Zahra Kazemi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
*13a de julio 2003: la Irana nacia novaĵservoo IRNA raportas, ke Kazemi "suferis de [[apopleksio]] dum oni faris pridemandadon kaj mortis en malsanulejo." La saman tagon, sub premo de Kanado, la prezidento de Irano, Mohammad Khatami, ordonas al kunveno de kvin ministroj fari enketon pri ŝia morto.
*16a de julio 2003: Irano konfesas, ke oni batis la mortintan Kazemi.
*20a de julio 2003: IRNA raportas, ke Kazemi mortis de rompita kranio kaŭzita de "fizika atakoperforto".
*21a de julio 2003: Irano nomas ĝeneralan prokuroron Saeed Mortazavi por gvidi sendependan enketgrupon por priesplori ŝian morton. Tiu decido estis tuj akre kritikata de reformismaj Iranaj [[parlamenta deputito|parlamentaj deputitoj]], ĉar Mortazavi mem estis akuzita pro lia malsukceso evitigi la morton de Kazemi, kaj oni vaste kredas, ke li estis la organizanto de ĵusa ondo de arestoj de verkistoj kaj ĵurnalistoj. Tio ne kontentigis Kanadon, kiu iĝis pli kaj pli senpacienca pri la nevolemo de Irano "klare demonstri, ke oficistoj ne rajtas agi senpune" (Ministro pri eksterlandaj aferoj [[Bill Graham]]).
*23a de julio 2003: Oni enterigas la korpon de Kazemi en ŝia naskiĝurbo [[Shiraz, Irano]], laŭdire laŭ la deziroj de ŝia patrino Ezzat Kazemi kaj parencoj en Irano, sed kontraŭe al la deziroj de ŝia filo, Stephan Hachemi, kiu loĝas en Montrealo, kaj de Kanadaj oficistoj. Sekve Kanado revokas ĝis alia ordono sian ambasadoron el Irano kaj pridiskutas la eblecon de sankcioj kontraŭ Irano. (Ŝia patrino poste asertis, ke oni faris premojn al ŝi.)