Mafio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Мафия
Pietersz (diskuto | kontribuoj)
detaligo
Linio 1:
: Pri la aliaj signifoj de la vorto vidu [[Mafio (apartigilo)]]
'''Mafio''' estas bone organizita sekreta krim-grupoorganizaĵo, fojeestiĝinta grandaen [[Sicilio]]. La vorto estas pruntita el la [[sicilia dialekto]] (''mafia'' aŭ ''maffia''). EnMembro Usonode kajla kelkajgrupo aliajestas landojmafiulo, funkcias etnaj mafioj ([[itala,|itale]] rusa ka. mafioj)''Mafioso''. Komparu:
** [[Paolo Borsellino]]
** [[Giovanni Falcone]]
** [[Camorra]]
** [[Ndrangheta]]
 
En ĉiutaga lingvo la vorto '''mafio''' iĝis la vorto por ĉia ''sekreta krimorganizaĵo'', pri ekzemploj [[#Eksteritalaj krim-organizaĵoj|vidu sube]]). (Lingva fakesprimo: [[deonimo]] = iu tipa specifa produktomarko donas sian nomon por la tuta grupo de similaj produktoj.)
 
==Cosa Nostra, la origina mafio ==
Ĉar la termino '''mafio''' ĝeneraliĝis por signifi ĉiujn tiaspecajn krim-organizaĵojn, oni hodiaŭ prefere parolas pri '''Cosa nostra''' (''Nia kazo'') por la sicilia mafio.
 
La sicilia mafio formiĝis el armitaj bandoj, dungitaj de grandbienistoj en Sicilio por protekti la bienojn kontraŭ ribelantaj kamparanoj. Malfacilas diri, ''kiam'' ĝi ekestis, la vorto "mafio" ĉiukaze iĝis konata en la [[18-a jarcento]].
 
La mafio diferenciĝas de aliaj formoj de organizita krimado per sia strukturo:
Mafio konsistas el tiel nomataj ''familioj'' (aŭ ''klanoj'', kvankam ne temas pri grupo de komuna biologia heredo), rigore [[hierarkio|hierarkie]] organizita gruparo, kies membroj devas strikte observi la regularon.
Mafio estas kvazaŭmilitista, esence [[patriarkismo|patriarkisma]] organizaĵo. La membroj ekskuzive estas viroj. Ĉiu ''familio'' havas sian ĉefon, al kiu la aliaj familianoj absolute obeu. Novuloj estas enkondukataj nur per la atesto de malnovaj membroj.
 
Deliktoj kontraŭ la reguloj estas severe punataj. La ĉefa ordono estas ''omertà'' (humileco), kio signifas absolutan silenton al ne-''familianoj'' pri la planoj kaj agadoj de la ''familio'', ne-obeinto estas murdita.
 
La ĉefaj krimokampoj de mafio estis [[ĉantaĝo]], [[kidnapo]] kaj [[subaĉetado]], hodiaŭ krome [[drogokomerco]] kaj -kontrabando, [[armilkomerco]] kaj -kontrabando, [[protektomono]] kaj [[monlavado]].
 
Cosa Nostra estis la plej forta mafio-organizaĵo en Eŭropo. Ĝiaj centraloj estas en Sicilio. Oni taksas, ke ĝi havas 5.000 membrojn kaj 20.000 simpatianojn.
 
== La italaj mafioj ==
Kiel ''mafiojn'' (italbazaj krim-organizaĵoj laŭ mafia tradicio) oni povas rigardi:
 
* '''en Italio'''
** Cosa Nostra en [[Sicilio]]
** [[Camorra]] en [[Napolo]]
** [[Ndrangheta]] en [[Kalabrio]], taksata kiel la plej influa mafieca organizaĵo en Eŭropo (ĉ. $40 miliardoj jare)
** [[Sacra Corona Unita]] en [[Apulio]], formiĝis nur en [[1983]]
 
* '''en Usono'''
** La usona ''Cosa Nostra'' pro la sicilia deveno de siaj ĉefoj estis rigardata [[filio]] de la sicilia mafio, kvankam neniam pruviĝis, je kiu grado ĝi estis ligita al la sicilia mafio, kaj ĉu ankoraŭ hodiaŭ ambaŭ havas komunan organizadon. (Membroj en [[1920-aj jaroj|1920-30-aj jaroj]]: Lucky Luciano; membroj en [[1980-aj jaroj|1970-80-aj jaroj]]: John Gotti und Sammy Gravano)
 
== Aliaj krim-organizaĵoj ==
Jenaj krim-organizaĵoj ofte estas nomataj ''mafio'', kvankam ili ne parencas al mafio de itala tradicio. Prefere oni nomu tiujn senpere ''krim-organizaĵo''.
 
* '''En Usono''' - ''Kosher Nostra'' estis krima ligo en [[Novjorko]] de la [[1930-aj jaroj]]. Oni atribuis centojn da murdoj al ĝi. La nomo alludas judan variaĵon de ''Cosa Nostra''. Famaj membroj estis: Meyer Lansky, Bugsy Siegel kaj Dutch Schultz. ''Kosher Nostra'' estingiĝis per la morto de siaj membroj.
 
* '''En Kolombio''' - ''Kokainmafio'' aŭ ''drogomafio''. En la 1970-aj ĝis 90-aj jaroj du kolombiaj [[drogo]]-[[kartelo]]j regis la [[kokaino]]-merkaton de Sud- kaj Nordameriko. La pli potenca estis la ''Cali''-kartelo (80 % de la kokain-komerco en Usono). La ''Medellín''-kartelo estis pli malgranda, sed fifamiĝis pro sia ĉefo [[Pablo Escobar]] (1949-1993), kiu per kokain-[[kontrabando]] riĉegiĝis (laŭ magazino [[Forbes]]: numero 7 el la plej riĉaj en la mondo en 1989), elektiĝis kiel deputito en la nacia parlamento. Li estis taksata la plej brutala ĉefo de bando (3 prezident-kandidatoj, duono de la jŭgixistoj de la ĉefkortumo dum unu atenco, ĉ. 500 policistoj kaj sennomaj aliaj estis murditaj laŭ lia ordono). Li mem estis mortpafita ''dum fuĝo'' en 1993. Post lia morto kolapsis la drogoimperio.
 
* '''En Pollando''' - Post kolapso de la komunismo du ''mafioj'' klopodis regi [[Varsovio]]n: Pruŝkov-Mafio kaj Volomin-Mafio. Ĉefenspezoj de ambaŭ estis [[ĉantaĝo]] (''protektmono''), kontrabando kaj drogokomerco. Ili kaŭzis amason da murdoj. Intertempe la ĉefoj preskaŭ ĉiuj aŭ mortis aŭ estas en prizono, kaj la influo komplete velkis.
 
* '''En Japanio''' - ''[[Yakuza]]''
 
* '''En Ĉinio''' - La ''[[Triadoj]]''
 
 
Vidu ankaŭ pri jenaj juĝistoj kaj "Mafio-ĉasistoj":
** [[Giovanni Falcone]] (1939-1992)
* [[Paolo Borsellino]] (1940-1992), amiko kaj posteulo de Falcone
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.gangrule.com GangRule], datenbanko de krimulaj dinastioj
{{el}} [http://glasgowcrew.tripod.com/index.html Mafia International], informoj pri famaj krimuloj]
{{el}} [http://gangstersinc.tripod.com/EuroItalian.html en - Informoj pri la mafio-branchoj kaj kelkaj ĉefoj]
 
[[Kategorio:Krimo]]