Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 98:
ke volapuka vikipedio superis esperantan. Nu, temas plejparte pri aŭtomate kreitaj geografiaĵoj kiuj ne havas veran valoron. Kaj mi ne proponas krei aŭtomate artikolojn al Esperanta vikipedio. La malbona kvalito de Volapuka vikipedio nur malkreskigas gravecon de Volapuk kiel lingvo, malgrau tio ke ĝi havas amason da artikoloj. Eble atento kiun Volapuk tiel ricevas pozitive influas ankau al Esperanto kiel pli vera praktike uzata lingvo.
Jukka P 15:56, 6. Sep 2007 (UTC)
 
Eble nun iu reagos kaj faros same en la Esperanta vikipedio. Sen aŭtomata kreado de artikoloj, baldaŭ Esperanto troviĝos je la fino de la listo kaj vikipedio kiel reklamilo tute ne plu utilos. Ni kapablas krei altkvalitajn artikolojn, sed ni estas tro malmultnombraj por krei ilin amase. Do, daŭrigu ni tian laboron, dum aliaj kreos aŭtomata kaj amase ĝermojn de artikoloj, kiuj plialtigos la nombron de artikoloj kaj estos pligrandigitaj poste. --[[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 16:32, 6. Sep 2007 (UTC)