Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Volapuka vikipedio superis esperantan: Ioma traesploro de la volapuka vikipedio montras ke ...
Linio 107:
En [[Vikipedio:Internacia_Vikipedio|Internacia_Vikipedio]] Volapuko nur havas 797 artikolojn kaj estas sur la 120-a loko, kiel eblas? --[[Vikipediisto:Verdulo|Verdulo]] 18:44, 6. Sep 2007 (UTC)
: Tiu statistiko estis ĝisdatita laste je 15-a de aŭgusto. Dume laŭ [[meta:List_of_Wikipedias|List of Wikipedias]] volapuko je 07:04, 7. Sep 2007 (UTC) aperas je 15-a loko kun 92 784 artikoloj. Bonvolu atenti ke krom artikolnombro atentindaj estas sumo, profundeco, redaktoj kaj uzulnombroj. Evidente volapuka vikipedio apenaŭ havas da redaktantoj (nur 207 el kiuj kiom estas vere kapablaj kompreni la lingvon kaj aktivaj ? / kompare estas 3399 uzuloj por la esperanta vikipedio). Redaktoj estas 323 000 por 92 000 artikoloj : sekve ĉiu artikolo estis redaktita apenaŭ pli ol 3-foje. Kompare en la esperanta estas averaĝe po 14 redaktoj por ĉiu artikolo. Sumo da paĝoj estas 96 163 en la volapuka dum estas 202 721 en la esperanta : temas pri la neartikolaj paĝoj (diskutpaĝoj, paĝoj en la nomspacoj vikipedio, ŝablono, portalo, ktp) : tio spegulas la redaktan laboron de homaj kunlaborantoj. Laste pripensinda estas la profundeco 0 ĉe volapuko kompare kun 18 en la esperanta. Profundeco estas kalkulita kiel redaktoj/artikoloj × ne-artikoloj/artikoloj. Ĝi estas proksimuma indikilo de aktiveco de Vikipedio spegulante la oftecon de artikolĝisdatado. Fine : jam okazis ke tiu arte ŝvelitaj statistikoj subite malkreskas (okazis por Interlingvao kaj Ido) ĉar oni ĉu forigas amason da paĝoj kiuj ne nomindas artikoloj ĉu oni ĉesas konsideri ilin kiel artikoloj. Ĉio tio nur pruvas ke artikolnombro ne estas la precipa konsiderinda kriterio por taksi la valoron de nia esperanta vikipedio nek de nia lingvo : ŝajnas ke idistoj, interlingvaistoj kaj volapukistoj ekimagis ke se la artikolnombro de esperanta vikipedio estus la pruvo de la valoro de esperanto, sufiĉus ke ili per kiu ajn rimedo kreu vikipedion kun pli da artikoloj por pruvi ke sia lingvo estas pli valora. Tio estas stulta ludo kiun nur stultuloj povas gajni. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 07:04, 7. Sep 2007 (UTC)
:Ahem. Ĉiu la artikloj en la Ido Vikipedio pri vilaĝoj (?) estis kreita de mi, '''sen roboto'''. Ni ne uzas roboto en nia Vikipedio por krei artiklojn. Ne pensu ke mia multa laboro estas la resulto de roboto. Ĉiu artiklo estis kreita de mia fingroj. Fakte, la Esperanta Vikipedio havas multe pli artikloj kreita kun roboto kial (?) la Ido Vikipedio (ni havas 0 artiklo kreita de roboto, la Esperanta Vikipedia havas pli ol 20,000 kreita kun roboto). [[Vikipediisto:Mithridates|Mithridates]] 13:21, 7. Sep 2007 (UTC)
 
{| border="1" cellpadding="2" cellspacing="0" style="width:100%; background: #f9f9f9; border: 1px solid #aaaaaa; border-collapse: collapse; white-space: nowrap; text-align: right"