Kipĉakoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kelkaj korektoj
e + enhavo el la eksa artikolo "kumanoj"
Linio 13:
En la jaro [[1241]] kipĉakoj estis definitive konkeritaj fare de mongoloj. Post la disfalo de la Mongola Imperio kipĉakoj iĝis regataj de la [[Ora Hordo]]. Iom post iom ili dissolviĝis inter la alia tjurka loĝantaro de la Ora Hordo, parte forminte multajn modernajn etnojn, kiel [[kazaĥoj]], [[krime-tataroj]], [[tataroj]], [[nogajoj]], [[baŝkiroj]], [[kumikoj]] k.a.
 
La okcidentaj kipĉakoj (aŭ ''kumanoj'') plejparte migrisformigris en [[Hungario|Hungarion]]; multaj el ili iĝis dungosoldatoj dum la Krucmilitoj kaj en la [[Bizanca Imperio]]. La 2 regionoj de [[Hungario]], kie vivis kumanoj, nomiĝas "Granda Kumanujo" (norde de la rivero [[Körös]]) kaj "Malgranda Kumanujo" (inter [[Danubo]] kaj [[Tiso]]). La nom-elemento ''kun'' (hungara vorto por ''kumano'') retroveblas en la departementaj nomoj [[Jász-Nagykun-Szolnok]] kaj [[Bács-Kiskun]], krome ankaŭ en la hungaraj urbonomoj kaj vilaĝonomoj.
 
[[Dosiero:Kipĉaka arto.jpg|thumb|200px|Stepa kipĉaka arto (ekspozicio en [[Dnipropetrovsko|Dnepropetrovsko]])]]