Helico (apartigilo): Malsamoj inter versioj

apartigilo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
baza difino
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:38, 28 feb. 2005

Helico ( de la helena έλιξ = turniĝo, tordiĝo) principe estas geometria linio, kiu estigas, kiam punkto cirkle rotacias ĉirkaŭ akso kaj samtempe moviĝas laŭlonge de ĝi. Ambaŭ moviĝoj havas konstantan rapidon.

Matematike eblas diri, ke helico estas kurbo sur cilindro, kiu sekcas ĉiujn cirklojn, kiuj generas la cilindron, je egalaj anguloj.

En pli vasta senco helico estas

  • surfaco generata de la ortanto de la menciita punkto al la akso, aŭ
  • objekto, kies surfaco similas al parto(j) de tia surfaco.

Gravaj ekzemploj de helicoj estas

  • mov-helico, kiu movas ekzemple ŝipon aŭ aviadilon, transformate rotacian movon al rekta
  • similforma turbino, kiu inverse kaptas la forton de moviĝanta medio (gaso, fluaĵo) por transformi ĝin al rotacio
  • transport-helico, kiu transportas likvaĵon aŭ pulvorecan substancon en tubo
  • bor-helico, kiu transportas la skrapaĵojn laŭlonge de borilo for de ties pinto
  • ŝraŭb-helico, kiu servas por firmteni ŝraŭbon en ŝraŭbingo
  • helica risorto, kiu koncentras la risortan forton de elasta fadeno en unu direkto
  • la duobla helico de DNA
  • korktirilo
  • la konko de heliko, kvankam la radio de ĝia linio ne estas konstanta