Václav Vorlíček: Malsamoj inter versioj
ĉeĥa filmreĝisoro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:35, 7 aŭg. 2007
Václav VORLÍČEK (* 3an de junio 1930 en Prago estas ĉeĥa filmreĝisoro.
Li grave kontribuis al la granda sukceso de la ĉeĥa filmbranĉo pri fabeloj kaj komedioj.
Sian profesion li lernis en la filmakademio FAMU (1951 – 1956), poste en la filmentrepreno Barrandov laboris kiel reĝisoro kaj scenaristo. Dum multaj jaroj li kunlaboris kun la verkisto kaj scenaristo Miloš MACOUREK.
La filmtrukoj en liaj filmoj superas la internacian nivelon kaj havas gravan diferencon al kutimaj filmtrukoj: li uzas la trukojn konscie, por subteni la rakonton, ne por nur frapi la spektanton. Liaj filmoj havas rakonton: spritan, fantaziplenan – vere magian.
Filmografio
- »Knabino sur balailo« (»Dívka na koštěti«); 1972
- »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«); 1973
- »Kiel kisveki Dormantan Belulinon« (»Jak se budí princezny«); 1977
- »Arabela« (»Arabela«, televidserio); 1980
- »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«, televidserio); 1982 – 1984
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«, televidserio); 1994
- »La magia libro« (»Kouzelný méšec«); 1995
- »La fajrobirdo« (»Pták Ohnivák«); 1996
- »La laga reĝino« (»Jezerní královna«); 1997
- »Falkdresisto Tomas« (»Král sokolů«); 2000
- »Maks, Susi kaj la magia telefono« (»Mach, Šebestová a kouzelné sluchatko«); 2001
Retpaĝoj
- pri Václav VORLÍČEK en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Václav VORLÍČEK ĉe TSFSI (germanlingve)