jalto]] estas forgeso mia : antaŭ unu semajno mi ja redaktis la paĝon [[Elstaraj artikoloj]], sed ne markis la paĝon [[Jalto]] mem. Nun korektita. [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 16:47, 26. Maj 2007 (UTC)
 
== Viaj korektoj pri la artikolo [[KGS]] ==
Pardonu, mi devis renversigi viajn korektojn, ĉar ili estis laŭ mia juĝo mistrafaj. Mi nun korektis "klasifiki" kaj "inter aliaj" laŭ mia kompreno, viaj "klasigi" kaj "interalie" ne trafis, miaopinie, tiuloke. <font color="#003366"> Alaŭdo </font> [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]] 10:43, 28. Maj 2007 (UTC)
:Bone, mi konsentas kun viaj korektoj de "klasigi" al "ordigi" kaj de "interalia" al "inter aliaj konkursoj". Sed mi ne konsentas kun via reŝanĝo de "tiel" al "tiom". Fakte, mi unue lernis pri la evitindeco de tiom-kiom-ismo de vi en leciono de "Flugiloj de Malfacila Vento". Mi poste legis pri ĝi en la libro "Du malsanoj en Esperanto" de H.A. de Hoog, kaj nun mem konsentas ke oni evitu tiom-kiom-ismon. Ĉar ĉi-kaze klare temas pri grado kaj ne pri kvanto, uzi "tiom" estas tiom-kiom-ismo (ankaŭ legu pri tio en [http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/grado_kvanto.html?m=html PMEG]). Do mi nun rekorektas vian "tiom" al "tiel". [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 18:07, 28. Maj 2007 (UTC)
::Ankaŭ mi legis la libron ''Du malsanoj en Esperanto'' de H.A. de Hoog. Tamen mi mal-subtenas la ''tiom-kiom''-fobion. Kiam "grado" estas mezurebla per nombro (ekz. longeco, alteco, varmeco, rapideco, pezeco, ...) tiam esence temas fakte pri speco de kvanto (da km, da gradoj, da kg, ktp), kaj mi subtenas kaj fojfoje uzas l' ojn ''tiom'' kaj ''kiom''. Tio estu stila afero mal-forredaktenda! Aliflanke ju pli kvalito entenas ideon de speco, stilo, maniero, ktp (ekz. beleco, graveco, imponeco, feliĉeco, ...), des pli malkonvenas ''tiom'' kaj ''kiom''. Beleco eĉ ne estas grada afero! La nuna diskutaĵo ''"... altrangaj konkursoj"'' impresas min kiel meza kazo. Per ''tiom'' la verkinto alude substrekas ian altecon en fiksita hierarhixo. Kiel redaktanto nesciante la originalan intencon mi preferus resti kun ''tiel''. Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 18:56, 28. Maj 2007 (UTC)
 
== Tanzaniaj urboj ==
 
Dankon pro via atentigo pri urbonomoj. Mi ne havas tempon por regule partopreni en la diskutoj de Vikipedio, do mi rimarkis ĝin nur hodiaŭ.
 
Mi konscias pri la interkonsento, ke ni esperantigu nur nomojn de vaste konataj personoj, lokoj ktp., kaj ke pri urboj eble neniam menciitaj en Esperanto (0 ne estas pli ol 0) ni uzu la "originan nomon". Sed en Tanzanio ekzistas urboj kaj provincoj (parte samnomaj), kies latinskribaj nomoj ne estas laŭ la esperanta fonologio. Precipe, la esperanta fonologio (laŭ mia kompreno) ne permesas vortkomencan kombinon de "M" plus alia konsonanto. Tial mi adaptis la nomojn "Mbeya" (al "Mubejo"), "Mtwara" (al "Mutvaro") kaj "Mwanza" (al "Muvanzo"), analoge al la ĉeĥa rivero "Vltava" (esperante Vultavo).
 
De alia regionoj mi adaptis nur la skribon al la prononco, ĉar la svahila skribo (kies vikipedio ŝajnas esti la sola el tiu regiono) orientiĝas laŭ eŭropaj konceptoj. Sed efektive la vikipedioj germana/angla/franca/itala/portugala (de/en/fr/it/pt) ŝajnas ĉiuj orientiĝi laŭ la angla. La japanan mi ne komprenas, kaj verŝajne ĝi ne estus kalkulebla en tiu ĉi afero, ĉar ne latin-alfabeta. La "originajn nomojn" mi ne sukcesis eltrovi, tiom malpli skribi.
 
