Kataluna Esperantisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
Linio 22:
 
===Kvara periodo===
En julio [[1930]], kiam generalo Primo de Rivera estis transdoninta la potencon al la pli liberala generalo Berenguer, KEF restariĝis kaj ĝi denove eldonis ''Katalunan Esperantiston''. La revuo aperis kun la numero 172 kaj klarigis, kiujn numerojn ĝi agnoskis kiel iamajn oficialajn organojn de KEF:
 
* ''Kataluna Esperantisto'' (unua periodo): numeroj 1-71 ([[1910]]-[[1917]])
* ''Bulteno de KEF'': numeroj 1-13 ([[1918]]-[[1920]])
* ''Kataluna Esperantisto'' (dua periodo): numeroj 1-36 ([[1921]]-[[1923]])
* ''Lʼesperantista català'': numeroj 1-3 ([[1924]])
* ''Kataluna Esperantisto'' (tria periodo): numeroj 1-48 ([[1924]]-[[1928]])
 
Per tio ĝi malagnoskis la numerojn eldonitajn de Katalun-Baleara Esperantista Federacio.
 
La redaktoro de la nova periodo estis [[Jaume Grau Casas]] kaj ''Kataluna Esperantisto'' fariĝis pli klasika bulteno de la asocio kaj de la floraj ludoj. Ĝi aperis ĉiun duan monaton, krom mallongaj paŭzoj pro ekonomiaj kialoj.
 
En decembro [[1936]] KEF anoncis "provizoran halton" pro la eksplodo de la [[hispana enlanda milito]] en julio. Tamen la venko de la [[faŝismo|faŝista armeo]] longigis la pauzon 46 jarojn.
 
===Kvina periodo===