Sennaciismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
saturis la fondintojn de [[SAT]] en 1921. Oni klare retrovas ilin en la
verketo de [[Eŭgeno Lanti|Lanti]], ''[[For la Neŭtralismon!]]'', kiu unue aperis kun la
pseŭdonima subskribo "Sennaciulo". Vivo estas al Lanti batalado, kaj necese estas plani ĉi tiun same kiel militon. Celo de la lukto estas renversi la burĝaron kaj starigi mondon, en kiu regas justeco, ĉar "kie ne estas justeco, tie kuŝas latente milito". Lanti reliefigas, ke inter [[Homaranismo]] kaj propraj ideoj la diferenco estas jena : Zamenhof celas pacon kaj unuiĝon de la homaro sed ne analizas kialojn de militoj. Rimedo de la batalado al liberiĝo estas Esperanto, kiel universala lingvo ebliganta forigon de lingvaj baroj, kiun do endas meti en manojn de klasaj amikoj : Esperanto povas fariĝi ilo de reakcio se en manoj de reakciuloj (ekze. kiel okazis dum la ĵus okazinta milito, kiam francia kaj germania registaroj utiligis al si la t.n. neŭtralajn movadojn por eksterlanden propagandi siajn naciismajn politikojn). Por ke ĝi estu revolucia ilo, necese estas akceptigi ĝin de la revolucianaro kaj ke ĝi estu kiel eble plej perfekta, do oni sekvu la konsilojn de lingvistoj, eĉ se ili agadas en la neŭtrala movado. LanteLanti ankaŭ insistas pri la neceso varbi pliajn homojn kaj instrui al ili la lingvon, kaj ebligi, ke ĝi fariĝas tuj utila al la varbitoj, ĉar nur per uzo de Esperanto povas naskiĝi sento supernacia, "antidoto al naciismo".
 
La unuaj SAT-anoj ofte konsideris sennaciismon kiel "tegmentan"