Vi estas la unua, kiu komentas pri tiu ĉi afero, kaj mi akceptas vian rimarkigon; mi transprenos la anglan ortografion. Ŝajnas, ke en Tanzanio malmultas esperantistoj, do prave ni lasu al la angloj la nomadon de iliaj urboj kaj provincoj.
 
Mi esperas, ke morgaŭ (dimanĉe) mi havos tempon por la ŝanĝoj. Mi ne povos ŝanĝi la intervikiajn ligilojn en ĉiuj aliaj vikipedioj, sed pri tio okupiĝu iuj robotoj.
 
Vikiajn salutojn, – [[Vikipediisto:Umberto|Umberto]] 22:16, 2. Jun 2007 (UTC)
 
:Mi faris la ŝanĝojn, espereble laŭ via intenco. – [[Vikipediisto:Umberto|Umberto]] 15:03, 3. Jun 2007 (UTC)
 
:: Dankon pro viaj klarigoj pri la svahila (mi jam rimarkis ĝin sur via vikipediista paĝo). Certe vi pravas pri la vokaloj, sed kredeble nur pro tio, ke la angla vokalsistemo estas tro malunueca por servi kiel bazo de transskriba sistemo. Tial preskaŭ ĉiuj latinliteraj transskribaj sistemoj orientiĝas laŭ la itala-hispana vokal-sistemo, kiun uzas ankaŭ la latin-skribaj slavaj lingvoj. La konsonantaj sistemoj ĝenerale orientiĝas laŭ la angla kaj franca. Povas esti, ke la kombino "gh", kiu abunde aperas en arabaj transskriboj, originis el francaj proponoj.
:: Pretere, bonvolu permesi al mi la rimarkigon, ke ne [[Tanganjiko]] estis germana kolonio, sed [[Tanganjikio]] (almenaŭ laŭ Vikipedio kaj PIV). <span style="font-size: 16pt;">☻</span>
:: Vikiajn salutojn, [[Vikipediisto:Umberto|Umberto]] 19:50, 5. Jun 2007 (UTC)
 
