Peter Carl Fabergé: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Peter Carl Fabergé
Linio 8:
Pli poste laboris Fabergé kiel juvelisto kaj en la Petersburga [[Ermitaĵo]]. Li restaŭris kun sia frato multajn juvelojn de la caroj, kalkulis ties valorojn kaj katalogis ilin. Tiu okupiteco inspiris Fabergé-fratoj, juvelarojn reprodukti en malnovrusa stilo kaj en propra metiejo, parte kiel originalsimilajn kopiaĵojn. Tio alportis por ili riĉecon.
 
La trarompon akiris Fabergé-oj, post kiam ili sukcesis forvendi sur la malnovrusa ekspozicio en [[1882]] en [[Moskvo]] kelkajn multekostajn laboraĵojn al la caro [[Aleksandro la 3-a (Rusio)|Aleksandro la 3-a]]. Li pruntis por la unua Fabergé-ovo al Peter Carl Fabergé ormedalon. Tiu estimo estas dankebla i.a. al ''Eric Kollin'', [[Finnlando|finna]] oraĵisto, kiu havis la ideon, la tradician rusan [[paskokutimo]]n kunligi per oraĵista arto.
 
Poste naskiĝis je ĉiu paska festo unu Fabergé-ovo, kiu estis farita por la carino [[Dagmar de Danio|Maria Fjorodovna]] kiel donaco. Fabergé gajnis por la laboro la renomajn juvelistajn majstrojn ''Miĥail Evlampievitĉ Perĥin'' kaj ''Henrik Wigström''. Post [[1895]], filo kaj posteulo de Aleksando, [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]] petis po du ovojn, kiujn li donacis al la carino [[Aleksandra de Hessen-Darmstadt|Aleksandra]] kaj sia patrino.
 
La plimulto de la verkaĵoj verkiĝis ĝis [[1916]] kaj Fabergés portis la titolon de Imperiestra Korta Juvelisto. Sur pinto de siaj sukcesoj, metiejo de Fabergé pretigis krom tabulaj arĝentaĵoj, horloĝoj kaj ornamaj [[Skulpturo|bestoskulpturoj]] ankaŭ metalajn skulptilojn laŭ rusa [[popolarto]] – krom tiuj ankaŭ malmultekosatjn modojuvelojn en "okcidenta" stilo. La familio, metiejo tiam havis sidejojn en Moskvo, [[Odessa]], [[Kievo]] kaj [[Londono]] kun pli ol 700 kunlaborantoj, el kiuj 500 en Sankta Petersburgo. Ekde [[1882]] ĝis [[1917]] produktiĝis ĉ. 150.000 pecoj. En [[1897]] donis la [[svedoj|sveda]] reĝa korto al Peter Carl Fabergé la titolon de Reĝa Korta Juvelisto. Lia verkaro estis ekspoziciita en [[1900]] kiel aldono de Rusio al la [[mondekspozicio]] en [[Parizo]].