Distriktaro Detmoldo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La distriktaro Detmoldo situas en la nordoriento de [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj do en la transira zono inter la germanaj mezaltaj montaroj (sude) kaj la nordgermana ebenaĵo (norde). Kompare al la aliaj distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio ĝi estas la plej maldense loĝata, sed tamen havas proksimume duoble grandan loĝodenson ol la najbara norda federacia lando [[Malsupra Saksio]], kaj ankaŭ estas pli dense loĝata ol la statistika averaĝo de [[Germanio]]. La enloĝantoj koncentriĝas en la urboj [[Gütersloh]], [[Bielefeld]], [[Herford]] kaj [[Minden]] laŭ la [[aŭtoŝoseo]] A 2, dum norde kaj sude troviĝas relative kamparaj teritorioj.
 
Ekzistas multaj lokaj centraj urboj. Krom la grandaj urboj [[Bielefeld|Bielefeldo]] kaj [[Paderborn|Paderborno]] la urbo [[Gütersloh]] havas bonajn ŝancojn, baldaŭ ekhavi pli ol 100.000 loĝantojn kaj iĝi la tria "grandurbo" de la distriktaro.
La [[distrikto Herford|distrikto Herfordo]] havas averaĝan loĝodenson de 567 loĝantoj po km² kaj estas en distrikta komparo dense loĝata, dum la distriktoj [[distrikto Minden-Lübbecke|Minden-Lübbecke]], [[distrikto Lippe|Lippe]] kaj [[distrikto Höxter|Höxter]] vere havas malurban strukturon. Komplete la distriktaro kovras areon de 6.500 km² - proksimume kvinono de la areo de Nordrejn-Vestfalio.
 
La monto ''Köterberg'' ("herba monto") proksime de la komunumo [[Lügde]] altas 496 metrojn super marnivelo kaj estas la plej alta punkto de la teritorio.
# urbo [[Bielefeld]]
# [[distrikto Gütersloh]]
# [[distrikto Herford|distrikto Herfordo]]
# [[distrikto Höxter]]
# [[distrikto Lippe]]
# [[distrikto Minden-Lübbecke]]
# [[distrikto Paderborn|distrikto Paderborno]]
 
== Historio ==