Pere Calders: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: es:Pere Calders
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pere CALDERS''' (naskiĝis [[1912]], mortis [[1994]]) estis [[Katalunio|kataluna]] [[verkisto]].
 
Naskiĝinte en [[Barcelona]], li studis pentrarton kaj desegnarton, laboris en reklamagentejo, ankaŭ estis ĵurnalisto kaj faris bildajn ŝercojn en la gazetoj ''El diario mercantil'', ''Avui'' kaj ''L'esquella de la torratxa'', ĉi-lastan li direktoris kun sia amiko kaj verkisto Avel·lí Artís Gener. En [[1936]] li publikigis la romanon ''La Glòria del doctor Larén'' kaj la novelaron ''El primer arlequí''. En liaj verkoj ĉefrolas la absurdo kaj la hazardo. Dum la hispania[[hispana internaenlanda milito]] ([[1936]]-[[1939]]) Calders kunlaboris en politikaj publikaĵoj kaj aliĝas al la respublika armeo, kie li laboris kiel kartografo en [[Teruel]]. El tiuj spertoj li verkis la romanon ''Unitats de xoc''. Post la milito li forvojaĝis en [[Meksiko]]n, kie li ekrilatis kun aliaj elmigrintoj kiel la poeto [[Josep Carner]], pri kiu li poste verkis [[biografio]]n.
 
En Meksiko Calders pasigis 23 jarojn kaj neniam li adaptiĝis al meksika vivmaniero kvankam la meksika kulturo influis en liaj literaturaĵoj kiel la novelo ''Aquí descans Nevares'' (1967), kaj li ĉiam deziris reveni en sian landon. En la Ameriko li laboris por la eldonejo ''Uteha'', kaj ankaŭ kunlaboris en revuoj faritaj de katalunoj rifuĝintaj en Meksikon, kiel la fama revuo ''Pont Blau''. Li daŭre verkis romanojn kaj novelojn, kaj aperigis siajn fikciaĵojn en Barcelono. En [[1955]] aperas la novelaro ''Cròniques de la veritat oculta'', en [[1957]] ''Gent de l'alta vall'', kaj en [[1959]] ''Demà a les tres de la matinada''. Alia tre interesa verko estas la romano ''Gaeli i l'home déu'', kiun li verkis en 1938 sed la libro ne eldoniĝis ĝis la jaro 1986.
 
La meksika eldonejo kie li laboris, aĉetis la barcelonan firmaon ''Montaner i Simon'', kio faciligis lian revenon en Katalunion. Denove en Barcelono li verkis por revuoj ''Tele-Estel'', ''Canigó'', ''Serra d'or'' kaj ''El temps''. En [[1964]] li publikigis la premiitan romanon ''L'ombra de l'atzavara'', kaj en [[1966]] la romanon ''Ronda naval sota la boira'' (kiu, laŭ la kritikistoj, estisestas lia plej bona verko, kaj tre estimata de la aŭtoro mem). En [[1978]] Calders publikigis novan kolekton dade rakontoj en ''Invasió subtil i altres contes''. Aliaj libroj de Pere Calders estas ''Tot s'aprofita'', ''De teves a meves'', ''L'honor a la deriva'' kaj ''El barret fort''.
 
En literaturo de Calders abundas [[fantasto]], absurdo kaj eksterordinaraj fenomenoj; la rolantoj vivas en mondo kie oni povas certi pri nenio. La pesimismo estas miksita kun humuro kaj simpatiaj trajtoj de la rolantaj homoj. La fantasto evoluas de magio al sciencfikcio. La aŭtoro sin esprimas sprite kaj amuze per nuanc-riĉa lingvo, kio altgrade konsistigas lian propran stilon. Troveblas romanoj kaj noveloj de tiu aŭtoro tradukitaj en pluraj lingvoj.
 
[[Kategorio:HispanajKatalunaj verkistoj|Calders, Pere]]
[[Kategorio:MortintojKatalunlingvaj en 1994verkistoj|Calders, Pere]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1912|Calders, Pere]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1994|Calders, Pere]]
 
[[ca:Pere Calders i Rossinyol]]