Šilheřovice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
plena historio
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
En la jaro [[1742]] Šilheřovice estis komune kun pluaj 35 vilaĝoj kaj urbetoj [[Dolní Benešov]], [[Sudice]] kaj urbo [[Hlučín]] aligita al [[Prusio]].
 
Kiam en Prusio en la jaro [[1773]] la jezuita ordeno estis nuligita, la šilheřovica sinjorejo fariĝis posedaĵo de prusia reĝa kamerao, kiu en la jaro [[1787]] vendis ĝin kontraŭ 50 000 ormoneroj al [[Karl von LARISCH]]. Li vendis ĝin tuj kun vilaĝoj [[Antošovice]], [[Hať]], [[Darkovice]], [[Koblov]] kaj [[Markvartovice]] kontraŭ 79 200 regnaj tolaroj al [[Jan Friedrich EICHENDORFF]] el [[Tworków]], kies malproksima bofilo estis signifa silezia poeto kaj politikisto [[Josef von EICHENDORFF]], loĝanta en [[Łubowice]] ([[Pollando]]), kiu en Šilheřovice vizitis sian onklon. Kelkaj historiistoj mencias malnovan [[renesanco|renesancan]] burgon, neniigita eble dum la [[Tridekjara Milito|tridekjara milito]] en la [[17-a jarcento]], jam en la jaro [[1609]] dum Jan el [[Frýdek-Místek|Frýdek]] kaj Bohunka Stošová el Kounice. Sed Jan Friedrich ne ĝisatendis finigon de la konstruado de kastelo, li mortis en [[1815]] kaj enterigita li estas en preĝejo en Tworków. Lia edzino Anna mortis en [[1830]] kaj ŝi estis enterigita en tworkowan preĝejkripton apud sia edzo.
 
Dum Jan Friedrich Eichendorff en Šilheřovice estis konstruata nova kastelo en romantika historiganta stilo en la loko de pli malnova sidejo. En la jaro [[1835]] sinjorejo de Šilheřovice estis vendita kontraŭ 155 200 regnaj tolaroj al [[Hubert STÜCKER]] el Weyershof, de kiu aĉetis ĝin en la jaro [[1844]] [[Salomon MEYER]] el [[Vieno|viena]] bankiera familio de Rothschildidoj. En la jaro [[1852]] la kastelo transiris en la manojn de [[Anselm Salomon ROTHSCHILD]], dum kiu la kastelo ĝisatendis eĉ kun parko pluajn reguligojn kaj disvastiĝon. En la jaro [[1871]] heredis la sinjorejon lia filo Nathanel, kiu ĉi tie ekkonstruis fonduson de Anselm, zorganta pri maljunaj kaj senpovaj homoj. Lia sekvanto kaj la lasta posedanto de la šilheřovica sinjorejo fariĝis [[Alfons Meyer ROTHSCHILD]].