Narvik: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nds:Kommun Narvik
+
Linio 2:
 
Pro la situo ĉe la varma [[Golfofluo]] en la [[Atlantiko]] Narvik estas bonega loko por subakvadi. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la fino de la 'Malmbana' (ercolinio), la fervojo de [[Luleå]] en [[Svedio]] sur kiu oni transportas ferercon kiu estas enŝipigita en Narvik. La kaŭzo de enŝipigo de la erco en Narvik kaj ne en Luleå estas ke la [[Botnia Golfo]] kaj partoj de la [[Balta Maro]] dum la vintro glaciiĝas kaj la Norvega bordo danke al la varma golfofluo ĉiam havas senglaciajn havenojn.
 
La lokon de la urbo elektis angla–sveda konzorcio en 1883 kaj nomumis Victoriahavn en 1887. La investa konzorcio bankrotis en 1889, sed la konstruon daŭrigis la norvega registaro en 1892 kaj ŝanĝis la nomon en 1898 al Narvik.
 
Ĝi iĝis urbo en 1902 kaj rapide evoluis danke al la plej norda fervoja linio de la mondo. Dum la duia mondmilito, la germanoj okupis ĝin (aprilo de 1940), antaŭ ties bordoj okazis akraj bataloj inter la brita kaj germana mararmeoj. Ĝin reakiris por la aliancanoj angla-franca ekspedicia armeo, la 28-an de majo, sed post kolapso de la franca fronto, ili devis evakui la soldatojn la 9-an de junio.
 
Post la milito, Narvik estis rekonstruita kaj denove iĝis grava haveno de la ferercoj. Tio kaj la fiŝado gravas en ties ekonomia vivo.
 
==Eksteraj ligiloj==