Bruno Graf: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
'''Bruno Graf''' estas [[Svislando|sviso]], naskiĝis en 1928, loĝas proksime de [[Berno]], [[Svislando]]. Li estis oficisto de la svisa poŝtentrepreno PTT en Bielo, kaj iĝis supera oficisto kaj sekciestro en la kleriga sekcio de la ĝenerala direkcio de PTT en Berno. Li ankaŭ estis oficiro de la armea poŝto.
 
Li lernis Esperanton aŭtodidakte kaj per la koresponda kurso de [[SES]] en 1948, akirinte ties superan diplomon. Ekde 1950, Bruno Graf estas en la esperanta movado kie li estis tre aktiva dum la 1950-aj jaroj: en 1951 li estis kunfondinto de la junulara sekcio de [[SES]] (kio iĝis [[EJS]]), en 1958 li estis inter la fondaj membroj de [[Esperanto-Edukistaro de Svislando]], [[EES]] kaj li prezidis [[Svisa Esperanto-Societo|Svisan Esperanto-Societon]] de 1956 ĝis 1958.
 
Post tiu periodo, pensiiĝinte, Bruno Graf denove aktivis en la svisa esperanto-movado kaj estis refoje elektita prezidanto de [[SES]] okupantekaj okupis tiun postenon ĝis 2006.
 
Bruno Graf gvidis aron da kursoj, vizitis plurajn Universalajn Kongresojn kaj estas dumviva membro de [[UEA]].
162

redaktoj