Intelekta kvociento: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
Laŭ tiu ideo ekzemple 10-jarulo, kiu atingus samajn rezultojn kiel averaĝa 13-jarulo, havus intelektan kvocienton de 130 (100*13/10).
 
Dum la jaro [[1939]] David Wechsler evoluigis testaron, kiu konatiĝis sub la nomo ''Wechsler Bellevue Intelligence Scale'' (WBIS). Kompare al la antaŭe kutima ''Stanford-Binet-testo'' tiu skalo havis plurajn praktikajn subtestojn, kiuj relativigis testojn nur solveblaj kun bonaj konoj de la testolingvo. Multaj eroj de la testaro jam antaŭe estis unuope uzataj en aliaj kontekstoj - ekzemplo estis la "mozaika testo", kiu en simila formo jam uziĝis ekde la jaro [[1923]]. La testaro ebligis krom havigo de suma intelekta kvociento ankaŭ precizigi la individuajn fortajn kaj malfortajn intelektajn kapablojn. La testo origine estis por uzo ĉe plenkreskulaj klinikaj pacientoj. En Usono ĝi rapide iĝis la plej multe uzata testo pri intelektaj kapabloj. David Wechsler reviziis ĝin dum [[1942]].
 
Dum [[1949]] li publikigis paralelan teston por infanoj, kiu havis la nomon ''Wechsler Intelligence Scale for Children'' (WISC) (reviziita dum [[1974]]). Ses jarojn pli poste, dum Im [[1955]] li evoluigis plian intelektan teston por plenkreskuloj, kiu konatiĝis sub la nomo ''Wechsler Adult Intelligence Scale'' (WAIS), kiu havis similan strukturon kiel la antaŭa testo WBIS, sed kies skaloj pli bone reprezentis la statistikan averaĝon de la civitanaro de Usono. Tiu skalo reviziiĝis dum [[1981]]. Lia lasta testo, la ''Wechsler Preschool and Primary Scale of Intelligence'' (WPPSI) por tre junaj infanoj, publikiĝis dum [[1967]].
 
Ĉiuj subtestoj el la testaroj de David Wechsler grupigeblas al testoj pri lingvaj kaj pri praktikaj kapabloj.
 
En Eŭropo, dum tiuj jardekoj en psikologio, psikiatrio kaj psikoterapio aparte elstaris la regiono de la [[germana lingvo]]. La psikologo ''Curt Bondy'' kaj lia teamo en [[Hamburgo]] dum [[1956]] adaptis la teston WAIS al la germana lingvo kaj elprovis ĝin ĉe multaj enloĝantoj, por ekhavi taŭgajn skalojn por germanlingvanoj. La testo en tiu formo konatiĝis sub la nomo ''Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für Erwachsene'' (HAWIE). Dum la sama jaro sekvis germanlingva adapto de la porinfana testo WISC, kiu nomiĝis ''Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für Kinder'' (HAWIK). La testo WPPSI por aparte junaj infanoj antaŭ la lerneja aĝo poste sekvis sub la nomo 'Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für das Vorschulalter'' (HAWIVA).
 
En detala analizo de la fortoj kaj malfortoj de la testoj por infanoj de David Wechsler, en Aŭstrio la viena profesoro ''Klaus Kubinger'' evoluigis novan teston kun la nomo "Adaptiĝanta Intelekta Diagnozilo" (''Adaptives Intelligenz-Diagnostikum'', AID) kaj en Usono ekestis ''Kaufman Assessment Battery for Children'' (K-ABC, kiuj publikiĝis kun ĉiam novaj skaloj ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj). Ambaŭ testoj havas fortajn proprajn trajtojn, sed daŭre montras klarajn spurojn de ilia ekesto el la testaro de David Wechsler.
 
Ekde la publikigo de la testo ''WAIS'', fakte ne nur tiuj du, sed preskaŭ ĉiuj testoj pri intelekto adoptis la diferencan metodon de rezulta elkalkulo. Preskaŭ ĉiuj testoj pri intelekta kvociento do '''ne''' rezultiĝas en tia kvociento, sed en diferenco de la persona intelekta kvociento kaj tiu de norma kompara homgrupo. Tiusence la uzo de la vorto iĝis iom nepreciza, sed spite al tio ĝi daŭre estas populara kaj priskribas la rezulton de ĉiuj skaloj pri intelekto, kiuj momente uzatas.
 
[[ar:نسبة الذكاء]]