Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

(→‎Don-Kiĥoto el Manĉo: El ingenioso hidalgo don Quixote de la Mancha)
::::::Prava antaŭvido! Tamen mi mem estas iomete konfuzita, ĉu eble preferindas ioma prokrasto ol perforta rapideco? Jes, eble estus ĝenerale malbone akcepti porĉiamajn prokrastojn. Kaj certe necesas malebligi al areto de neproduktivuloj frustri la kontribuadon de la plejmulto. Tamen, bonvolu vidi la novan subsekcion ĉi-sube: [[Vikipedio:Diskutejo#Tio, kio Vikipedio ne estas]] Pri tio, kaj pri ebla rilato al la nuna temo mi scivalas ĉies opinion. ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 02:25, 29. Jul 2007 (UTC)
:::::::Mi nun pensas ke la Vikipedia principo ke oni serĉu interkonsenton jam estas metaregulo, kiu igas la ĉi tie proponitan metaregulon ne vere bezonata. La grava aldonaĵo nur estas, ke oni informu en ĉi tiu diskutejo ke oni priparolas diskutŝanĝiĝon. Se dum tempo t (ekz-e tri tagoj) post la anonco ĉi tie neniu kontraŭas al la proponita regulŝanĝo, la regulo povas ŝanĝiĝi. Se iu ja kontraŭas, oni devas pludiskuti ĝis kiam oni trovos interkonsenton. Nur se diskuto daŭras longe sen ke oni alproksimiĝas al interkonsento, oni pripensu pri baloto (pri kiu oni ankaŭ informu ĉi tie). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 17:59, 31. Jul 2007 (UTC)
::::::::Senmultadube, vi pravas pri ĝia idea jameco. Sed kie ĝi estas skribita? La nuna propono estas ke ĝi estus skribita, interalie por ke ĝi pli bone helpu pravigi ne-metaregulajn regulojn. Ĉu vi celas ke tempo ''t'' ne estu konsiderata parto de la metaregulo? Ĉu vi celas ke nur estu tiu tempo ''t'', kaj ne ''t1'' (de propon-kunverkado) kaj ''t2'' (de adopto per ''silento=konsento'')?
 
::::::::Laŭ mi la longeco de ''t1'' ne gravas, sed tri tagoj tro mallongas por ''t2'' (kiu ekas nur post stabiliĝo de la propono). Ŝajnas al mi ke multaj pli malpli aktivaj vikipediistoj sin ne montras ĉiutage. Kompreneble oni ne povas atendi ĝis kiam ĉiuj jam revenos de libertempo kaj malsanulejo, sed kredeble ekzistas valoraj kontribuantoj kiuj povas viziti nur po unu fojo je semajno. (Tio povus esti temo de valora aparta enketo.)
::::::::Bonvolu memori, ke la nuna celo ne estas multigi regulojn, sed jes estas eksplicite kaj klare subteni la oportunon kaj nian bonvenemon, ke neniu sentu sin ekskludita aŭ premrulita.
::::::::''Inter hasto kaj prokrasto plej bone leviĝas la pasto!'' Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 04:53, 4. Aŭg 2007 (UTC)
----
Jen la unua provverkaĵo. Se ĝi plaĉas, ĝi ankoraŭ bezonos la enprogramigon de variabloj.{{Ŝablono:RegulŜanĝPropono}}<br>
''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 20:54, 27. Jul 2007 (UTC)
3 864

redaktoj