:::Mi ĵus rimarkis ĉi tiun interesan diskuton. Bv. permesi ke mi injektu komenton ke mi plene subtenas senŝanĝan uzon de svahilaj (aŭ prononce kaj transskibe pli ĝuste "sŭalilaj" aŭ "swahilaj") propraj nomoj tute senŝanĝe, kaj aparte kontraŭas aldonon de neekzistantaj vokal-sonoj en ekz. "Mbeya". (Flanke, eĉ PIV ne faras tiaĵon al la riveroj ''Dnepro'' kaj ''Dnestro''.) Tamen, la Esperantigoj ''Daressalamo, Dodomao, Zanzibaro,'' kaj ''Tanganjikio'' estas laŭ mi konservindaj.
:::Maksimume utila, laŭ mi, estus la uzo de tiaj Esperantaj literoj kiaj ne kaŭzus konfuzon: sh->ŝ, j->ĝ, w->ŭ, do: ''Aruŝa, Kilimanĝaro''. Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 21:08, 5. Jun 2007 (UTC)
::::Vi skribas ke prononce kaj transskribe pli ĝustus "sŭahilaj" aŭ "swahilaj". Nu, mi ne certas, kion precize vi intencis, sed tiuj formoj ŝajnas al mi evitindaj miksoj de esperantigoj kaj prononchelpaj transskriboj. La svahila nomo de la lingvo estas Kiswahili, kaj prononchelpa transskribo por tio estus "Kisŭahili". Sed se oni volas uzi la lingvonomon adjektive, oni havas du eblecojn: Plene esperantigi ĝin, aŭ almeti "-a" al la origina nomo (do "Kiswahili-a"); la dua solvo estus ege nekutima por lingvonomo. Sed se ni volas plene esperantigi la nomon, tiam (forigante la gramatikan prefikson "ki-") vere restas nur du ebloj: "svahila" aŭ "suahila". "swahila" certe ne estus esperantigo, ĉar "w" ne estas esperanta litero. Ankaŭ "sŭahila" ne estus plena esperantigo (almenaŭ laŭ la tradicia vidpunkto), ĉar "ŭ" povas aperi nur post vokalo.
::::Laŭ mi, Umberto faris bonan decidon konservante ankaŭ la esperantigitan formon "Kilimanĝaro", ĉar tiu estas efektive vaste uzata (kontrolu per gugloserĉo). La duon-esperantigo "Aruŝa" havas nur du guglotrafojn, kaj do laŭ mi nuntempe ne indas mencion en la Vikipedio. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 00:15, 6. Jun 2007 (UTC)
:::::Dankon pro la respondaj komentoj. Mi ĝenerale konsentas kun tiu argumento per Google, precipe por Vikipedio. (Fakte, nun kontrolante mi trafas nur unu ekzempleron de "Aruŝa" — per tranco-gluo de la nomo. Mi ne kutimas serĉi ĉapelhavajn vortojn per Google pro la troo da eblaĵoj — Lat-3 (æ), UTF-8, 2-bajta unikodo, cx, c^, ^c, ch, ¢, c' ktp — kaj pro la malfacilo ilin tajpi. Tamen, per tranĉo-gluo "Aruŝo" kelkoble pli oftas al "Aruŝa" — ĉirkaŭ ses trafojn, kaj same ses ankaŭ por "Arusha".) Ĉu oni faru Google-serĉon por ĉiu unuopa lok-nomo? Kiel elekti se la trafoj egalas? Koncerne la svahilan literumon "Arusha" mem, mi konsentas kw ĝi ja havas la avantaĝon ke "sh" estas "Fundament-konforma".
:::::Pri la aliaj demandoj (la indeco de duonEsperantigo, la adjektivigebleco de duonEsperantigitaĵoj, kaj precipe la indeco de la ŭo-voa tradicio) mi ne tute konsentas, tamen mi jes konsentas ke vikipedio ne estas konvena loko por "avangardumi".
:::::Skribante tiun "prononce kaj transkribe" mia menso fokusiĝis sur la kompatinda litero kaj sono, ŭo. Mi ne celis "prononc-indikon". Mia celo estis alia: Esperantigante propran nomon, eĉ tiun de lingvo, ni — laŭ mi — kiom eble plej evitu samtempe buĉi kaj tordi originalajn kaj prononcon kaj literumon. En propraj nomoj, "plena Esperantigo" signifu nur ke Esperantaj literoj estu uzataj tiel ke ili ĝuste legiĝu per siaj Esperantaj sonoj, ne ke la nomo fariĝu ordinara Esperanta vorto tia kia oni atendus aŭdi de fantazie hipoteza analfabeta kamparana denaska Esperantisto. (Se ni ''devus'' celi fantaziajn hipotezulojn kiel idealaĵon, mi persone preferus anojn de de denaske bone-edukita, pure-Esperantista komunumo!)
:::::Flanke, (kaj ĉi tio portas min tute for de Vikipedio) plaĉus al mi, se — ene de limoj implicitaj de la distingaj trajtoj de la (Fundamenta) Esperanta fonemaro — ni, Esperantistoj, povus konsenti pri tre mallonga serio de aldonaj literoj uzeblaj nur en propraj nomoj. Ekzemple, "ñ" (laŭ la hispana, aŭ, se oni preferus, ia ĉapelita "n"), ĉar ni jam havas la similan manieron "m, n" kaj la similan lokon "ŝ, ĵ, ĉ, ĝ". Do, mi argumentas, ke la fonetika trajt-kombinaĵo "ñ" estas jam <u>implicite</u> Fundamenta.
:::::Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 03:34, 6. Jun 2007 (UTC)
 
