Egzismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
→‎Kontraŭargumentoj: movis adverbon (nur)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Egzismo''' estas la opinio ke la son-kombino "kz" en Esperanto praktike plej ofte prononciĝas kiel "gz" kaj tial ankaŭ devus esti skribata kiel "gz". EgizstojEgzistoj argumentas, ke en normala (nature, duonrapida) parolrapideco tre malfacilas prononci "kz" tiel ke kutime elbuŝiĝas "gz" aŭ "ks". Opiniante ke "gz" estas la pli ofte el ĉi tiuj du prononcoj, ili urĝas, ke oni alĝustigu la skribon al tiu prononco, kaj tial skribu "kz".
 
Egzistoj bazas sian proponon sur la principo "unu litero - unu sono", kiun jam formulis [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]]. Se oni skribas "kz" sed praktike elparolas "gz", oni malobeas tiun principon, ĉar tiam por la litero "k" estas du sonoj: /k/ kaj /g/. (Kaj se oni elparolas "ks", oni ankaŭ malobeas la principon, ĉar tiam "s" prononciĝas foje kiel "s" kaj foje kiel "z").