Luhačovice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Luhačovice
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Luhačovice''' estas signifa [[banloko]] kun 5 800 loĝantoj kaj centro de vojaĝtrafiko, situanta en sudorienta [[Moravio]], 12 km de urbo [[Uherský Brod]].
 
La plej granda moravia banloko situas en Vizovická vrchovina (Vizovická-[[montetaro]]), en valo de rivero [[Horní Olšava]]. Sur la fundo de la valo fontas hidrogenkarbondioksido-kloridsodaj alkalaj mineralakvoj kaj sulfurhidrogenaj akvoj, konataj ekde la jaro [[1669]]. La unuan banlokan konstruaĵon konstruis en la jaro [[1789]] tiamaj posedantoj Serényi-anoj (ili proprumis Luhačovice-on ekde la jaro [[1628]] ĝis la jaro [[1945]]). El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama Vincentka, kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. Ĉi tie oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturboj de [[metabolo]]j de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. Secesa arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspirataj de regiono [[Valaĥio]]. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco (Akvoterapia instituto, domo de Jurkovič).
 
En Luhačovice ekzistis en la jaro [[1261]] [[burgo]] Engelsberk, en la jaro [[1609]] burgaro, la vilaĝo mem estas unue menciata en la jaro [[1412]]. El la jaro [[1738]] devenas baroka [[kastelo]] kun [[kapelo]] ([[1754]]), el kiu fariĝis en la jaro [[1784]] [[preĝejo]]. Ekde la jaro [[1936]] Luhačovice estas urbo.