== Esperantomondo ==
 
Ĉu estas pravigo ke anonimulo kaj vi forigas la ligilon al [http://esperantomondo.net/ Esperantomondo] el artikolo [[esperanto]] ? Mi kontrolis ke estas tute taŭga esperanta ttt-ejo kaj mi ne komprenas kial ligilo al ĝi estu forigita. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 06:34, 7. Jun 2007 (UTC)
:Kvankam Esperantomondo havas interfacon ankaŭ en Esperanto, ĝi estas ĉefe franclingva paĝaro por la trovado de franc- kaj anglalingvaj korespondantoj. Ĝia rilato al Esperanto estas multe tro malgranda por esti menciata sur la paĝo [[Esperanto]]; tio fakte misgvidus la legantojn, kiuj verŝajne pensus ke temas pri paĝaro por esperantlingva korespondado.
:Aldone, iu spamis preskaŭ ĉiujn Vikipediojn per tiu ekstera ligilo. Mi nun jam forigis la ligilon el multaj alilingvaj versioj de la artikolo [[Esperanto]], sed tamen ankoraŭ restas multaj. Tio vere estis aĉa spamado! [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 11:52, 7. Jun 2007 (UTC)
:: do en ordo {{alss}} 12:37, 7. Jun 2007 (UTC)
 
== [[Vikipediisto:Fickerix]] ==
 
Saluton Marcos. Bone, ke vi forbaris tiun uzanton, kies uzantonomo eĉ tre maldecas. Ĉu eblus meti ŝablonon pri la forbaro en la uzantopaĝon? Se tio ne eblus, ĉar tia ŝablono ne ekzistas, mi povus traduki laŭ la suprasoraba vikipedio. Mi tie estas administranto kaj okupiĝas pri la tieaj ŝablonoj. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 17:53, 24. Jun 2007 (UTC)
:Mi ne povis trovi tian ŝablonon en la Esperanta Vikipedio. Do estus bone, se vi povus traduki la soraban ŝablonon. Mi certe ekuzos ĝin tiam. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 09:27, 25. Jun 2007 (UTC)
::Saluton Marcos. Mi ĵus tradukis el la suprasoraba en esperanton la jenan ŝablonon: [[Ŝablono:Blokita uzanto]]. Do, nun vi povos uzi ŝablonon por marki uzantopaĝojn de blokitaj uzantoj. Mi ankaŭ metos la informon pri ĝi sur la paĝon de la [[Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono|ŝablona projekto]]. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 12:47, 25. Jun 2007 (UTC)
:::Dankon. Mi ankoraŭ korektis la ŝablonon per anstataŭigo de "Uzanto" per "Vikipediisto". Mi jam enmetis la ŝablonon en [[Vikipediisto:Fickerix]]. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 15:17, 28. Jun 2007 (UTC)
::::Saluton, Marcos. Vi ja enmetis la novan ŝablonon, sed ne blokis la redaktadon de la uzantopaĝo, almenaŭ kontraŭ IP-uloj. Ĉu tio ne esta kutima ĉi tie, ĉu vi forgesis tion? Krome mi pensas, ke estus bona ideo meti la ŝablono ankaŭ en la diskutopaĝon de la uzanto. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:31, 28. Jun 2007 (UTC)
:::::Dankon pri la utilaj proponoj. Mi nun enmetis la ŝablonon ankaŭ sur la diskutpaĝon, kaj protektis la uzantpaĝon kaj ĝian diskutpaĝon kontraŭ IP-uloj. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 15:37, 28. Jun 2007 (UTC)
::::::Ne dankinde. Mi mem estas administranto, sed momente nur en la [[:hsb:Hłowna strona|suprasoraba Vikipedio]]. Krome estu ĉiam interŝanĝo de ideoj, ĉu ne? - Kaj kelkaj uloj nur alsalutas por meti stultaĵojn, kiel mi jam vidis eĉ en la suprasoraba vikipedio, kie mi estas momente plej aktiva. Do tiaj uloj estas iu plago, ĉu ne? Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:43, 28. Jun 2007 (UTC)
 
