Roman Dobrzyński: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
x
x
Linio 3:
Dobrzynski esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO 1966-1968 kaj redaktoro de ''[[Kontakto]]'' 1968-70.
 
De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. ''[[Bona Espero (filmo)|Bona Espero]]'' (1984), "Sieĝoj de Malborko" (2004). En 1995 li esperantistigis la televidan lingvokurson de BBC: Mazi en Gondolando. Dobrzynski estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK, en Varsovio 1987. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA 1989-92. Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia libro La Zamenhofstrato kun interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. Dobrzynski daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperantoaranĝoj, ekz. "Sieĝoj de Malborko" (2004).
 
[[Kategorio:Polaj esperantistoj|Dobrzyński, Roman]]