Kata Luno: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: '''Kata Luno''' estis revuo eldonita de Kataluna Esperanto-Junularo en la 1980-aj jaroj. Ĝia unua numero aperis en 1985 sub la redakto de Karles Berga,... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:46, 24 aŭg. 2007
Kata Luno estis revuo eldonita de Kataluna Esperanto-Junularo en la 1980-aj jaroj. Ĝia unua numero aperis en 1985 sub la redakto de Karles Berga, sed ekde la dua numero la revuon redaktis Hèctor Alòs i Font. En 1986 transprenis la respondecon Arnau Torras, kiu ĝin redaktis dum pluraj jaroj. Kvankam principe dumonata, ĝi estis ne tro regula. Ĝi neglektis informojn pri la Esperanto-movado, sed ĉefe enhavis verkaĵojn de la anoj de KEJ, unualoke komiksojn de Arnau.