== Na ==
 
Mi ĵus faris ŝanĝeton al la artikolo [[Na (prepozicio)]], spegule al mia kompreno. Eble vi aprobos. Mi scivolas. ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 16:00, 13. Jul 2007 (UTC)
:Jes, mi certe aprobas viajn ŝanĝojn. Daŭre estas la problemo, ke la antaŭlasta kontraŭargumento iom neklaras, kaj ŝajne esprimas la saman argumenton kiel la lasta. Laŭ mi ni devos forigi ĝin, se ĝi en estos pliklarigata (kun klarigo pri la diferenco inter ĝi kaj la lasta kontraŭargumento). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 21:25, 13. Jul 2007 (UTC)
::Vi pravas, ĉar "escepto" mem estas regulo. Fakte, en la skolo genera gramtiko oni kutimis (kutimas?) diri ke en gramatiko tute ne ekzistas "esceptoj". Eble vi vidis miajn lastajn du komentojn sur la tiea diskut-paĝo?
::La antaŭlasta kontraŭargumento plendas pri ia eceptoregulo B al (agnonskita?) esceptoregulo A. (Flanke, mi tre scivolas vidi klaran prezenton de tiu esceptoregulo A.) La lasta kontraŭargumento plendas, ke esceptoregulo B estus tro komplika.
::La respondo estas triparta: 1) ''Al la antaŭlasta punkto'': Esceptoregulo B ne (aŭ nur en ia nepraktike metafizika filozofia maniero) ekzistas, ĉar libervola permeso ne estas esceptoregulo. 2) ''Al la lasta punkto'': Regulo (ĉu escepteca, ĉu ne, kiu ne ekzistas, ne povas esti komplika. 3) ''Al la plendado mem'': Prezenti regulon estas tasko de tiu, kiu kredas je ĝia ekzisto, ne de tiu, kiu tion ne kredas.
::Mi iom timas ke oni eble, aŭ miskredas, aŭ komencas miskredi, min naisto. Fakte, pli interesas min la prezentado.
::Marcos, laŭ mi, estas mispaŝo el etika, etiketa, kaj retorika vidpunktoj meti kontraŭkontraŭargumentojn paranteze en la kontraŭargumentara listo. Tio donas al la kontraŭa listo aspekton ke ĝi poluiĝis. Do, mi proponas movi tiujn rebatojn paĝe supren en la suban parton de la pora listo kiel aldonan (rebatan) punkton aŭ punktojn. Por konservi legeblecon la punktoj povus numeriĝi, aŭ pli bone titoliĝi: (pli bonaj unuvortaj titoloj eble elpenseblas?)
 
::Por
::*propraj nomoj —
::*substantivaj konstruoj —
::*Ambaŭ/unu —
::*kompleksaj konstruoj —
::* +[Rebato de "escepteco"] — ((nun en parantezo sube))
::* +[Rebato de "komplika regularo"] —
::* +[Rebato de "kontraŭfundameteco"] — ((nun en parantezo sube))
::* +[Rebato de "balasteco"] — (jen kerna diferenco kun Ido)
 
::Kontraŭ
::*je —
::*streketa akuzativo —
::*balasteco de akuzativo — (ĉar frazoj ĉiam klaras sen ĝi)
::*Rebato de "ambaŭ/unu" —
::*Rebato de "kompleksaj konstruoj" (uzi "na" neniel senduobligas akuzativecon de esprimo) —
::*kontraŭfundamenteco —
::*aldona escepteco = plia komplekso —
::*postuliĝas komplika regularo —
 
::Aldone mi proponas ke en ambaŭ partoj la rebatoj iru suben ene de la listoj. Kaj ke ĉiu kontraŭula punkto recevu sian propran rebaton. Oni ĉiam povas revizii, plibonigi la argumentojn, sed mi pensas malbonaŭgura oficiale havi "rebatojn de la rebatoj", ĉu ne?
::Ne unuigu la lastajn du kontraŭajn punktojn, ĉar tio devigos al vi reapartigi ilin por klara rebatado kiel (laŭ mi) mi faris supre. Aldone, ĉiu partio bezonas senti kontenton pri la propra prezento.
::Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 23:52, 13. Jul 2007 (UTC)
 
== Alcalá de Henares ==
 
Veo que manejas un poco el Español. Yo el esperanto no lo tengo muy bien, más que nada por que me falta vocabulario. El artículo Alcalá de Henares, ¿se tendría que llamar Alkalo de Henareso?
O algo así, para que los sustantivos terminen en -o. Espero que me entiendas, [[Vikipediisto:Xerq|Xerq]] 11:57, 16. Jul 2007 (UTC)
:Sí, muchas gracias. Prefierod ejarlo como está, peor también le comentare al autor del artículo si se puede hacer una redirección del nombre en Esperanto al nombre en Español. (Si no está hecha, que no lo he mirado). Gracias por tu ayuda, [[Vikipediisto:Xerq|Xerq]] 12:09, 17. Jul 2007 (UTC)