Rondelo (poezio): Malsamoj inter versioj

13-versa poemo, kies rimskemo estas ABba abAB abbaA
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Znusgy (diskuto | kontribuoj)
elangligis
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:09, 6 mar. 2005

Rondelo (france rondeau, itale rondo) estas formo de franca poezio konsistanta el 13 versoj verkitaj sur du rimoj, kaj ĝi estas ankaŭ la responda muzika formo disvolvita por enmuzikigi tiun ĉi apartan versostrukturon. Ĝi estis unu el la tri fiksformaj poemoj (la aliaj du estis la balado kaj la virelajo), kaj unu el la versoformoj en Francio plej ofte enmuzikigataj inter la malfrua 13-a kaj la 15-a jarcentoj.

La rondelo estas formo de verso uzata ankaŭ en la monda poezio. Ĝi utiligas refrenojn, ripetitajn laŭ certa stiligita ŝablono. Oni kutime rigardis kiel defion fari ke tiuj ĉi refrenoj kontribuu al la senco de la poemo en kiel eble plej konciza kaj elvoka maniero. La rondelo konsistas el dek tri versoj el ok silaboj, plus du refrenoj (kiuj estas duonversoj, el po kvar silaboj), utiligante, entute, nur tri rimojn. Ĝi havas tri strofojn kaj ĝia rimskemo estas jena: (1) A A B B A (2) A A B kun refreno: C (3) A A B B A kun konkluda refreno: C.

Rondelo estas ankaŭ baroka danco, ofte enmetigata en suiton. Ĝia origino estas franca.

Muziko

La vorto estas uzata en muziko en multaj manieroj, plej ofte por indiki muzikan formon, sed ankaŭ por indiki karakterspecon, kiu estas aparta de la formo.

En rondela formo, ĉefa temo (iafoje nomata la "refreno") alternas kun unu aŭ pluraj kontrastaj temoj, nomataj epizodoj. La formo entute povas esti reprezentita kiel ABACADA ... La nombro da temoj povas varii inter pecoj, kaj la revenanta elemento estas iafoje ornamita aŭ mallongigita por provizi variecon.

La formo komencis esti ofte uzata ekde la klasika epoko, kvankam ĝi troviĝas en pli fruaj verkoj. En la klasika kaj romantika periodoj ĝi estis ofte uzata por la lasta movimento de sonato, simfonio, konĉerto, aŭ peco de ĉambra muziko.

Unu ofta etendo de la rondela formo estas kombino kun sonata formo, kio kreas sonatrondelon. Tiel, la dua temo agas en maniero simila al la dua temaro en sonata formo, aperante unue en tonalo alia ol la toniko kaj poste ripetiĝante en la tonika tonalo. Malsimile al sonata formo, estas nenia tema disvolvo krom eble en la finaĵo.

Rondelo kiel karakterspeco (aparte de la formo) egalas al muziko, kiu estas rapida kaj vigla — kutime alegra. Muziko, kiu estas indikita "rondelo", ordinare apartenas kaj al la formo kaj al la karaktero. Aliflanke, estas multaj ekzemploj de malrapidaj kaj pensemaj verkoj, kiuj estas rondelaj laŭ formo sed ne laŭ karaktero. Komponistoj kutime ne nomas tiajn verkojn "rondeloj".