Unterwegs nach Atlantis: Malsamoj inter versioj

televida serio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:45, 7 aŭg. 2007

___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___
Indikoj pri la televidserio

Titolo: »Survoje al Atlantiso« Origina titolo: »Unterwegs nach Atlantis« Kreiĝlandoj: ČSSR, FRG kreiĝjaro: 1981 Scenario: Ota HOFMAN (laŭ la porjunulaj rakontoj »La mistera grafo« (»Der geheimnisvolle Graf«) kaj »Aventuroj dum plenluna nokto« (»Abenteuer in der Vollmondnacht«) de Johanna von KOCZIAN Produktantoj: Heribert BEIGEL, Klaus GOTTHARDT; responsis »Nova-Film« (Berlino) Reĝisoro: Thomas FANTL Poepizoda longeco: ĉirkaŭ 25 minutoj Epizodoj (nombro)l: 13 (ĉiuj en unu aro) Origina lingvo: germana Muziko: Karel SVOBODA


Aktoroj

kaj multaj aliaj ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___ ___



»Survoje al Atlantiso« estas porjunula televidserio, filmigita ekde 1981 en germanio kaj siatempa Ĉeĥoslovakio. Ĝi estas komuna produktaĵo de Ĉeĥa, (okcident-)germana Aŭstra kaj Svisa televido. La unua germana televidstacio kiu ĝin spektigis estis la (okcident-)germana dua programo ZDF, 18an de septembro 1982. Pri la produktado responsis la entrepreno »Nova-Film« (Berlino).

Oni filmis en la okcientberlinaj studioj de la entrepreno »Union-Film« kaj en lokoj de Prago, Berlino kaj Altaj Tatroj.

Bazo por la scenario de Ota HOFMAN estas la porjunulaj rakontoj »La mistera grafo« (»Der geheimnisvolle Graf«) kaj »Aventuroj dum plenluna nokto« (»Abenteuer in der Vollmondnacht«) de Johanna von KOCZIAN.


Epizodoj

  1. Alveno je naskiĝtaga datreveno
  2. Eraro pri la domo
  3. La eta dumnokta muziko
  4. La mistera grafo
  5. La malaperita mapo
  6. Perditaj ŝlosiloj
  7. Koncerto en Prago
  8. Arestitoj de la imperiestro
  9. La spegulo nigra
  10. Nokto de la sorĉistoj
  11. Sabla tombo
  12. Enigmaj dioj
  13. Alveno je matenmanĝo


Enhavo

Rhon aĝas dekdu jarojn, estas filo de sciencisto kaj vivas en la jaro 3000. La patro kuninventis tempomaŝinon. Kontraŭ d-ro GRAF (onklo de Rhon) la scienca akademio plendas ke li agis kontraŭ la baza leĝo de tempvojaĝoj: oni ne ŝanĝigu la pasintecon. Rhon tion volas priesplori kaj sen informi patron ekvojaĝas al pasinteco.

Li supozas ke la onklo estus en Chateau Noir, sekreta renkontiĝejo de la tempvojaĝantoj. Sed tie ne estas la onklo, nur mapo de la urbo Berlino el 20a jarcento. Do, la knabo ekvojaĝas al la jaro 1982, viroj el estonteco lin laŭkuras. Ili difektigas lian maŝinon »AL-2«, la knabo devas halti.

Rhon alvenas en la festo je la naskiĝtaga datreveno de Mark, kiu ĵus 12jariĝis.

Rhon bezonas hidrargon por ripari la maŝinon. Li diras al Mark ke li venas el estonteco kaj bezonas helpon. Mark kompreneble nenion kredas. Post riparo de la maŝino ili vojaĝas al la Vieno de la jaro 1791 por partopreni en koncerto de MOZART.

Surprize ili en Vieno vidas viron kiu aspektas samkiel la onklo d-ro GRAF. Montriĝas ke vere estas la freneza alĥemiisto KELLEY. Li posedas vivakvon el Atlantiso kaj aĝas jam 200 jarojn. Sed nun la likvaĵo preskaŭ elĉerpiĝis; KELLEY devigas alion al la tempomaŝino. Per ĝi li volas reveni en la Rudolfan epokon, por atingi plian ujeton da vivakvo.

Duan tempomaŝinon li ŝtelas, antaŭe mortigas d-ron BERNHARD (kunulo de d-ro GRAF). Li devigas Mark vojaĝi al la Prago de la 16a jarcento; poste KELLEY havas akcidenton en la 20a jarcento, oni lin igas en malsanulejon, sed li tuj rifuĝas.

D-ro GRAF kaj Rhon intertempe reestis en la estonteco; nun ili vizitas Markon, per li eksciiĝas pri la morto de d-ro BERNHARD kaj ke KELLEY malaperis. Ekiĝas aventura laŭkurado: Rhon, Mark kaj d-ro GRAF vojaĝas al la Prago de la 16a jarcento, ili supozas ke KELLEY estus tie. Ilin tie arestas soldatoj, oni ilin taksas sorĉistoj. Rudolfo la IIa ilin devigas krei oron kaj forprenas ilian determigilon (iu kvazaŭ-ŝlosilo por la tempomaŝino). Samtempe KELLEY aperas en Prago, kune kun la fratino Judy de Mark.

Judy sukcesas forigi la kapdolorojn de Rudolfo la IIa. Eĉ la determigilon reatingi ŝi sukcesas. Dume KELLEY ŝtelas la mapon de Atlantiso, Mark kaj Rhon laŭkuras lin. D-ro GRAF, Mark, Rhon kaj Judy sukcesas eskapi el Prago; laŭkurante KELLEYn akcidentas ties tempomaŝino en antikva Egiptio de la faraona epoko. KELLEY per tiu akcidento mortas.

D-ro GRAFO prenas la mapon de Atlantiso. Dum tio la tempomaŝino draste malpuriĝas per dezerta ŝtormo; maleblas vojaĝi. Necesas devigita halto en pli juna ŝtonepoko. Tie ili renkontiĝas kun la tribestrino Rhu, kiu devenas el la antaŭ tri jaroj fordronita Atlantiso.

D-ro GRAF decidas reveni en nuntempon por prepari grandan ekspedicion kiu remalkovru por la homaro Atlantison. La kompjutilo de tempomaŝino »AL-2« avertas pri baldaŭa tertremo; la vojaĝantoj avertas Rhu kaj la tribon, poste ili reenvojaĝas al nuntempo.


Libroj


Laserdiskoj

Ekzistas filma laserdiskego.

Krome estas aŭddramoj.


Retpaĝoj