Marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 34:
 
Ankaŭ surface manĝantoj kiuj naĝas ofte havas unikajn bekojn, adaptitajn al sia specifa predo. [[Priono]]j havas specialajn bekojn kun filtriloj nomitaj [[lamellae]] por filtri [[planktono]]n el amaso da akvo,<ref name = "Brooke">Brooke, M. (2004). ''Albatrosses And Petrels Across The World'' Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0</ref> kaj multaj albatrosoj kaj petreloj havas hokoformajn bekojn por kapti rapidajn predojn. Mevoj havas pli ĝeneralajn bekojn kiuj respegulas sian pli oportuneman vivstilon.
==== Persekutplonĝado ====
[[Image:Penguinu.jpg|thumb|200px|left|Barba Pingveno estas tre akvodinamika persekutplonĝanto.]]
Persekutplonĝado kaŭzas grandan premon (kaj evolue kaj fiziologike) ĉe marbirdoj, sed la rekompenco estas pli ampleksa areo en kiu manĝi la persekutplonĝantoj. Propulsado subakva devas esti farata de flugiloj (kiel faras pingvenoj, aŭkoj, [[Plonĝpetrelo]]j kaj kelkaj aliaj specioj de petreloj) aŭ piedoj (kiel faras [[kormorano]]j, [[grebo]]j, [[kolimbo]]j kaj kelkaj tipoj de fiŝmanĝantaj [[anaso]]j). Persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj estas ĝenerale pli rapidaj ol tiuj elpelitaj per piedoj.<ref name = "Burger">Schreiber, Elizabeth A. & Burger, Joanne.(2001.) ''Biology of Marine Birds'', Boca Raton:CRC Press, ISBN 0-8493-9882-7</ref> Ambaŭkaze la uzado de flugiloj aŭ piedoj por persekutplonĝado limigas sian utilon por aliaj uzoj: kolimboj kaj greboj piediras malfacilege (se tio okazas), [[pingveno]]j ne kapablas flugi kaj aŭkoj ŝanĝis flugolertecon kontraŭ pli lerta subnaĝado. Por ekzemplo, la [[Aŭko]] (atlantika aŭko) bezonas 64 % plie da energio por flugi ol samgranda petrelo.<ref name = "Auk">Gaston, Anthony J. & Jones, Ian L. (1998). ''The Auks'' Oxford:Oxford University Press, ISBN 0-19-854032-9</ref> Multaj [[pufino]]j estas intermeze inter ambaŭ, ĉar havas pli longajn flugilojn ol tipaj persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj sed pli pezan flugilŝarĝon ol la aliaj surfacomanĝantoj inter la [[Procelariedoj]], kapabligante ilin por subnaĝado en grandaj profundoj same ke ili kapablas flugi akurate kaj longdistance. La plej impresa subnaĝado inter pufinoj troviĝas en la [[Mallongvosta pufino]], kiu povas subnaĝi je 70 m profunde.<ref>Weimerskirch, H., Cherel, Y., (1998) Feeding ecology of short-tailed shearwaters: breeding in Tasmania and foraging in the Antarctic? ''Marine Ecology Progress Series'' '''167''': 261–274</ref> Ankaŭ kelkaj specioj de albatrosoj estas kapablaj de limigita subnaĝado, kun la [[Fulga albatroso]] kaj sia rekordo je ĝis 12 m.<ref>Prince, P.A., Huin, N., Weimerskirch, H., (1994) "Diving depths of albatrosses" ''Antarctic Science'' '''6''': (''3'') 353–354.</ref> El inter ĉiuj persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj, la plej efika en aero estas la [[albatroso]]j kaj ne estas hazarde, ke ankaŭ ili estas la plej mallertaj plonĝantoj. Tiu estas la reganta grupo en polusaj kaj subpolusaj medioj, kaj ĝi estas laŭenergie malefikaj en mezvarmaj akvoj. Per sia mallerteco flugi multaj persekutplonĝantoj elpelitaj per flugiloj estas pli limigitaj en siaj manĝoteritorioj ol aliaj grupoj, speciale dum la reprodukta sezono kiam malsataj idoj bezonas regulan manĝon.