Zdeněk Miler: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lau la germanlingva artikolo tradukita kaj espereble plibonigita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:52, 7 aŭg. 2007

Zdeněk MILER (* 21an de februaro 1921 en Kladno, Ĉeĥio) estas fama ĉeĥa filmisto (desegnitaj filmoj).

Jam infanaĝe li kaj ŝatis kaj kapablegis desegni. 1936 li ekstudis ĉe ŝtata prigrafiko-lernejo (en Prag-Smíchov) kaj poste (1939 – 1942) studis fotadon ĉe la Praga lernejo pri artmetioj (uměleckoprůmyslová škola Praha). 1942 li eklaboris en la filmentrepreno pri desegnitaj filmoj »Baťa« (en Zlín). Tie li lernis la plej bazajn metiajn kapablojn kaj specialiĝis pri animaciaj filmoj. Post la dua mondmilito li ŝanĝis al desegnaĵfilm-entrepreno »Bratři v triku«, unue kiel desegnisto, reĝisoro kaj aŭtoro. Poste li iĝis direktoro.

28an de oktobro 2006 la ĉeĥa prezidanto Václav KLAUS donis al MILER la ĉehcan merit-medalon, honorigante la dumvivan verkadon.


Krtek – La talpo malgranda

MILER kreis proksimume 70 filmojn. Eble 50 el ili temas pri la plej fama el la MILERaj kreaĵoj: Krtek, la talpo malgranda.

MILER 1956 ricevis taskon filmigi porinfanan rakonton. Sed la rakonto al li ne plaĉis, krome li timis esti tro influita per la filmoj de Walt DISNEY. Do li serĉis pri besteto kiu ricevu ĉefan rolon. Kiel li poste rakontis li dum promenado faletis per talpa monteto; per tio li havis la ideon uzi talpon. 1956 kreiĝis la unua filmo: »Kiel la talpo siajn pantalonojn ricevis« (»Jak krtek ke kalhotkám přišel«); filmo premiita per la »Arĝenta Leono« de la filmfestivalo en Venecio.

Siatempe la talpo ankoraŭ parolis. Sed MILER volis ke lia talpo estu komprenata ĉie ajn en la mondo; estonte la talpo nur esprimas siajn sentojn per mallongaj vokoj. MILER uzis la voĉojn de siaj filinoj pri tio. Kaj ili ankaŭ estis la tutunuaj kiuj rajtis spekti la filmojn. Per tio MILER vidis ĉu infanoj komprenas la mesaĝojn kiuj transdonu la filmoj.

En Ĉeĥoslovakio Krtek estis tuj grandega sukceso. Hodiaŭ li spektiĝas en pli ol 80 landoj.

Kiom ege Krtek estas parto de MILER montras citaĵo: »Mi bezonis longe por tion kompreni, sed se mi desegnas Krtek-on mi min desegnas.«


Filmografio

Krtek – La talpo malgranda vd. en vikipedio-artikolo Krtek


Aliaj filmoj

  • »Pri milionulo kiu ŝtelis la sunon« (»O milionáři, který ukradl slunce«), 1948; laŭ Jiří WOLKER
  • »Luna rakonto« (»Měsíční pohádka«), 1958
  • »Kiam hundido apetitiĝis pri mielo« (»Jak štěňátko dostalo chuť na med«), 1960
  • »Pri la malgranda hundido« (»O štěňátku«), 1960
  • »Kiam la hundido volis malgrandajn hundojn« (»Jak štěňátko chtělo malé pejsky«), 1960
  • »Kiam la suno redonis la akvon al la hundido malgranda« (»Jak sluníčko vrátilo štěňátku vodu«), 1960
  • »Pri la plej riĉa korvo de la mondo« (»O nejbohatším vrabci na světě«), 1961
  • »Ruĝa ŝpuro« (»Rudá stopa«), 1963
  • »Pri la malgrandaj kvarangulo kaj triangulo« (»O Čtverečkovi a Trojúhelníčkovi«), 1963
  • »Velura bendo« (»Sametka«), 1967
  • »Helgolanda romanco« (»Romance helgolandská«), 1977
  • »La grilo kaj la maŝino« (»Cvrček a stroj«), 1977
  • »La grilo kaj la araneo« (»Cvrček a pavouk«), 1977
  • »La grilo kaj la violono« (»Cvrček a housličky«), 1978
  • »La grilo kaj la kokino« (»Cvrček a slepice), 1978
  • »La grilo kaj la segilo« (»Cvrček a pila«), 1978
  • »La grilo kaj la bombardono« (»Cvrček a bombardón«), 1978
  • »La grilo kaj la kontrabaso« (»Cvrček a basa«), 1979


Libroj

Pri kelkaj filmoj aperis bildlibroj tre ĉarmaj, kun aldonitaj tekstoj. Kutime ili aperis en la fama Praga eldonejo »Artia«, kiu okazigis ankaŭ komunajn eldonojn kun alilingvaj eldonejoj.


Retpaĝoj