Kontaktlenso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
''Duraj aŭ fasontenaj lensoj'' havas pli longan uzodaŭron kaj tralasas multe da oksigeno. Ĉi lasta estas pli bona por la sano de la homa [[okulo]]. Kontraŭe ili povas esti pli malkomfortaj ĉar ili estas malpli fleksiĝemaj. Cetere duraj lensoj ne plu estas farataj el la malkomforta [[vitroplasto]]. La plejmulto de la duraj lensoj havas uzodaŭron de kelkaj jaroj kaj estas relative malmultekostaj en prizorgado.
 
''Molaj lensoj'' (faritaj el [[polimero]], materialo kiu similas al perspekso kiu fariĝas fleksiĝema en kombinado kun likvo) estas pli grandaj kaj fleksiĝemaj. Estas malpli da specoj kaj mezuroj ol ĉe duraj lensoj ĉar la lenso mem adaptiĝas al la formo de la okulo. Pro la porihava strukturo la lenso ensorbas multe da akvo. La mola lenso facile sin suĉas al la okulo kaj estas komforta. Tamen ĉi tiu lenso pli rapide malpuriĝas pro la miksiĝo kun ĉiaj substancoj en la larmlikvo. Pro la prizorgado la portantoj devas pagi pli ol portantoj de duraj lensoj. Molaj lensoj devas resti malsekaj kaj do devas esti konservataj en lensolikvo alie ili duriĝas kaj povas rompirompiĝi.
 
{{commons|contact lens}}