Aŭko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
| binomial_authority = [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]], [[1758]]
}}
'''Aŭko''' estas tipo de marbirdo, sed temas pri vorto kiu povas utili por nomigi la tutan familion de [[Aŭkedoj]], la genron ''[[Alca]]'', de kiu latinlingva vorto devenas Aŭko kaj la konatan specion, nome Aŭko , ''Alca torda'', kiu estas granda [[Aŭkedo]], 38-43 cm longa, kun enverguro de 60-69 cm. Ĝi estas la ununura membro de la genro ''Alca''.
==Aspekto==
La '''Aŭkoj''' estas nordatlantikaj [[akvobirdoj]] el la ordo de [[Ĥaradrioformaj]], kun larĝa '''flankebena beko''', pinta vosteto kaj kruroj malantaŭe lokiĝintaj. Plenkreskuloj estas '''nigraj supre kaj blankaj en brusto kaj ventro'''. La larĝa nigra beko finas per larĝa kaj malakra pinto. La vosto estas pinta kaj pli longa ol tiu de [[Urio]]; dumnaĝe ĝi aperas levata. Vintre la nigra vizaĝo blankiĝas. Krome estas aliaj '''mallarĝegaj blankaj strioj''' laŭlonge de la supra bekobazo, transe antaŭ la bekopinto kaj preskaŭ fine de la dorso antaŭ la vostokomenco. La kapo estas fortika kaj la kolo mallonga kaj dika. Junuloj havas blankan vizaĝon, ne tiom larĝan bekon kaj sen blankaj strioj.