Theodor Baillet von Latour: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Theodor Baillet de Latour, litografio de [[Joseph Kriehuber]] '''Theodor Graf Baillet de LATOUR''' (15-an de junio 1780 en Linz - [[6-an de ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:42, 5 sep. 2007

Theodor Graf Baillet de LATOUR (15-an de junio 1780 en Linz - 6-an de oktobro 1848 en Vieno) estis aŭstra oficiro kaj politikisto.

Theodor Baillet de Latour, litografio de Joseph Kriehuber

Latour devenis el malnova nobla familio kaj estis filo de Maximilian Graf Baillet von Latour (1737-1806), marŝal-leŭtenanto kaj pezidanto de la kortega milita konsilio. Li elstaris dum la liberiga milito, en 1815 iĝis generalmajoro. Li estis kavaliro de la ordeno Maria Terezia. Ekde aprilo de 1848, li estis milita ministro en la konstitucia registaro de Aŭstrio.

Latour volis apogi la taĉmentajn militirojn de la kroata nobelo kaj aŭstra generalo Joseph Jellačić kaj sendi al li Vienan batalionon, kiu devis batalo kontraŭ la hungara revolucio de 1848. Ribelaj grupoj de la viena loĝantaro volis tion obstakli kaj ŝturmi la militan ministerion, kie Latour estis linĉita kaj poste pendigita je strata laterno.

La atako de la 6-a de oktobro kondukis al foiro de la imperiestra kortego el Vieno kaj signis komencon de la viena oktobra revolucio de 1848.