Agent Orange: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Agent Orange''' [oranĵ] estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en Vjetnamio, inter 1962 kaj 1970. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senf...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Agent Orange''' [oranĵ] estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en [[Vjetnamio]], inter [[1962]] kaj [[1970]]. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la fortojn de Vietkongo, aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.
 
La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-[[dioksino]]n, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis ĉ. 50 milionoj litrojn da Agent Orange. Tiu kvanto entenis ĉ. 170 kg da dioksino.
 
La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskiĝaj malnaturaĵoj. Ĉar la [[duoniĝa tempo]] de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio.
 
 
 
[[ca:Agent taronja]]