Diskuto:Manche: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
:::Unu eraro, kiun faras multaj personoj, estas pensi, ke ni devas ''krei'' Esperanton anstataŭ ''uzi'' Esperanton. Mi faris same. Tiam mi konstatis, ke post 125 jaroj, Esperanto jam havas tre riĉan leksikon. Ĉiu viva lingvo ŝanĝiĝas, kaj la progresado de teknologio ktp necesigos, ke novaj terminoj eniru en nian parolon. Sed la normigo de la lingvo ja gravas, se ni volas kompreni unu la alian. Kvankam la nacilingva formo ''Manche'' estas uzebla, la formo, kiu troviĝas en la plej inkluziva E-vortaro ([[PIV2]]), estas ''Maniko''. Ĝi estas do normigita esperanta formo. Vieno, Bulonjo ĉe maro, kaj multaj aliaj lokoj havas esperantajn formojn ekde la zamenhofa tempo. [[Vikipediisto:Nizo|Nizo]] 17:26, 19. Feb 2005 (UTC)
 
Pri la temo eblas aldoni:<br>
Alia eraro, kiun faras multaj personoj, estas pensi, ke ni devas esperantigi ĉiun geografian nomon. Tamen en tiu kazo mi konsentas kun Nizo; kaj ''Manche'' kaj ''Maniko'' estas uzeblaj. Sekve: ĉar jam ekzistas esperantigita formo, kial inventi aldonan? [[Vikipediisto:Montanesko|Montanesko]] 21:05, 19. Feb 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Manche".