Radioprogramado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rainmonger (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Radioprogramado''' estas la enhavo, kiu elsendiĝas de radiostacioj. Dum la frua epoko de radiofonio, enhavo tipe inkluzivis ekvilibrion de komedio, dramo, novaĵo, muziko, kaj s...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:31, 9 aŭg. 2007

Radioprogramado estas la enhavo, kiu elsendiĝas de radiostacioj.

Dum la frua epoko de radiofonio, enhavo tipe inkluzivis ekvilibrion de komedio, dramo, novaĵo, muziko, kaj sporta raportado. Usona radioprogramado inkluzivis la plej faman holivudan talenton de la epoko. Radiofoniaj popularaj dramoj (angle: soap operas) ekis en Usono je 1930 kun Painted Dreams (Pentrataj sonĝoj). Malgraŭ la plejparta uzado de radiofonio estis por parolata distraĵo, la Grand Ole Opry, je 2006 estanta la plej daŭra radioprogramo, havis (kaj havas) fokuson de elsendado de kontrea muziko ekde ĝi ekis je 1925.

Dum la malfruaj 1940-oj kaj fruaj 1950-oj, televido erodis la popularecon de radiofonia komedio, dramo, kaj varieteoj. Je la malfruaj 1950-oj, radiofonia elsendado prenis la plejpartan formon, kiun ĝi havas hodiaŭ — kun forta fokuso en muziko, novaĵo, kaj sportoj, kvankam dramo eblas audiĝi, speciale en la BBC.

En Britio dum la 1950-oj, radiofonia elsendado superregiĝis de la BBC. rok- kaj pop-muzikaj amantoj, malkontentaj kun la elsendo de la BBC, ofte aŭskultis la anglalingvan Radion Luksemburgio (angle: Radio Luxembourg). Dum la post-1964-a epoko, okcidenteŭropa apudborda radiofonio (kiel Radio Caroline, elsendanta de ŝipoj ankrataj aŭ forlasitaj fuortoj) helpis oferti la postuladon por pop- kaj rok-muziko. La BBC lanĉis ĝian propran pop-muzikan stacion, BBC Radio 1, je 1967.

En Suda Azio, Radio Ceylon (Radio Cejlono, la plej malnova radiostacio en la regiono) estis la "Reĝo de la Radiondoj" dum la 1950-oj kaj 1960-oj. Elsendado en Cejlono lanĉiĝis de brita inĝeniero Edward Harper je 1925. Radio Ceylon fariĝis publika korporacio je 1967 kaj renomiĝis kiel la Sri-Lanka Elsendada Korporacio (angle: Sri Lanka Broadcasting Corporation), kiam la insulo respublikiĝis je 1972.

Lastatempe, estis reviviĝo de intereso en kiu, tiu nun nomiĝas kiel la "ora epoko de radiofonio," kaj transvivantaj radioprogramoj interŝanĝiĝas kaj kolektiĝas en bobeno-al-bobena, kaseda, KD-a, kaj MP3-a formatoj.