Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Michel Serrault: franca gramatika regulo trudas kondicianalon en propozicio esprimanta futuran eventon rilatan al pasinta evento
Linio 64:
::::: "turni" en kino elvenas el la fakto ke en la komenco oni permane turnigis la kameraon, de tio venas la esprimoj : "tourner un film" (filmi), kaj eĉ parolante pri aktoro kiu partoprenas en filmo. Mi do konsentas kun la propono anstataŭigi per "ludi"
:::: "eliro" ŝajnas al mi iom tro konkreta (mi ne imagas ke filmo iel ajn iradas) dum temas pri ekapero antaŭ la publiko {{alss}}
:Laŭ mia kompreno, la "estis ŝatonta" de Arno estas mistraduko. En Esperanto, [http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/nerekta_parolo/verboformoj.html la verboformoj en nerekta parolo neniam ŝanĝiĝas]. Do se li diris "Mi ne ŝatos ĵuron de ĉasteco", tiam la nerekta formo iĝu "Li diris ke li ne ŝatos ĵuron de ĉasteco". Se li diris "Mi ne ŝatus ĵuron de ĉasteco", tiam la nerekta formo iĝu "Li diris ke li ne ŝatus ĵuron de ĉasteco". La nerekta formo "Li diris, ke li ne estis ŝatonta ĵuron de ĉasteco" implicas ke li efektive diris "Mi ne estis ŝatonta ĵuron de ĉasteco", kio estus tre stranga diraĵo.
:Aldone, mi ne ŝatas ke la artikolo uzas as-tempon por priskribi pasintecon. Ja ekzistas la ebleco uzi as-tempon por rakontoj, sed tio estas stil-efekto por igi la rakonton pli viva. Laŭ mi ĝi ne taŭgas por enciklopediaj artikoloj, kiuj estu verkitaj en sobra stilo. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 12:13, 2. Aŭg 2007 (UTC)